Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                                 27.09.2006

 

             

                      

 

17 miliardoj da euxroj malsxparitaj - diras Euxropa Komonumo

 



Universala Kongreso de Esperanto 2006  


Florenco - Malfermigxis en la "Fortezza da Basso" la 91a Universala Kongreso de Esperanto, al kiu partoprenas pli ol 2200 delegitoj. Por unu semajno fakuloj el la tuta mondo diskutos en Florenco pri multilingvismo kaj solvoj kiujn la nuna mondo ofertas, kiel brile sintezis Francyis Grin, el la Gxeneva universitato, dum la malferma parolado.

Nuna lingva egemonio favore al la angla - diris li - estas dangxera cxar ne estas vera avantagxo, kvankam gxi oferas sencon de parta solvo: fakte tio reduktas konscion pri komunikproblemoj kaj cxiuj kostoj de internacia komunikado sxovigxas sursxultre de la nuraj neangleparolantoj. Esploro komisiita de Euxropa Komunumo prudente taksas je 17 mil milionoj da euxroj jare la kostojn kiujn la internacia komunumo plihavas en la nuna situacio kompare al situacio de lingva ekvilibro, kia estus la kazo de efektiva multlingvismo aux la kazo de esperanto kiel lingvo de interkomunikado.

Ankaux intervenis por saluti la kongreson skabeno Eugenio Giani ("kiel diris urbestro la Pira en 1950 Florenco estas aktoro de paco kaj sekve tiu cxi kongreson oni devus gastigi en Palazzo Vecchio se ne estus estinta tiel multnombra") reprezente de la urbestro de florenco, la provincestroj de Florenco kaj de Prato, la konsuloj de Cxinujo, Irlando, Kroatujo kaj Litovujo, kaj oni legis la salutojn de la cxefministro Romano Prodi, de la ministro Vannino Chiti, kaj de la viccxefministro Francesco Rutelli.

Salutis krome profesoro Renato Corsetti, kiel prezidanto de UEA, la prezidanto de la Akademio de Esperanto, la reprezentantoj de cxiuj cxeestantaj landoj, kaj Ludoviko Zalewski-Zamenhof, nepo de la fondinto de la lingvo, aparte emociita denove salutanta universalan kongreson en Italujo post la 27a kiun li salutis, infano, en Romo en la 1935a.

Oni aparte aprecis la muzikajn interrompojn de la rusa pianisto Andreo Korobejnikov kaj la hxora kantado de la imno "La Espero". 

Universala Kongreso de Esperanto 2006 

Universala Esperanto-Asocio

 

* * *