|
Varsovia Ribelo 1944
Nunjare pasas la 62-a datreveno de la Varsovia Ribelo de la jaro 1944, kiu estis la heroeca, unika en la iamaj cirkonstancoj de
Euxropo, tragika, 63-taga (augusto-oktobro) batalo, celiginta liberigon de Varsovio – la cxefurbo de Pollando – de la nazi-germana okupado.
Gxi estis elvokita fare de Landa Armeo (Armia Krajowa – AK) – la pola organizo de rezisto kontrau la nazi-germanaj okupantoj de Pollando.
Dum la sama tempo, armeaj fortoj de liganoj – Usono, Francio kaj Britio batalis kontrau la rezisto de hitleranoj en Normandio kaj Rugxa Armeo de Sovetio staris jam apud Vistulo-rivero cxe Varsovio.
Varsovio povis estigxi la unua liberigita europa cxefurbo, tamen diversaj politikaj kalkuluj kaj ankau gxenerala politika ludado, gvidita fare de Josif Stalin, Winston Churchill kaj Franclin D. Roosvelt pretigis por gxi la alian sorton. Ribelintoj, nombrantaj cxirkau 50 000 soldatojn de AK, en tiu nombro 4000 virinojn, disponigis armilaron nur por 2500 batalantoj.
Ili batalis kun la fortega germana garnizono nombrinta 55000 soldatojn, havinta tankojn, aviadilojn kaj artilerion. Malgrau tio la polaj ribelantoj batalis por sia cxefurbo dum 63 tagoj.
Varsovio jxetita al volo de la sorto, pagis la altan prezon. 16000 – 18000 Ribelintoj estis mortigitaj kaj cxirkau 26000 vunditaj. Cxirkau 150 000 civitanoj mortis dum bataloj aux estis mortigitaj fare de germanaj soldatoj.
Varsovio estis en 100 % nenigiita. La civitana logxantaro estis devigita forkuri el la sia urbo. Cxirkau 50 mil da logxantoj falis al nazi-germanaj koncentrejoj kiel „malsekura elemento" kaj aliaj 150 mil estis transportitaj al devigaj laboroj en iaman Germanion.
Pli multe pri Varsovia Ribelo 1944 vi povas legi kaj vidi multajn fotojn pri tiu Ribelo en la retejo de Asocio por Memorigo de Varsovia Ribelo 1944 (SPPW 1944) en la lingvoj: angla, cxehxa, franca, germana, hispana, itala ,pola kaj rusa venante al:
www.sppw1944.org
Stanislaw Smigielski
Membro de SPPW1944 (N-ro 102)
|