|
Jam de kelkaj tagoj, la folklora ensemblo "Modraki" aux "Cejanoj", kvardeko da polaj geknaboj el la regiono Kociewie (Kocjevio), el urbeto Pelplin (norda Pollando, sude de Gdansko), gvidataj de ges-anoj Jadviga Wasiuk kaj Eduardo Kozyra, turneas en Belgio, vizitante lernejojn kaj aliajn kulturajn lokojn, i.a. Euxropan Parlamenton.
La tutan turneon de la "Cejanoj" en Belgio organizis s-ano Marcel Delforge
(belgo el Charleroi, legu: Sxarleruxa). La Cejanoj koncertis cxiam en Esperanto kaj la pola - en Bruselo: en la Euxropa Parlamentejo kun cxeesto de s-anoj laborantaj en la Euxropa Registaro kaj en la Euxropa Konsilio: Michael Cwik
(germano) kaj Paulo Branco (portugalo), tie i.a. la himnon de Euxropa Unio en Esperanto; en la kapelo de Katolika Centro dum la Sankta Meso kaj post gxi (organizita de s-ano Guido Ricci /Gxenerala Sekretario de Skolta Esperanto-Ligo); sur la Granda Placo kaj cxe la "Pisanta Knabo"; en Charleroi apud la urbodomo kaj same la ilia spektaklo okazis en kvartala Kultur-centro dum la regalo fare de geesperantistoj - por ili kaj por kelkaj skabenoj de la urbo; en Amougies /legu: Amujxi/ - dum la Popol-festo de la Komunumo /tie oficiala akcepto cxe la Urbestro de la Komunumo, kaj la sekvontan tagon aperis en la regiona gazeto tre favora artikolo pri la "Cejanoj" kun kolora foto/ kaj dufoje en vilagxo-urbeto Wodecq /tie konstanta bazo-tranoktejo de la pola grupo en pensionato/ denove koncerto en la apuda lernejo - por la infanoj el kelkaj lernejoj de la cxirkauxajxo kaj same en la pensionato - por la logxantoj el Wodecq /legu: Vodek/. Krom la turisma vizitado de la supre menciitaj urboj la "Cejanoj" vizitis ankaux Brugion sxipveturante tra la mezepokaj kanaloj de tiu "Venecio de Nordo", kampojn de la Napoleona batalo cxe Waterloo kaj la urbeton Flobecq /legu: Flobek/.
Merkredon, la 6an de sept., ekveturinte je la 5a horo matene, ilia buso atingis cxirkaux la 10a, la rendevu-lokon proksiman al Parizo. Tie atendis ilin d-ro François Lo Jacomo (doktorigxo pri interlingvistiko en Sorbona Universitato; ano de Akademio de Esperanto /legu: Fransua, t.e. Francisko) kaj du aliaj samideanoj, por gvidi la sxoforon tra nia cxefurbo, al cxefaj vidindajxoj. Unue de la buso ili vidis Bazilikon de Sankta Koro /Sacré Coeur/ kaj fine de la mateno, la buso haltis apud "Champ de Mars" kaj la gaja junularo pasxis gxis la Eiffel-turo. Kvankam tio ne estis antauxvidita, oni decidas montri sian spektaklon en tiom prestigxa loko : piede de la Eiffel-turo !
Eksonas fervoraj kantoj (parte en la pola lingvo, parte en Esperanto) kaj akompanas la viglajn dancojn. Multnombraj pasantoj haltas por gxui la elstaran prezentadon.
Granda momento : grimpado per la sxtuparo, kaj de sur la plej en-Francio-fama monumento, malkovrado de la tuta urbo, sub brila kaj varma suno. Sed la tempo pasas rapide. La "Cejanoj" estas atendataj cxe la Trokadero-placo, kie estas origine planita la spektaklo !
Post la necesega trinkad-pauxzo, ili transpasas la riveron Sejno per la Iena-ponto - belega, refresxiga vidajxo! - kaj pasxas tra la Trokadero-gxardeno por atingi la Sxajo-palacon (palais de Chaillot). Inter la du partoj (aloj) de tiu belaspekta monumento konstruita en 1937, kiu entenas plurajn muzeojn kaj la nacian teatron, trovigxas granda kvadrata placo. En cxiuj sezonoj, gxi estas frekventata de turistoj (pro la fotinda panoramo), de suvenir-vendistoj kaj de homoj sercxantaj spektantojn por cxiuspecaj elmontradoj : kapuejro?, hiphop-danco, biciklaj kaj sket-tabulaj akrobatajxoj, mimiko, "vivantaj statuoj", ekzotaj muzikoj, ktp... Do, kial ne folklora infan-junular-grupo ?
Okazas renkonto kun la tie-atendanta grupeto da esperantistoj. Interkonatigxo, kaj denove, kuragxe ekkantas kaj dancas la "Cejanoj", antaux suficxe granda amasigxinta publiko. La sukceson montras varmaj aplauxdoj kaj mon-rekompencoj en la violonujo.
Grup-fotado, iom da ripozo, kaj ek! Al la buso ! Fransua reprenas sian rolon de gvidanto, de buso li mon- tris preskaux cxiuj vidindajxoj de Parizo /Sorbono, Panteono, Konkordo-placo, Luvro, la triumfarko de la Stelplaco kaj Elizeaj Kampoj – tie promenado kaj abunda fotado/. La lasta vizito celis la katedralon Notre-Dame Parizo kaj tie denove kantas la "Cejanoj" sur la fresxnomita /jxus antaux tri tagoj/ la Placo de Johano Pauxlo la Dua /antauxe la Placo de Notre Dame/. Ankoraux la Placo de Bastilo kaj poste, venis la tempo por reveturi al Belgio, esperante alveni antaux nokto-mezo ? Kaj postmorgaux reveturo al Pelplino kaj survoje, jam en Germanio ankoraux koncerto en la pola katolika pregxejo en Dortmundo por tiea pola minoritato.
Elcxerpiga tago kaj la tuta turneo, certe, por la junaj gepoloj, sed jam dum la en-busa dormeto, kiom da belaj bildoj dancis en la kapoj ! Kiom da neforgeseblaj travivajxoj ili povos rakonti al familianoj kaj samlernejanoj. Lerninda lingvo helpis al konkretigxo de tiu bela vojagxo : Esperanto.
Elizabeta Barbay el Parizo
|