Internacia Gazeto

Olga Sxiganskaja                                                        16.09.2006

 

             

                      

Cxirkauxmonda Karavano «INTERKULTURO» -  Informacia pagxo №1

 


Informagentejo de Cxirkauxmonda Karavano "INTERKULTURO" jam dum 9 monatoj laboras en Ukrainio. Nun ni ekdisvastigas nian informon ankaux tra la E-mondo, konsiderante gxin ne nur amikeca, sed ankaux kunlaboreca, precipe se temas pri E-jxurnalistoj.

Do, bonvolu gxui la novajojn.
Informagentejo de Cxirkauxmonda Karavano 
"INTERKULTURO" en Ukrainio
+380 66 758 40 17, Olga Sxiganskaja
<interkulturo@gmail.com>

________________________________________________________________

 

INFORMACIA PAGXO   n.1

Nun en Ukrainio 
Oni instruas esperanton dum 7, 5 aux …3 tagoj!
«Cxirkauxmonda Karavano» preparigas starti!
Naskigxtago de JoMo en Kievo!
Internaciaj movadoj sur “Majdan”

Informagentejo de Cxirkauxmonda Karavano «INTERKULTURO» en Ukrainio:+380 97 780 26 02  interkulturo@gmail.com 


ESPERANTON DUM TRI TAGOJ
En Kievo okazis unika lingva eksperimento

Vladimir Soroka (maldekstre) okazigis sian eksperimenton kun la grupo de pilgrimoj


INTENSIVE Originalan agon okazigis en la cxefurbo de Ukrainio Kievo pedagogo-instruisto Vladimir SOROKA, auxtoro de rapida metodo por studi Esperanton sub la nomo: "Septima aux studado de Esperanto dum 7 tagoj". Lunde (31.07.2006) vespere li prezentis rezulton de malferma internacia lingva eksperimento "Esperanton dum 3 tagoj – interkomunikadu facile!".
Dum la ago V.SOROKA instruis grupon da eksterlandanoj laux sia metodo, reduktinte gxian bazan 7-tagan studo-dauxron gxis 3 tagoj. La eksperimentanto proponis partopreni en sia kurso al grupeto da pilgrimoj, kiujn li renkontis sur la cxefplaco de Kievo - PLaco de Sendependeco. Kvin pilgrimoj el diversaj mondopartoj konsentis subigxi al la eksterordinara kurso. 
Ekde vendredo gxis dimancxo (28-30.07.2006) Vladimir instruis ilin per parola trejnado nure en Esperanto, sen la traduko. Krom tio, tri el la kvinopo scipovis po tri euxropaj lingvoj de la sama lingva grupo.
La eksperimenton observis UEA-Delegito por Kievo Mikaelo LINECKIJ.    Dum la fina gazetara konferenco V.SOROKA demonstris al la jxurnalistoj la lingvan nivelon senpere. Cxiuj dezirantoj povis demandi la studintojn, kiuj senprobleme respondis en Esperanto.


Evgenia Aleksandrova,        
gazeto “15 minutoj”, Kievo, 
eldonkvanto 100 000 ekz.   


______________________________________________________________________


Naskigxtago de Jomo en Kievo!
Ho, amikoj, vi cxiuj estas al gxi kore invitataj!

Internacia Junulara Krea Unuigxo “GAUDEAMUS” kune kun Informagentejo de Cxirkauxmonda Karavano «INTERKULTURO» kore invitas cxiujn adorantojn de JoMo al lia festo-tago. Tiuj, kiuj ne sukcesos veni al Kievo gxustatempe, bonvolu
havi eblecon viziti cxi arangxon Interrete.

Cxi jare naskigxtago de franca troubadoro Jean-Marq Leclerq (JoMo) okasos en centro de cxefurbo de Ukrainio - Kievo. Dum tuta la JoMo-tago ne komparebla kultura JoMo-programo atendos vin: 

11.00 plantado de JoMo-arbo en la Aleo “”Esperanto” en “Parko de interpopola amikeco”
13.00 klerig-distra surstrata ago por cxiuagxulo “Lingva arbo”, okazonta kune kun la iniciinto de Lingvaj Festivaloj – JoMo
          en kadroj de Internacia movado “Por infanoj de la planedo – komunan lingvon!”
16.00 gazetar-konferenco kun JoMo kaj organizantoj de JoMo-festo
17.00 prezentado de JoMa okcitan-lingva libro “Ukrainio” en kadroj de Internacia movado
          “Por defendi naciajn lingvojn kaj kulturojn”
18.00 festotablo por jxurnalistoj kaj por JoMo-gastoj
20.00 JoMo-koncerto surplaca
22.00 JoMo-BUM

Antaux kaj post JoMo-tago Orgkomitato de Cxirkauxmonda Karavano «INTERKULTURO» preparas specialan programon por e-gastoj. Detala informo pri la arangxo aperos post 2.09.2006 sur retpagxo   www.interkulturo.info
La festa orgkomitato +380 97 780 26 02      interkulturo@gmail.com


Referencoj al Informagentejo de Cxirkauxmonda Karavano «INTERKULTURO» kaj al la auxtoroj nepras. www.interkulturo.info 
«CXIRKAUXMONDA KARAVANO» PREPARIGXADAS STARTI!

La 3-an de majo 2006 en la Nacia muzeo “Cxornobil” estis prezentita projekto,  kiu  havas  la  nomon Cxirkauxmonda Karavano “INTERKULTURO”. 


La ceremonion cxeestis reprezentantoj de  la  sxtatorganoj,  ambasadoroj  de Irano, Uzbekio kaj de Kroatio, kultur- kaj artfunkciuloj, jxurnalistoj.
La albumoj, kiuj enhavas priskribon de la Karavano estis enmanigitaj al la Prezidanto de UEA s-ro Renato CORSETTI, al la Prezidanto de Pola EA s-ro Stanislaw MANDRAK kaj al Popola artisto de Ukrainio s-ino Raisa NEDASXKIVSKA.

