Internacia Gazeto

Teymour Keramat                                           22.09.2006

 

             

                      

 

Turkmena nuptoj

 



Mi nun skribas pri nia (turkmena) nupto, mi pensas, eble tiu estus interesa por vi.

Unue gepatroj decidas elekti frauxlinon por siaj filo (nuna tempe frauxloj povas elekti). Tiam unu el virinoj de proksimuloj de la frauxlo iras cxe la patrino de la frauxlino kaj interparolas,     se konsentis, elektas decan tagon por estonta interparolo,kaj antaux unu aux du tagoj ol la elektita tago, kolieron de oraj moneroj pendigas al la kolo de knabino el frauxla familio,kaj portas al la domo de familianoj de la novedzo.

Tio signifas ke la tago estas elektita kaj ili invitigxas,kaj cxiu domanoj laux siaj kapablecoj aldonas monon aux donacon. En tiu tago bucxas sxafon kaj trancxas gxian sinon kiel triangulo kaj pendigas al gxiaj anguloj orajn aux argxentajn monerojn.

Intertempe inoj preparas specialajn oleajn panojn en kelkaj vazaro. Cxiuj tiuj panoj estas du genroj (Qatleme) kaj (Ekmek), ke la unua estas pli dika kaj la dua maldika.
En promesita tago inoj de la frauxla familio veturas al la domo de la frauxlino kun la oleaj panoj,sxafa sino kaj konusa sukerpeco.antaux longe la veturilo estia kamelo aux cxevalo,
sed en nuna tempo la veturilo estas auxto, certe se la domo de la frauxlino estas proksime,
ili iras piedirante. 

Ankaux kelkaj viroj de proksimuloj de la frauxla familio, kiujn nomas (Yasholy) iras apud la Jasxolj-oj de la familio de la frauxlino kaj ekinterparolas por difini la monon,kion la familio de frauxlo devas pagi,ankaux difinigxas la tago de festo. 
Jasxolj- estas persono plenagxa kaj fidinda,ordinare konsistas el proksimulanoj kaj Islamaj teologoj. 

Per la mono kion ricevas la familio de la frauxlino, gxenerale acxetas necesajn varojn por la frauxlino kiel glaciujo,tapisxo kaj tiel plu. Antaux kelkaj tagoj ol geedzigxtago, ambaux familoj sendas invitilojn al siaj familianoj kaj kiujn ili volas inviti. En nuna tempo,kiam la frauxlo volas voki siajn amikojn por skribi invitilojn,dum skribado, kelkaj familianoj kaj amikinoj de la frauxlino venas al la domo de la frauxlo kaj prezentas donacojn al la frauxlo. 

Unu el aliaj novaj kutimoj estas Jxazo. Certe frauxloj kaj frauxlinoj havas apartan dancejon. Kompreneble ekzistas escepto, kaj tio estas tiam, kiam la frauxlo invitas sian geedzigxitajn amikojn, ili partoprenas en speciala kunveno kune kun siaj edzinoj, kaj ankaux la frauxlino invitas sian geedzigxitajn amikinojn kune kun iliaj edzoj. 

Certe ankoraux kantas (Bahxsxi-oj) en geedzigxfestoj. Bahxsxi estas tradicia kantisto de Turkmenoj. Vespere,antaux tago de geedzigxo ekkomencasla festo. Gastoj kunvenas kaj la frauxlo surmetas sian specialan veston kaj bonvenigas la gastojn kune kun siaj (Saqdush),
ili estas intimaj amikoj de la frauxlo kaj estas cxe la frauxlo gxis la fino de la geedzigxfesto.
Tiam la frauxlo iras cxe sia gepatroj kaj ili gratulas lin, kaj inoj de la familio unu post alia gratulas kaj pendigas monon kiel koliero al la kolo de la frauxlo. 

Vespermangxo por gastoj cxiam estas rizo kune kun la viando kokino aux sxafo, aux bovo kaj de tempo al tempo kamel-viando. Post mangxado oni laux siaj placxoj donas monon al la frauxlo,kaj ricevas mantukon kiel memorajxo. Nu, nun estas geedzigxtago: oni preparas sin veturi al la domo de la frauxlino, unue ornamas la auxtojn-antauxe estis kamelo-kaj post la fino, veturas al la frauxlina domo hupante la auxtojn.

Dum la veturado cxu irante cxu venante, cxiam frauxlino el la familio de la novedzo sonigas tintilon, tiu persono gxenrale estas la fratino de la novedzo. Cxe la domo de la novedzino, familianinoj de la novedzo malrajdigxas, tiam familianinoj de la novedzino klopodas faligi  surteren ilin !

Post eniras la cxambron,kie sidas la novedzo kaj decidas surmeti sxian kapon per speciala kaptuko, sed unu el inoj de la familio de la novedzino jxetas tiun kaptukon sxerce al la gastoj kaj diras: via donaco estas malnova !  Tiam unu el inoj de la novedzo-familio jxetas denove gxin al gastigoj kaj respondas: OOO !  Gxi estas nova kaj bonkvalita!! 
Kaj tiu ago dauxras kelkajn fojojn kaj tete sxerce.

Resume surmetigas tiun kaptukon kaj starigas la novedzinon,certe dume la novedzo koketas kaj klopodas resti tie. Finfine rajdigas la novedzon la specialan auxton kaj deziras la permeson de la patrino de la novedzo por veturi al la domo de la frauxlo,kaj sxi permesas kaj benas kaj versxas farunon sur la auxton de la novedzino intence felicxon,kompreneble la patrino de la novedzo faras la samajn pri la auxto de sia filo. 

