|
La suba artikolo aperis en auxgusto 2005 en la nederlanda Esperanto-revuo Fen-X.
Poste estis fonditaj klubo en la cxefurbo kaj KEA, Komora Esperanto Asocio. Nova prezidanto de la insularo estas elektita, kaj Kartala iom erupciis kaj venenigis trinkeblan akvon. En Nederlando okazis kvar prelegoj pri Komoroj.
En julio 2004 en la interreto aperis impona prezento de Ali Mze MIHIDJAHI. Cxi tiu aktivega esperantisto logxas en Ngazidja, unu el la Komoraj Insuloj, Sudorient-Afriko.
Li jam instruis Esperanton al kvardek vilagxanoj kaj klopodas fortigi la movadon. En la pasintaj jaroj li fondis kvar klubojn, sed mankis materialo kaj mono por instrui en la tuta insulo. Tio meritas
subtenon : post korespondado okazis dektaga vizito en Ngazidja, la plej granda komora insulo, majon 2005.
HISTORIO
En la araba lingvo 'kamar' signifas luno. De tiu vorto devenas la franca nomo Comores. La hela luno super la insularo allogis la arabojn. Eble migrintoj el Sudorient-Azio albordigxis krom en Malagasio ankaux en la Komoraj Insuloj.
Ekde la dekkvina jarcento afrikanoj, araboj kaj persoj konsistigis la hodiauxan popolon.
La francoj sekvis la portugalojn en la fino de la deknauxa jarcento. La tri aliaj insuloj nomigxas Moheli, Ndzuani [Nzauani] kaj Mayotte [Majote].
Majoto ankoraux apartenas al Francio, tial gxi estas euxropa teritorio. Post la foriro de la francaj registoj en 1975 la tri aliaj insuloj unuigxis kiel islama respubliko.
La insularo havas 700000 plenkreskajn enlogxantojn (pli-ol-18-jaragxajn).
La distancoj inter la insuloj estas proksimume kvardek kilometroj. Vojagxi inter ili eblas per sxipo aux aviadilo, por Majoto la komoranoj bezonas vizon.
LINGVOJ
Komoranoj estas denaske plurlingvaj. La araba kaj pli la franca lingvo estas la oficialaj. Sxikomori estas la popola lingvo. Gxi estas miksajxo de la araba, svahila kaj franca lingvoj. Cxiu insulo havas sian dialekton. Aliaj instruataj lingvoj estas la angla, hispana, germana kaj la itala. Por komerca kontakto oni multe uzas la araban, francan, anglan kaj svahilan. Oni havas rilatojn kun Libio, Egiptio, Tunezio, Senegalio, kelkaj aziaj landoj kaj Francio.
VIDINDAJXOJ
Ekologia turismo ekzistas en la insularo. Vi povas nagxi kaj plongxi en la maro kaj vidi belan naturon. La plej konataj bestoj estas la lemuro kaj la vesperto. La insulanoj plejparte laboras en agrikulturo kaj fisxkaptado. Kutimaj fruktoj estas la banano, vanilo kaj ylang ylang [jlang jlang]. La ingrediencoj de la monda parfumo devenis je 65 pocentoj el la Komoraj Insuloj!
En la suda duono de la insulo trovigxas 'Kartala', la plej granda aktiva vulkano en la mondo, kun alteco de 2361 metroj! La lasta erupcio okazis en 1977. Kun gastiganto kiel Ali Mze ankaux vi povus agrable sperti la kulturon!
Precipe dum julio, auxgusto kaj septembro okazas multaj kulturaj festenoj. Se vi anoncas vin pli ol unu monaton antauxe, la bonkora familio MIHIDJAHI povos vin akcepti.
KOMENCO DE ESPERANTO-AGADO
En 1996 Ali Mze studis interalie kalkuladon en Malagasio kaj komencis lerni Esperanton, instruate de sinjoro Eugène RAVELOSON. Cxi tiu redaktoro de la revuo 'Inter Ni' bedauxrinde forpasis la pasintan decembron. Post du jaroj Mihidjahi revenis en sian insulon kaj diskonigis la internacian lingvon al la insulanoj. Multaj interesigxis pri Esperanto kaj deziris gxin lerni. Multaj kursanoj nun kapablas saluti gxentile, sed ne povas babili, pro halto de la kurso. Manko de tempo, materialo kaj mono malebligis la lernadon. Kelkaj kursanoj ecx ne estis konvinkitaj pri la ekzisto de la internacia lingvo ekster ilia insulo!
