|
Invito al festeno -dimanc'e, 1 oktobro kaj E-feriado -30 sept.- 10 okt en suda Pollando!
Saluton, karaj Geamikoj,
Internacia Centro de la Kulturoj (ICK), 'La Medio kaj Ni' kaj la pensiono 'Grażyna' organizas grandan regionan
E-FESTENON en RABKA (situanta inter Krakovo kaj Zakopane), la urbo kien nun ICK kaj ILEI- PL volas enkonduki E-instruadon kaj agadon (simile kiel dum la lasta jaro ni helpis re-vivigi E-on en la urbo Andrychow).
En Rabka jam disponeblas al esperantistoj nova E-ejo -belega, granda malnova pensiono, kies posedantino kaj laborantoj lernas E-on kaj kiu estos unu el la konstantaj E-arang'ejoj de la Internacia Centro de la Kulturoj en Krakovo kaj C'ajovice. J'us ni sukcesis interesigi pri la hodiau'aj aplikoj de Eo la influpovan kaj ege aktivan, precipe en kulturaj kaj aparte en muzikaj medioj, direktorinon de la urba kulturdomo, en kiu s'i deziras organizi E-kurson. S'i jam petis E-tekstojn de kantoj, por publika prezentado.
Do urg'as informi pri Eo la log'antaron.
Promociadon de Eo helpos i.a. la c'efaj gastoj de la festeno, la muzikbando el Kopenhago 'ESPERANTO DESPERADO', kiu tiam estos en Pollando ankau' pro la -tuj antau'e okazanta- esper. kulturfestivalo ARKONES, en Poznań (estos rekta buso de Arkones al la festeno).
Dum la festeno oni g'uos varian programon muzikan, konkursan, artaj'ojn, plant(et)ojn, bongustajn danajn mang'ojn, kiujn kun fervoro preparos la pension- laborantoj, k.a. allogaj'ojn- pli detala anonco sekvos. 'Esperanto Desperado' mem donos plurhoran koncerton kaj dancigos la publikon! Dum la tuta arang'o oni informos, diversforme, pri c'iaj aspektoj de E-o, la partoprenantoj povos ac'eti la novan DVD prezentantan E-on, ktp.
La festeno de la 1 okt. estos ankau' komenco de 10-taga internacia
E-FERIADO
en Rabka, kun E-agada, kultura, lingva programo kaj intensiva vizitado de suda Pollando. La detala programo sekvos, sed interesatoj jam nun povas kontakti la Internacian Centron de la Kulturoj, rete:
MCKultur.ICK(c'e)gmail.com, tel.(hejma) +4812 638 14 49.
Au' organizu 10-personan grupon kaj vi partoprenos senpage.
Do, la dimanc'a arang'o, gaja kaj uzanta la j'us ekestintajn lokajn eblojn, kaj la feriado apoganta, dank'al esperantista partopreno, la festenon, celas enkonduki informojn pri seriozaj aspektoj de Eo, inter kiuj oni neniam forgesas tiujn menciitajn en la j'us publikigita 'Alvoko' (g'i sekvos en aparta mesag'o).
Bv. raporti pri viaj ago-tagoj!
Ni invitas c'iujn kaj petas plusendi, aperigi, represi, parole informi, plani renkontig'on kun amikoj....
Dankon.
Nome de c'iuj kunorganizantoj Maria Majerczak
dir. de ICK
|