|
FILOZOFO SEN KAPSXTOFO
Baniko plendas: Mia kapo ekdoloras kiam mi tro forte pensas.
Kruko ironias: Vi probable trostrecxas muskolon en la kapo.
Baniko: Nu, sciu ke mi multe pripensadas lastatempe.
Kruko: Pripensadas? Kion?
Baniko: Cxion.
Kruko: Kaj kion vi eltrovis?
Baniko: Nenion.
Kruko: Tion mi ja pensis.
Baniko: Cxu ankau vi!?
MILIARDO KUN GRANDA ARDO
Kruko rakontas al Jozefino: Sciencistoj opinias ke ekzistas proksimume kvarcent miliardoj da steloj en nia unu galaksio.
Jozefino provas kasxi oscedon: Kiom interese....
Kruko: Jes ja. Kaj se nur unu procento da ili havus planedojn, kaj nur unu procento da tiuj povus havi vivon, do ekzistus ja miliardoj da planedoj similaj al nia Tero!
Jozefino: Kaj jen mia misfortuno! Miliardoj da planedoj, kaj mi trafacxas la saman sur kiu
trovigxas vi!
ECX GLUTO MALGRANDA...
La dentisto koleregas al Kruko: Mi diris al vi ne gluti! Tio estis mia lasta tenajlo!
JEN ANEKDOTO PRI KUIRPOTO
Jozefino panike vokas kuraciston: S-ro kuracisto, Jocxjo ludis soldaton kaj kiel kaskon metis kuirpoton sur la kapon. Sed nun ni ne plu povas forpreni
gxin!
Kuracisto trankvilige respondas: Ne zorgu. Mi estas invitita vespermangxi cxe amikoj, mi povas pruntedoni al vi alian poton.
JEN PILOLO SEN FRIVOLO
Kruko sentas sin iom deprimita, do li konsultas apotekiston: Mi bezonas ion ne tro fortan kontrau deprimeto.
Apotekisto: Mi povas rekomendi tiujn cxi pilolojn.
Kruko: Kiom ili kostas?
Apotekisto: Vi prefere unue prenu unu el ili....
OPTIMISTO, KIA TRISTO
Kruko: Antaue mi estis optimisto.
Baniko: Cxu ne plu?
Kruko: Ne, la estonteco ne plu estas, kia gxi estis.
GXUSTA RIMEDO, JEN MIA OBSEDO
Malsana Kruko che kuracisto: Cxu mi kuracigxos, s-ro kuracisto? Mi audis pri kuracisto kiu donis rimedon al iu pro bronkito, sed tiu mortis pro kor-atakto.
Kuracisto: Ne timu, s-ro Kruko. Cxe mi, kiam mi kuracas iun pro bronkito, tiu ja mortos pro bronkito!
FINANCA KONSULTO: KVAZAUA SEPULTO
Kruko konsultas sian financo-konsiliston: Mi sxatus frue emeritigxi. Cxu tio finance eblas?
La konsilisto: S-ro Kruko, mi kontrolis vian pensian planon, kaj ankaux vian investaron, kaj mi povas diri ke vi estas tre bonstata por la cetero de via vivo....
Kruko: Tio estas bonega novajxo....
La konsilisto: ... kondicxe ke vi mortos venontan mardon.
POR BONA VOJAGXO, NECESAS JA SAGXO
Baniko kontentas: Mi finfine sxparis suficxe da mono por vojagxi al Usono.
Kruko: Bonege! Kiam vi iros.
Baniko: Kiam mi sxparos sufiche da mono por reveni.
Kruko: Nu, kial atendi?
KELKAJ AFORISMOJ kaj FRAPFRAZOJ (1)
La Tero estas plena -- iru hejmen!
Drinkejo estas kvazaux apoteko... sed kun malpli granda vararo.
Se ni cxesos vocxdoni, cxu ili cxiuj foriros?
Mangxu sagxe, multe sportu... kaj cxiukaze mortu.
Sur autosxoseo: Tiu kiu hezitas, estas ne nur perdita, sed multajn kilometrojn de la sekva elirejo.
Mi rifuzas intelekte batali kun tia senarmulo.
Vi - tuj forlasu la genprovizon!
Politiko estas lupoj kaj sxafoj kiu vocxdonas pri vespermangxo.
KELKAJ AFORISMOJ KAJ FRAPFRAZOJ (2)
Ni sentime antaueniras nenien.
Atentu: stiras laulegxa blondulino.
Koratakoj estas la vengxo de la Vivo pro niaj miskondutoj.
Atentu: la datoj en la kalendaro estas pli proksimaj ol ili sxajnas.
Sxparemo estas bonega virto, speciale che niaj prapatroj.
Politikistoj kaj vindotukoj devas esti regule sxangxitaj, kaj pro la sama kialo.
La junuloj ne scias kion fari, kaj la maljunuloj ne povas fari kion ili scias.
Ne forgesu memori... ne forgesi.