Ali Mze mem verkis sian propran lernolibron, tial similaj kajeroj trovigxas en la tuta insulo, mane kopiitaj.
Ekde nun cxiu klubo havas necesan vortareton. Pro subteno de du nederlandanoj la instruado ankoraux povas dauxri gxis 2006. La kurso okazas franclingve, foje nacilingve. Ankaux radio profitigis la instruadon, sed pro maldauxra elektro la radistacio haltigis la elsendadon. Ekde 1998 kvar kluboj estis fonditaj en kvar regionoj. La unua nomigxas 'La Komora Espero' en la norda vilagxo Ndzaouze [Ndzauze], kie logxas Ali Mze kaj lia familio. La dua klubo 'La Kvara Stelo' ekzistas ekde 2000 en Ntsaouéni [Ncauxeni]. 'La Komora Luno' estas la tria en la centra regiono, en la vilagxo Mitsoudjé [Micxugxe]. 'La Suda Klubo de Esperanto' en Bandamadji estas la plej juna kaj fora. Inter cxiuj kluboj estas kontakto, kun la suda klubo iom malmulta. Intereso pri la amika lingvo jam estas multe, kaj pro publika babilado ofte oni demandis mian gastiganton, kiun lingvon ili auxdas. Duono de ili sxatus lerni la lingvon. La alveno de iu fremdulo instigis multajn komoranojn. La popolo estas komunikema. Cxiutage du horojn Ali Mze instruis Esperanton en sia vilagxo, sabate kaj dimancxe li ankoraux faras tion en alia vilagxo. Pro laboro por ministerio en la cxefurbo Moroni li nun havas la tempon instrui hejme nur dum la semajnfino. Alia insulano instruis al kelkaj studentoj, sed li iris al Egiptio por sia propra studo. La revo de Ali Mze estas ke li povos studi serioze eksterlande, por faciligi la instruistigxon en la altlernejo en Moroni. En 1999 la direktoro de la pola 'Internacia Studo pri Kulturo kaj Turismo' vizitis Mihidjahi-n kun du aliaj esperantistoj de Monda Turismo kaj avizis al la grupo partopreni en ilia studo en Pollando. Studokostoj estas pagitaj kaj kelkaj komoraj samideanoj flugis al la ambasadejo de Pollando en Tanzanio. La pola ambasadejo rifuzis ecx la eniron. Post unu jaro ili denove klopodis akiri vizojn per posxto. La ambasado resendis la dokumentojn sen vizoj, kaj la esperantistoj restas senesperaj pri la sukceso. Espereble iama partopreno de la ILEI-ekzameno dum Universala Kongreso povos diplomi komoran instruiston.
RELIGIO
Esperanto estas la plej egale disvastigita lingvo en la mondo, tamen malmultaj islamanoj estas esperantisto, krom en la irana movado. Mihidjahi pensas ke la uzado de la araba kaj angla lingvoj en la komerco estas kauxzo por tio. Tamen la neislama deveno de Esperanto ne retenas la islamanojn en la Komoraj Insuloj. Ili komprenas ke gxi estas neuxtrala lingvo. Ali Mze diris: "Mia lando multe importas. Ekzemple ni importas vestajxojn kiuj estas produktitaj de neislamanoj. Tamen ni vestas nin en tiuj vestajxoj kaj ne havas problemon pro tio."
ESTONTECO
Nun la komoraj esperantistoj havas suficxe da lerniloj por la baza kurso, sed por instrui en pli alta nivelo ili bezonos pli. Cxiu sumo estas bonvena en la UEA-konto de Ali Mze MIHIDJAHI: amih-m. Malgraux ke li luktadas por mangxigi sian familion, li foje havas la eblon vojagxi al alia loko por instrui. Eble en la estonteco venos okazo disvastigi Esperanton en la aliaj insuloj. La mirinda prezento de la komora Esperanto-movado estis publikigita en la lasta februara revuo de UEA.
Por pliaj informoj pri la komora movado bonvolu kontakti la auxtoron jsmol@wanadoo.nl. Prelegoj pri la vojagxo okazos la 4-an de oktobro en la klubo de Zaanstad, la 16-an de januaro 2006 en Alkmaar. La donacita komputilo ankoraux ne konektigxas al la interreto. Ali Mze tamen foje povas respondi al viaj kuragxigaj mesagxoj:
alimzeesperanto@yahoo.fr.
Juri Smolders
|