Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                       21.09.2006

 

             

                      

 

Pregxo por la paco de la mondo

( Oracion por la paz mundial )

 



Sinjoro !
Ni scias pri nia nepotenco antaux malamo kaj vengxo, kiuj faras bombojn kaj armilas krimajn manojn. 
Sed ni kredas Vian superan justecon kiu superregas la tutan universon, garantiante al via tuta kreitajxaro la dignon kaj rajton vivi. 
Sinjoro !
Ni komprenas nian fragilecon antaux tiom da perforto, kiu versxas la sangon de sendefendaj infanoj kaj virinoj, dissemante la morton kaj teruron. 
Sed ni kredas la grandiozecon de Via senfina kompato, determinanta ke la vivo dauxru fekundigante uterojn, logxatigante la Teron per la naiva rideto de la infanoj. 
Sinjoro !
Ni gape vidas la tutan neon de la mesagxo de amo starigita de la Milda Galilea Rabeno, vidante kruelecon akrigi murdajn bajonetojn, bombojn detruantajn florkampojn kaj silentigantajn la birdojn de la cxielo. 
Sed ni kredas Vian eternan bonecon, kiu ordonas al la suno kaj pluvo, ke ili igu fekundaj ruinigitajn kaj detruitajn grundojn; al la verdo kolorigi la benetajn kampojn; al la floroj ornami la gxardenojn; al la birdoj denove kanti tra la senfina cxielo. 
Cxi tiu pregxo estas petegkrio de nia animo sub la certeco, ke Vi auxdas nin cxi-momente, cxar ni scias ke Vi kreis la homon por esti felicxa, ami, brakumi siajn gefratojn, kaj vivi pace ! 
Cxar ni kredas, Sinjoro, ke Via estis la ordono ke la paco iam regu suvereni cxi tiun mondon, cxu la homoj volu aux ne, kaj ankaux ni kredas ke estas Via volo, ke la kanonoj silentigxu por cxiam. Ni petegas al Via bonkoreco inspiri la homojn esti veraj fratoj laux la standardo de pardono kaj auxtenta frateco ! 
Tiel estu, cxar al Vi apartenas la vivo kaj la povo por cxiam ! 

( Pregxo inspirricevita de Gerson Simoes Monteiro, en la 11-a de Septembro 2001 -
publikigita en la jxurnalo EXTRA en la 16-a de Septembro 2001)

 

* * *