Dume oni sxargxas la dotajxon de la novedzon, post la geedzigx-karavano veturas al la domo de la frauxlo,la frauxlo kun sia (Saqdush)oj kaj la frauxlino kun sia (Yenge)oj.
Jenge-oj konsistas el amikinoj kaj kelkaj plenagxaj inoj de la familio de la frauxlino, ilia devo estas lernigi geedzigx-taskojn al la novedzino. Kiam la karavano alvenis la domon de la frauxlon, la patrino de la novedzo bonvenigas sian bo-filinon,tiam estas tagmezo kaj la tempo de la tagmangxo, kaj mangxo denove estas rizo kaj .... , la amikoj de la novedzo kaj la familianoj disjxetas monon kaj aliajn donacojn al gastoj kaj fine la festo finas kaj nur restas la familianoj, saqdush-oj kaj jenge-oj, sed antaux ol la fino restas alia ceromonio,tio estas geedzigxakto. 

Geedzigxakto plenumigxas cxe Islamaj teologoj de Turkmenoj (Spiritaj), ili demandas cxu la genovedzoj estas kontentaj geedzigxi kun unu la alian. Kelkaj faras tion ceromonion antaux ol cxio, cxar antaux al fari tiun ceremonion la genovadzoj ne povas esti kune kun unu la alian. 
Nun post tiu ceremonio registrigxas la geedzigxo en oficialaj geedzigx-centroj.

Vespere, kelkaj inoj de la frauxlina familio venas kaj invitas la genovedzojn al la patra domo de la frauxlino, antaux ol la nupta cxambro, la inoj de ambaux familio vokas la frauxlon, li venas kun siaj saqdush-oj, kaj li sidas apud la frauxlino. Tiam inoj metas la manon de la frauxlon sur la manon de la frauxlinon kaj unu el inoj diras temojn kantante por ilia felicxeco kaj kiel konduti kun unu la alian, kaj post metas la simbolon de la geedzigxon sur la kapon de la frauxlinon. 

Inter Turkmenoj edzinigxitaj inoj simple distingigxas, la simbolo estas farita de ledo kiel rondo.
Nun la novedzino estas sidanta en la nupta cxambro,kaj la novedzo eniras kaj salutas sxin, sxi same salutas lin kaj bonvenigas, tiam estas Teo ceromonio: la amikoj de la frauxlo (volontuloj) eniras la cxambron (kiuj estas edzigxita eniras kun siaj edzinoj) kaj prezentas donacojn al la novedzino kaj drinkas teon. Ankaux la novedzo prezentas donacojn al la Jenge-oj.

Tiu cxi ago estas por pli konigi unu la alian, speciale por la genovedzoj mem, cxar en kelkaj kazoj la genovedzoj ne konas unu la alian antaux la geedzigxo, kaj nature en la unua kontakto ili estas hontemaj.

Post unu el familianinoj kuiras la koron de sxafon aux bovon, kaj alportas cxe la genovedzoj kaj ili ekmangxas gxin. Oni kredas kiam ili mangxis gxin, ilia koro estos la unuanima, kaj neniu krom ili rajtas mangxi tion. Post mangxado ili donas mono al kuirinto kaj sxi benas ilin.
Mi pensas, en cxiuj nacioj la faroj dum la nokto estas similaj, do ne bezonas eksplik ! Cxu ne?

La nokto finis kaj la genovedzoj devas fari ritan sinlavon, cxi tiu faro post cxiu kopulacio laux Islama religio estas nepre necesa kaj deva. 

Poste okazas alia kutimo, la familianinoj de la frauxlo kune kun Jenge-oj turnas la novedzinon al sia patra domo, kaj post kelkaj minutoj veturas kun sia Saqdush-oj al la domo de la frauxlino, laux invito kio okazis hieraux, se la novedzo estas malinvita li ne pravas iri gxis kiam invitus lin.
Antaux longe tio invito ecx post du aux tri jaroj kaj dume la frauxlo ne povis iri al la domo de sia bo-gepatroj ! 

En la domo de la frauxlino, sxia familianoj gastigas sian bo-filon kaj siajn kunvenantojn. Tiam la frauxlo iras saluti sian bo-gepatrojn kaj ili donas donacojn al li, ankaux gefratoj de la frauxlino donacas siajn bo-fraton kaj male. Post la frauxlo revenas al sia hejmo kune kun Saqdush-oj kaj tutaj drinkas teon kaj en la fino cxiuj Saqdush-oj adiauxas kaj iras siajn domojn, kaj vespere la frauxlo iras al la domo de sia bo-patro kaj povas alporti sian edzinon al sia mem hejmo. 

Antauxe la frauxloj kiuj novedzigxis, ne rajtis alporti sian edzinon al sian domon gxis ecx du jaroj!  Dume la novgeedzoj kontaktis unu la alian en siaj proksimuloj, kaj se iu el familianoj de la novedzino atentigxis, okazis multaj facilajxoj kaj problemoj por ili ! 

En kelkaj nacioj cxe ni, post la nokto de geedzigxo, la frauxlo montras sangan tukon-tio signifas ke, la frauxlino estis virgulino-al sia familio, cxr virguleco de la frauxlino estas tre grava por ili. 
Turkmenoj ne montras sangan tukon, sed se la frauxlino ne estis virgulino, la geedzigxo nuligxas.


Gxis .....
Teymour

 

* * *