KLARVIDA, SED NE LUCIDA
Kruko estas cxe okulkuracisto, kaj provas legi la litertabulon: Nu, tio estas, he, CO..., ne, ne,
gxi estas CxO..., ne, tamen gxi estas O.... Aux fine, eble GO...?
La kuracisto konstatas: Via vidado estas perfekta..., vi estas nur senalfabeto!
DANGHERA MUZIKO
Kruko kuras che kuraciston: S-ro kuracisto, mi jxus glutis mian busxharmonikon!
Kuracisto: Bonsxance ke vi ne ludas pianon....
MENSOGO AUX VERO, JEN TRE GXENA AFERO
Kruko plendas: Ha, cxiuj pensas ke mi estas mensogulo!
Kruko miras: Mi tute ne kredas vin!
VIVO ESTAS SERIOZA
Baniko plendas: Mia vivo estas nur sxrco....
Kruko: Jen bonsxance, cxar tio cxi estas ja sxercaro!
KLARVIDO
Kruko vekigxas post okul-operacio, kaj trovas la kirurgon apud la lito. Li malforte demandas: Kaj do, kia estis la operacio, s-ro kirurgo?
La kirurgo respondas: Nu, mi kontentas diri al vi ke ni sukcesis savi vian maldekstran okulon.
Kruko: Tio estas bonega novajxo.
La kirurgo: Jes. Kaj ni donos gxin al vi kiel memorajxon kiam vi forlasos la malsanulejon.
BONA NOVAJXO!
Kruko: Mi havas bonan novajxon kaj malbonan novajxon.
Baniko: Do, komencu per la malbona novajxo.
Kruko: La malbona novajxo estas ke mi ne plu memoras la bonan novajxon.
REALA REALO
Baniko: Al mi estas foje malfacile distingi inter fantazio kaj realo.
Kruko: Ekzistas tre facile maniero distingi inter ili: fantazio tre agrablas, sed realo putras.
DU SEKRETOJ
Kruko instruas al sia filo: Jocxjo, ekzistas du sekretoj en la vivo. Neniam forgesu tion.
Jochjo: Jes, pacxjo. Kiuj ili estas?
Kruko: La unua sekreto estas, neniam diru al iu cxion kion vi scias.
Jochjo: Bone, pacxjo. ... Kaj la dua? ... Pacxjo? ... Kiu estas la dua sekreto? ...
Pacxjo? ... Pacxjo? ....
MODERNA FABLO
Kruko: Mi nun rakontos al vi la fablon pri la leporo kaj la testudo.
Jochjo: Ho, mi jam konas tiun. Ja la testudo gajnis la vetkuron.
Kruko: Bone. Kaj cxu vi scias kial gxi gajnis?
Jochjo: Kompreneble. Gxi glutis steroidojn....
GAJA VIDVINO
Responde al la "pensiga anekdotego" de Josef Shemer, jen aforismo:
Estas pli bone esti la dua edzo de vidvino, ol la unua.
KLARVIDO
Kruko portas gipsobandajxon.
Baniko demandas: Kiel vi frakturis vian kruron?
Kruko: Cxu vi vidis la stupojn antaux la enirpordo?
Baniko: Jes.
Kruko: Mi ne.
KLARA BILDO
Kruko che la kuracisto: Kion montris la iks-radia bildo pri mia kapo?
Kuracisto: Absolute nenion.
KLARVIDO
Kruko devis mangxi kilogramon da karotoj cxiutage pro malfortigxanta vidpovo. Post monato, li rekonsultas la kuraciston, kovrite de ekimozoj.
Kuracisto: Kio do okazas che vi? Cxu la karotoj ne plibonigas vian vidpovon?
Kruko: Tamen jes, s-ro kuracisto, mi multe pli bone vidas. Sed mi daure stumblas sur miaj oreloj....
DU ESTAS PLI BONA OL UNU
Kruko estas operaciita je la koro. Post la operacio, la flegistino kontrolas.
Flegistino timigite vokas la kuraciston: D-ro Trancxul, estas io stranga chi tie! Kiam mi auskultumas s-ron Krukon, mi nun audas la batadon de DU koroj!
Kuracisto: Ha, mi ja scivolis kie mi perdis mian brakhorloghon....
TRANCXA RESPONDO
Kruko estas cxe la barbiro.
La barbiro demandas: Cxu vi portis rugan koltukon kiam vi envenis?
Kruko: Ne.
Barbiro: Do, versajne mi trancis vian gorgon.
CELTRAFE
Baniko: Mi bedauxras ke mi ne sciis tiam kion mi scias nun.
Kruko: Kiam?
Baniko: Kiam mi estis juna.
Kruko: Kion vi sciis tiam?
Baniko: Nenion. Tion mi celas diri.
Kruko: Kaj kion vi scias nun?
Baniko: Kion vi celas diri?
Kruko: Nenion.
TAUGA MANGHAJXO
Baniko iris ferii che kamparanoj, sed li revenas post nur kelkaj tagoj.
Kruko scivolas: Kial vi revenas tiom frue de via ferio?
Baniko: La unuan tagon sur la fermo mortis anaso, do ni mangxis rostitan
anasajxon. La duan tagon mortis bovido, do ni mangxis bovidajn kotletojn. Sed la trian tagon mortis la
pasxtisto....
