|
Vizito de Cxehxio signifas por kambogxa regxo s-ro Norodom Sihamoni ankoraux multe pli ol nur kutima oficialajxo. Post lia kunveno /de la 19-a septembro 2006/ kun cxehxa prezidento s-ro Václav Klaus je la Praga Kastelo li diris, ke Cxehxa respubliko estas lia dua hejmo.
Regxo s-ro Sihamoni en Prago travivis parton de sia infaneco. Kun jxurnalistoj li parolis pere de perfekta cxehxa lingvo nekasxante la kortusxon el sia restado nialande.
19-a de septembro 2006 en Prago.
„ Tiu cxi vizito mi ne povas kompari kun alia mia eksterlanda vizito. Gxi estas por mi la unika evento. Mia vojagxo al Cxehxa respubliko estas por mi multe pli ol nur oficiala vizito“ deklaris kambogxa regxo. Li diris ke same kiel regxo tiel ankaux kiel homo, li revenas al lando, kie li havas multe da geamikoj el tempo kiam li en jaroj 1962 gxis 1975 cxi tie studis.
„Pragon mi ekamis“ li konstatis.
Regxo Sihamoni kaj nia prezidento Klaus alvokis al disvolvigxo de la cxehxo-kambogxaj rilatoj je la politika, komerca kaj kultura nivelo. Cxehxa prezidento tre estimas de la simpatio de asia monarhxo. V. Klaus diris ke estas en intereso de Cxehxa respubliko disvolvigxi tiujn rilatojn. „Estas unikajxo ke ni havas amikon en malproksima Kambogxa“, diris s-ro Klaus kiu ankaux aprezis regxan bonan konon de cxehxa lingvo.
Kora renkontigxo post vico da jaroj.
Ne atendanta kaj kora brauxkumo abundis pietan akton cxe monumento al legianoj, de kiu partoprenis kambogxa regxo. Post kusxigo de la florkrono al monumento alvenis saluti regxon filino de unu el liaj tiamaj profesoroj en Cxehxio Jana Šimková-Korínková. La regxo cxirkauxbrauxkumis sxin kaj ankaux prezentis sxin al siaj fratinoj. S-ino Jana Šimková la nunan regxon lernis francan lingvon. Sed ili kontigxis cxefe danke al sxia patro Jan Korínek, kiu ankaux lernis s-ron Sihamoni. „Ili reciproke tre bone komprenigxis kaj kiam nuna regxo forveturis li skribis al mia patro el la diversaj landoj de la tuta mondo.“ Bedauxrinde s-ro Korínek nun jam ne povis renkontigxi kun kambogxa regxo, cxar li mortis pli frue ol s-ro Sihamoni alveturis nialande.
Al Cxehxoslovakio li alvenis en 1962 jaro. En Cxehxoslovakio princo Sihamoni estigxis kiel nauxjara knabo en 1962 j. Liaj gepatroj tiam decidis doni nialande al sia filo dancan edukadon. Jam kiel 11 jara knabo li debutis en praga Nacia teatro en teatrajxo de Cxajkovskij Nuksrompilo. Li dauxrigis studadon je la Konsevatorio kaj venkis en baleta konkurso. Li poste studis dancon en Altlenejo. Akademion li finigxis kun eminentaj rezultoj.
Denove viziti nian landon ne estis lin permesita gxis jaro 1990. De tiu cxi tempo li vizitis nian landon kelkfoje. En nunaj tagoj li honorigis nian landon kiel la regxo.
Kompilis: Olga Glendová
|