Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                                29.09.2006

 

             

                      

 

PIEDSIGNOJ SUR LA SABLARO

 


 
Sinjoro,
Cxi-nokte mi songxis!

Mi songxis ke mi pasxadis tra la plagxo, havante cxiam vian cxeeston, kaj sur la ekrano de la nokto fotigxis mia tuta pasenteco.  Mi rigardis malantauxen kaj vidis ke por cxiu tago registrita sur la filmo de mia vivo, aperis cxiam du paroj da spuroj malsimilaj sur la sablo: unu estis mia, la alia estis via, Sinjoro!...

Ni daurigis la iradon tiel, tiamaniere ke cxiuj miaj tagoj forfinigxis. Mi haltis denove kaj rigardis malantauxen.  Mi ekvidis ke en certaj lokoj, en certaj scenoj, estis nur unu paro da spuroj, kaj tiuj lokoj cxiam koincidis kun la tagoj, la plej malfacilaj en mia vivo, la plej plenplenaj tagoj de angoro, de sufero kaj de soleco.  Mi demandis vin, Sinjoro:

- Majstro, vi deklaris ke vi estos kun ni en cxiuj tagoj de mia vivo, ke neniam vi forlasos min!... kaj danke al tiu promeso, mi akceptis vivadi kun vi, mi konsentis konfidi je vi, sed tamen, kial vi lasis min soleca, gxuste en la momentoj plej malfacilaj, plej amara en mia vivo? Kaj vi, Sinjoro, tre karese, en tiu momento, respondis al mi:

- Filo mia, jen mi amas vin! Mi neniam forlasis vin!... Ja, mi diris al vi, ke mi estus kun vi dum via tuta vojrado sur la Tero, kaj ecx unu minuton mi ne forestus de vi!... Kaj mi plenumis mian promeson!... Tiuj tagoj, en kiuj vi vidis nur unu paron da spuroj sur la sablaro, estis gxuste, tiam, kiam mi kunportis vin en miaj brakoj!... Tiuj piedsignoj sur la sablaro estis miaj!... 

(Nekonata auxtoro).


* * *