Valentin Melnikov
Kiel propagandi Esperanton?
Oni propagandas Esperanton kaj tre ofte miras kaj plendas: kial la rezulto evidentigxas tre modesta. Ni provu rezoni laux nuntempaj principoj...
Propagando estas nenio alia ol reklamo, kaj oni jam komprenis, ke la reklamo devas esti adresita. Senutilas reklami luksajn auxtojn en gazeto por senlaboruloj... El tiu vidpunkto plejparto de nia propagando de Esperanto absolute vanas.
Iuj fieras pri sia bru-aktivado dum «Ago-tagoj» – tamen kiel tio aspektas deflanke? Jen severmiena junulo kun nigra barbo kuradas tien-reen, svingante per verda flago (li volis nur varmigxi, sed kiu tion sciis?), sed la preterirantoj supozas lin esti cxecxena ekstremisto.
Jen agxa dommastrino vidas homgrupon kun plakatoj kaj scivole demandas: kion ili volas?
Oni pacience klarigas al sxi pri lingva egalrajteco, pri libera komunikado, pri nia bela lingvo. Sxi cxion auxskultas kaj konkludas: «Ha, do tio estas kontraux la ortodoksa religio!» (Mi priskribis realajn okazojn en Moskvo).
La samon pruvas la negativa sperto de Sergej Pahxomov (LOdE, 1998: 11) – proponi Esperanton al «piaj» kredantoj senutilas, cxar ili ne kapablas percepti tion, kio estas ekster ilia doktrino kaj ne servas rekte al gxi. Oni propagandu/reklamu/informu pri Esperanto al tiuj, kiuj povas pri gxi reale interesigxi, unuavice – al sagxaj homoj, havantaj aux havontaj gravan pozicion en la socio... (Tamen, en la Sxtata Dumao plejparto de la deputitoj pensas nur pri propra bonstato kaj memreklamo – do apenaux estas senco dissendi priesperantajn alvokojn al ili cxiuj inkluzive de la malkasxaj naciistoj)
Mi klopodas agi tiudirekte.
Dum pluraj jaroj mi aktivas en intelektaj ludoj, inkluzive de la televidaj. Kiam mi aperas sur TV-ekrano kaj havas okazon ion diri pri mi – mi mencias Esperanton. Gravas ankaux: kiel mencii. En 1994 en Propra ludo nelonge antaux mi ludis du esperantistoj. La redaktoro decidis, ke pri Esperanto jam estis dirite suficxe kaj avertis, ke mi rakontu pri io alia. Do kiam en etero oni demandis min pri miaj hobioj, mi rakontis pri la plej ekzotika – kolektado de trambiletoj – kaj aldonis: «mi havas ankaux aliajn hobiojn, sed ili estas tute neoriginalaj – ekzemple, la lingvo Esperanto...» Iom poste mi persvadis la redaktoron uzi en Propra ludo apartan temon «Esperanto», verkis por gxi simplajn demandojn. Ludantoj respondis korekte – kaj en ilia subkonscio fiksigxis pozitivaj emocioj ligitaj kun nia lingvo; la spektantoj eksciis kelkajn novajn faktojn... Kiam venas mia vico verki demandojn por turniro de Kio? Kie? Kiam?, mi nepre enmetas interesan (kaj respondeblan por «flanka» homo) demandon pri Esperanto.
Mi celas, ke oni sentu, ke Esperanto estas ne ia rara ekzotikajxo, sed plenvalora kaj reale uzata lingvo. Pri tio konvinkigxis ankaux la partoprenintoj de Interret-turniro (LOdE, 1998: 8–9). La vigla diskuto pri fidindeco de la fontoj fine ne lasis dubojn, ke Esperanto reale vivas. Tion jam scias kelkcent uzantoj de Interreto – kaj ili pli gravas, pli rimarkeblas en la mondo, ol kelkcent dommastrinoj, interesigxantaj nur pri Sankta-Barbara.
Pluraj intelektludantoj estas ligitaj kun universitatoj, eldonejoj ktp., kaj dank'al amikaj rilatoj eblas ricevi tie «tribunon». La tasko pri Esperanto unuafoje dum multaj jaroj eniris la lingvistikan olimpikon (LOdE, 1998: 1).
Poste la samaj lingvistoj, vidante mian entuziasmon, proponis al mi verki artikolon pri Esperanto por la Porinfana enciklopedio de la eldonejo Avanta+. Do nun ni havas 100 mil ekzemplerojn de la volumo kun ampleksa, informricxa kaj favora artikolo pri Esperanto. Cxar la enciklopedio havas altan prezon, gxi estos gardata dum jardekoj kaj trafos unuavice al idoj de «elituloj», havantaj pli grandajn sxancojn iam okupi influhavajn poziciojn en la lando. Ankaux pluraj intelektludantoj, famaj antauxe, nun havas altajn postenojn – gxis registaraj konsilistoj. Mi tre esperas, ke dank'al tio post 10–20 jaroj Esperanto en nia lando estos pli favorata.
Necesas provi diversajn manierojn de propagando – tamen tre gravas, ke oni ne perceptu nin kiel fanatikulojn. Oni lernu paroli kun homoj pacience, sen trudo, konsiderante iliajn interesojn. Ja religiaj misiistoj tiel agas, kaj (al mi tio tre malplacxas, sed endas agnoski la objektivan rezulton!) ili sukcesas pli multe ol niaj propagandistoj.
Tre interesa kaj utila estas la kolportista sperto de Vladimir Cxernov (LOdE, 1998: 11). Lia Esperanto-kurseto estas sprita kaj alloga, tamen gxi plibonigeblas. En similaj situacioj oni nepre konsideru la konatan psikologian fenomenon: cxion ricevitan senpage oni povas tuj forjxeti, sed al ajxoj acxetitaj oni rilatas pli atente. En trajnoj kaj diversaj atendejoj oni kutime enuas, havante amasegon da libera tempo – do ni kaptu la okazon!
Kion plian oni povas fari surloke? Iri al «elitaj» lernejoj, gimnazioj, liceoj k.s. (nur ne religiaj), tie la instruistoj kaj direktoroj estas pli liberpensemaj, ofte ili strebas havi ion nekutiman por emfazi la elitecon de sia lernejo, kaj Esperanton oni povas akcepti ne malpli favore ol retorikon, stenografion aux cxinan gimnastikon. Indas provi, kaj tia propaganda agado devas esti pli efika ol gxis nun.
Valentin Melnikov, <vmel@hse.ru>
(«La Ondo de Esperanto», 1999, n-ro 1, p. 8)
|