FARU LAUX VIA POVO
Jozefino kolerkrias: Jocxjo! Kial vi metis limakon en la liton de via fratino!?
Jocjo: Cxar mi ne trovis kobron....
SEKURA NAGXADO
Jocxjo plendas: Panjo, kial mi ne rajtas nagxi en la maro!?
Jozefino: Cxu vi ne vidis la avertilon? Estas sharkoj en la akvo.
Jocjo: Sed pachjo nagxas!
Jozefino: Tio estas alia afero. Via patro havas viv-asekuron.
ERARA NUMERO
Jozefino telefonas: Ha lo! Cxu Manjo estas tie? Kion? Ho, pardonu, mi misklavis.
Adiaux.
Kruko: Cxu vi atingis eraran numeron?
Jozefino: Jes. Strange....
Kruko: Kio strangas?
Jozefino: Cxu vi ne rimarkis ke erara numero neniam estas okupita...?
MALAVARA AMIKO
Tocxjo saltis en la lagon antaux ol memori ke li ne kapablas nagxi. Li frapegas la akvon per brakoj kaj kruroj, provante resti sur la surfaco, esperante ke iu venos savi lin.
Lia amiko Jochjo staras sur la bordo, kaj krias al li: Se vi dronos, cxu mi povos havi vian novan terenbiciklon?
REGULECO
Kruko staras che la versxobufedo de la Verda Krepusko, kaj filozofiumas kun la kelnero: Nu, jam venis kaj forpasis nova semajno.
Kelnero: Vi pravas.
Kruko: Kaj nova semajno ekkomencigxos.
Kelnero: Jes ja.
Kruko: Estas la sama afero, semajnon post semajno.
Kelnero: Efektive.
Kruko: De unu semajno al alia.
Kelnero: Jes.
Kruko: Malnovan semajnon cxiam sekvas nova.
Kelnero: Certe.
Kruko: Nu, jam estas la horo hejmeniri. Do, gxis la venonta semajno!
Kelnero: Mi jam komprenis.
MALGRANDA ESTAS LA FLAMO, TAMEN NE MANKAS LA FUMO (Z)
Jozefino miregas kiam sxi ekvidas Jocxjon: Sed kial vi venas hejmen je tiom frua horo,
Jocxjo. Cxu vi estis forsendita el la lernejo?
Jochjo: Jes, panjo. Mi estis forsendita cxar Arturo fumis.
Jozefino: Sed se Arturo fumis, kial oni forsendis VIN?
Jochjo: Cxar estis mi kiu ekbruligis lin.
MOVIGXEMA
Baniko miras: Diru, Kruko, kial via edzino neniam portas liprugxajxon?
Kruko: Ho, sxi ne povas senmovigi siajn lipojn suficxe longe por meti gxin.
LA MARO
Jozefino diras al sia edzo: Mi trovas ke vi estas ekzakte kia la maro.
Kruko kontentas: Cxar mi estas sovagxa, libera, kaj romantika?
Jozefino: Ne, cxar vi malsanigas min.
SANIGA MANGXAJXO
Jozefino: Ho, karulo, mi bedauras! La hundo jxus mangxis vian vespermangxon.
Kruko: Ne zorgu, karulino. Mi achetxs por vi novan hundon.
KIA PATRO, TIA FILO
Sinjorino Kruko al sinjorino Baniko, kiu jxus naskis novan bebon: Ho, via bebo estas la ekzakta bildo de sia patro!
Sinjorino Baniko: Ne gravas, nur ke gxi havu bonan sanon.
MENSO SEN KOMPENSO
Baniko estas cxagrenita: Hierau mi konsultis telepaton.
Kruko: Kaj?
Baniko: Li redonis al mi mian monon.
PURA MALPURO
Kruko: Sxajnas al mi ke Jocxjo ne sufiche lavas sin. Cxu vi ne trovas lin malpura?
Jozefino: Cxu malpura? Ne, mi ne dirus precize ke li ne sxatas lavi sin... sed la interno de liaj vestoj estas pli malpura ol la ekstero.
MI NE SCIAS CHU VI SCIAS....
Kruko kaj Jozefino disputas en restoracio.
Kruko: Sed finfine, pri kio ni disputas?
Jozefino: Cxu tio estas retorika demando, aux cxu vi vere ne scias?
Kruko: Cxu tio estas artifika demando, aux cxu ankaux vi vere ne scias?
MALREALA REALECO
Kruko: Mi spektis tielnomatan "realec"-televidelsendon hierau vespere, kaj mi estis mirigita.
Baniko: Cxu?
Kruko: Jes. Gxi estis vere pensiga.
Baniko: Kiel?
Kruko: Gxi igis min pensi, kial diable mi malsxparas mian tempon rigardante tian
stultajxon!?
MALREALA REALECO (2)
Jozefino: Sed kial vi spektas cxiujn cxi idiotajn "realec"-elsendojn?
Kruko: Por eskapi la realajxon.
|