|
Olomouc
La unuaj pruveblaj informoj pri logxatigo de cxi tiu teritorio indikas,
ke gxi ekzistis jam en la tempo de neolitiko. Tiam cxi tie Slavoj ankoraux ne estis konataj. La unuaj dokumenteblaj sciajxoj pri
terkulturado de slavaj gentoj estas el la sesa jarcento post Kristo.
En cxi tiu tempo ekzistas multaj arhxeologiaj trovajxoj de domaroj en lokoj de hodiauxa urbocentro.
Olomouc apartenas al la plej gravaj centroj en Cxehxa Respubliko. Danke al sia ricxa historio, antikva universitato, kulturaj kaj metiaj
tradicioj, sed antaux cxio pro sia centra situo kadre de Moravio, gxi estis cxiam alloga loko por turistoj, komercistoj kaj entreprenistoj.
Pli ol 900-jara historio de la urbo faras el Olomouc unu el la plej grandaj monument-juveloj de Cxehxa Respubliko. La urbo - post Prago la
dua plej granda historia monumentrezervejo en Cxehxa respubliko, disponigas al siaj vizitantoj multajn eblojn, kiel utiligi sian
cxi-tiean restadon laux societa kaj kultura flankoj.
La monumentoj, inter kiuj apartenas ekz. Statuaro de Plejsankta Triunuo - ekde la jaro 2000 enskribita en Monumentliston de UNESCO, la urbodomo
kun Astronomia Horlogxo, Barokaj fontanoj, la nova sepa Fontano de Arion, Cxefepiskopa Palaco, pluaj gravaj pregxjoj, klostroj aux Baziliko
Minora sur Svatý Kopeček - en la jaro 1995 altigita je baziliko fare de Papo Johano Pauxlo la Dua, certe alparolos ankaux la hodiauxajn
vizitantojn de la urbo.
Legendoj pri la urbo (mallongaj versioj)
Pri fondo de la urbo
Antaux longaj tempoj trovigxis je la teritorio de moravia lando cxefe praarbaroj, malofte logxatigaj pere de domaretoj cxe riveroj kaj sur
la montetoj. En tempo de ekflorado de roma imperio estis tie versxajne germanoj kaj keltoj. Por romaj komercistoj estis tiu cxi regiono tre
sercxata ili alvenadis tien spite al gxia malfavoraj kondicxoj. Ankaux danke al ili estigxadis pluaj malgrandaj domaretoj kiuj je la signifaj
krucvojoj donadis al komercistoj refresxon.
Tiel oni logxatigis malgrandan rokan lokon cxe la vadejo de rivero Morava. Al tiu cxi loko alvenis en jaro 57 antaux Kristo grupo de romaj
soldatoj gvidita laux legendo de Julius Caesar. La loko tre ekplacxis al li, por tio li decidis konstrui tie militan fortikajxon. Poste estis
loko je lia honoro nomigita Julimontium, el kiu pli poste evoluigxis nomo Olomouc.
Legendo pri domo Cxe ora ezoko
En 16-a jarcento estis fisxlageta bredado kaj vendado de fisxa viando tre disvastigita nialande.
Por tio ankaux cxe Olomouc oni multe fondigxadis la fixlagetojn. Por tio la auxtunaj fisxcxasoj estadis cxiam la granda evento.
En domo je la angulo hodiauxaj stratoj Ztracena kaj Michelska vivis tiam malricxa familio. La domon posedis Jan /Johano/ Bahensky el Loukov.
Gxuste tiu sinjoro iam perdigixis la ringon, familian memorajxon, kaj li kulpigis pri tio siajn malricxajn luantojn.
Al malricxa familio apartenis ankaux malgrandan Ondřej /Andreo/ kiu post perdo de la ringo helpis dum fisxcxasado de proksima lageto. Je la
rekompenco li elektis sin grandan kaptitan ezokon kaj la tiun tuj li rapidegis donaci al sinjoro Bahensky, cxar li versxajne havis
antauxsenton pri la granda sekreto. Post intestigo de la fisxo finfine oni trovis en fisxo la ringon de la sinjoro. Kaj sinjoro Bahensky
rememorigis ke li vere perdis la ringon cxe lageto. Li senkulpigxis al malricxa familio kaj ricxe rekompencis al ili . Je la memoro li ordonis
elhaki je la eniro de sia domo la oran ezokon. Laux tiu cxi evento la konstruajxo ricevis nomon Domo cxe ora ezoko.
|