|
Pli ol duono da miliono de EURO por nova lingvo de EU
La atribuo al la irlanda lingvo la statuson de la oficiala lingvo de Europa Parlamento signifas por la europunia bugxeto la koston je alteco pli ol 677 mil da EURO en la jaro 2007-a – prikalkulis la brita gazeto „The Independent", referencante al informaj fontoj en Bruselo. Post aligxo de Irlando al EU la irlanda lingvo ricevis la statuson de la lingvo – speciala, cxar gxi estis unu el du oficialaj lingvoj en la lando, sed gxi ne estis agnoskata kiel unu el la lingvoj, parolataj en Europa Parlamento.
Komence de la jaro 2007, euro-parlamentanoj ekpovos paroladi en EP en la irlanda lingvo, utiligante tradukservon, malgrau tio ke nur kvin parlamentanoj de EP flue sciipovas paroli en tiu cxi lingvo kaj cxiuj irlandanoj parolas anglalingve. Reprezentantoj de Irlando montras tamen al tio, ke cxiam malpli da logxantoj de ilia lando uzas la gepatran lingvon , do, pro tio oni devas gxin protekti ankau tiamaniere. Oni valoras ankau substreki, ke Europa Unio
atribuis pli grandajn legxojn al lingvojn de minoritatoj en lauvicaj sxtatoj – al
katalunoj kaj baskoj, kvankam en multe pli malgranda kvanto ol al irlandanoj.
Europa Unio havas nun 20 oficialigitajn lingvojn, kio cxe 25 membroj
donas 380 eblajn kombinojn de tradukado kaj kostas 1 miliardon da EURO jare.
Cxu verte EU ne bezonas Esperanton, kiel komunan lingvon?
Stanislao Smigielski
|