Cxi tiu eksterreligia, libera de politiko kaj komerco inform-kleriga ago startos post tri jaroj kaj pasos tra pli ol 100 landoj. Gxi estas destinita fortigi pacon inter la popoloj per reciproka intersango per kulturaj valorajxoj, klarigis al la cxeestintoj iniciantoj de la projekto – membroj de Internacia unuigxo “GAUDEAMUS”. 
Kompreni unu la alian por reprezentantoj de diversaj nacioj, kredoj kaj politikaj konvinkoj, laux ideo de organizantoj de la ago, helpos pli ol 20 festivaloj, ekspozicioj kaj koncertoj, kiujn enkadre de la Karavano estas planataj okazigi sur urbaj placoj. Krom tio famaj kulturagantoj kaj pedagogoj prezentos por la spektantoj majstro-klasojn, renkontigxos kun junularo kaj infanoj kun ties gepatroj, gvidos seminariojn, “rondajn tablojn” kaj gazetarajn konferencojn. En Kievo la programo komencigxos cxi septembre: dum tiuj tri jaroj en la cxefurbo, promesas la organizantoj, oni ne enuos.
       - Kial Vi decidis okupigxi gxuste pri Esperanto?
– demandis ni s-ron Vladimir SOROKA, gvidanton kaj gxeneralan produktoron de la projekto Karavano “Interkulturo”.
- Percepti kulturon de alia popolo por plimulto de la homo jmalhelpas fremda lingvo,
precipe, se oni konsideras tiun kiel lingvo de “malamika” nacio. Ekzemple, en Irano oni neniam konsideris la anglan kiel lingvo de paco, same kiel en aliaj ekskolonioj. La samon eblas diri ankaux pri la franca kaj la hispana. Diference de ili, Esperanto garantias egalrajtan percepton de cxiuj kulturoj. Krome, gxi estas pli facile lernebla kompare kun naciaj lingvoj.
    - Kiel Vi pensas, cxu povus Esperanto farigxi oficiala lingvo de Euxropa Unio?
- Mi ne sxatas fari prognozojn, sed, sincere dirante, mi estis agrable surprizita, kiam eksciis, ke auxguste de la 1999 127 europarlamentanoj el 600 t.e. 20,8%, skribe aprobis la ideon uzi facilan kaj demokratian Esperanton.
     - Kiom da tempo bezonas “averagxa” homo por ellerni Esperanton kaj kie tion eblas fari?
- Komence ni proponas 1-3 tagan gramatikan prepar-kurson, poste – specialan paroligan kurson, kiu nomigxas “Septima” – en gxi oni lernas la lingvon po 7 lerno-horoj tage dum 7 tagoj. Tio suficxas por ekparoli en Esperanto. Interalie, pri tiu rekordo ekinteresigxis reprezentantoj de la Guinnes-libro.
    - Kiom kostas la kurso?
- Antaux nelonge ni interkonsentis
 kun la kultur-kleriga fonduso “Laux voko de koro” ke studentoj pagos por la tuta kurso 572 hrivnojn (cxirkaux $113), por cxiuj aliaj gxi kostas duoble pli. Cxiumonate gxia kosto kreskas je 
52 hrivnojn por studentoj kaj duoble pli por aliaj. Tamen cxiu havas eblecon helpi al internaciaj movadoj iniciitaj de “GAUDEAMUS”, ricevante la kurson “Septima” kiel donacon. Ekzistas ankaux la aliaj kursoj, kiuj kostas 40, 50 aux 100 hrivnojn, estas ecx la tute senpagaj. Sed ekparoli tuj eblas nur post la kurso “Septima”. Interalie, por jxurnalistoj gxi kostas 300 hrivnojn nur.
- Atentigo de la jxurnalo “2000”.  Kurso “Septima” jam de 6 jaroj funkcias en Ukrainio. Detalan informon eblas ricevi laux telefono: +380 97-780 26 02, en la Interreto: septima@septima7.info 
www. septima7.info 



Nadejda Aleksandrova, 
Gazeto 2000, Kievo,
eldonkvanto 112 300 ekz. 
____________________

 

 


______________________________________________________________________


Internaciaj movadoj sur “Majdan”

Internacia Junulara Krea Unuigo GAUDEAMUS kune kun Societo por subteno kaj defendo de Ukraina kulturo “ESPERO” enkadre de preparado de Cxirkauxmonda Karavano INTERKULTURO kaj enkadre de la projekto de UNESKO “INTERNCIA JARDEKO POR KULTURO DE PACO” lancxas en centro de Ukrainio projekton “Informacia aleo de UNESKO”. La aleo trovigxos en Kievo sur PLaco de Sendependeco 10m. de Centra Posxtejo kaj konsistos el 5 inform-tabuloj (2m x 3m).

 

 

Sur la tabuloj planitas respeguli agadon de tri Internaciaj movadoj, iniciitaj de la GAUDEAMUS: 
1. “POR DEFENDI NACIAJN LINGVOJN KAJ KULTUROJN”;
2. “POR INFANOJ DE LA PLANEDO – KOMUNAN LINGVON!”
3. “POR SUBTENI PROJEKTOJN KAJ REZOLUCIOJN DE UNESKO”

 


J. Slovacxevskaja, V. Soroka, A. Kovjazina apud la unuaj movadaj standetoj


Referencoj al Informagentejo de Ĉirkaŭmonda Karavano «INTERKULTURO» kaj al la aŭtoroj nepras.  www.interkulturo.info

 

* * *