|
La 91a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Florenco (Italujo) kun 2206 partoprenantoj el 62 landoj,
konstatinte :
ke la Jardeko de Edukado por Dauropova Evoluigo 2005 2014 estas grava kadro por iniciatoj cele al evoluo kiu estu socie dezirinda, ekonomie vivkapabla, kulture tauga kaj ekologie daurigebla,
ke nuntempe ekzistas gravaj minacoj kaj al biodiverseco kaj al kultura kaj lingva diversecoj, pro la reciproka dependeco inter la homo kaj la naturmedio, ke la nuna superrego je monda skalo de unu lingvo havas maltrankviligajn ekonomiajn, sociajn, kaj edukajn efikojn koncerne dauropovecon, lingvan ekologion kaj la rajton je komunikado.
ke la strebado de la Esperanto-movado al lingva demokratio kongruas kun la valoroj de transnacia edukado celanta informitajn, aktivajn civitanojn, kiuj estu kapablaj kritike kompreni sin mem kaj la cirkauan mondon por partopreni la evoluprocedon respondece kaj solidare.
Alvokas la Esperanto-komunumon aktive engagigi en la agadoj kiuj, sur diversaj niveloj, strebas antauenigi praktikojn koherajn kun la principoj de la bezonata sangoprocezo, kaj utiligi siajn lingvon kaj retojn serve al tiuj klopodoj.
Rekomendas al la Estraro de UEA doni al la ci-rilataj problemoj pli da atento en estontaj kongresoj kaj agadoj, partnere kun neesperantistaj organizajoj.
Konfirmas la pretecon de la Esperanto-komunumo kunlabori kun Unesko kaj aliaj organizajoj cele al tutviva edukado por paco, socia justeco kaj kultura diverseco, kaj atentigas ilin pri la lingva aspekto de dauropova evoluigo.
|