Cxu ni rajtas silenti?
Renato Korseti
En momento en kiu la mondo estas trakurata de amaso da malbonajxj, militoj, rasaj malamoj, sociaj premoj, manko de mangxajxoj kaj atakoj al bakejoj, kiel en la mezepoko, la E-movado sxajnas ne elmeti vorton.
Mi pro personaj kialoj restis cxe la rando de la internacia movado, kvankam aktiva enlande, dum iom da jaroj. Nun mi abrupte vekigxis, rigardis cxirkaux mi, kiel homo endormigxinta dum jardekoj, kaj vidis, ke la plej bonaj E-inteligentuloj dedicxas siajn energiojn al ajxoj, kiuj sxajnas al mi, ni estu klaraj, 'stultajxoj'. Volonte mi auxdus argumentojn, kiuj malpravigus min. Iuj inventas novajn vortojn por eternigxi en la venontaj eldonoj de PIV, iuj kontrauxargumentas, aliaj starigas literaturajn skolojn por si kaj siaj tujaj najbaroj, pluraj provas profiti el la restajxoj de tiu, kiu estis unu el la potenciale gravaj movadoj en cxi tiu jarcento.
Mi ne volas aserti, ke cxiu laboro por Esperanto estas stultajxo, sed la fakto, ke neniu dedicxas ecx duonan horon de sia libera tempo por aktualigi la mesagxon de la E-movado kaj transdoni gxin al la mondo laux la plej bonaj tradicioj de niaj antauxuloj, de Zamenhof mem gxis Lapena, tio ja estas zorgodona.
Speco de timo antaux la mondo kaptis nin. Ni hontas, cxar ni scias, ke oni primokas nin. Ni ne kuragxas akcepti la efektivan situacion, ni ne kuragxas agnoski, ke la angla lingvo disvastigxas multe pli ol ni sxatus kaj ni regurdas spritajxojn pri la malsameco de la angla en Usono kaj Britio, kiel se tiuj kelkaj nuancoj povus helpi nin.
Ni ecx auxdacis produkti koheran idearon (nomu gxin ideologio, se vi sxatas grandajn vortojn), kiu pravigas cxion cxi kaj trankviligas niajn konsciencojn.
Sed nun en la mondo liberigxis diablaj malamoj sovagxaj inter la gentoj. Post la falo de la 'muroj de miljaroj', kiuj sxajnis jam plenumi trankviligan funkcion, oni tre trankvile komencis interbucxi sin surbaze de naciaj egoismoj.
Antaux cxi tiu spektaklo la Esperanto-movado silentas. Efektive cxi tiu nuna hxaoso liveras al ni tre oportunan okazon, cxar el gxi naskigxos la nova monda organizo-formo. Do la entuta malcxeesto de vocxo esperantista, kiu lauxte asertas nian internan ideon pri frateco inter la popoloj, pri regiona, sxtata, kontinenta, monda federismo, igas la situacion de nia movado fine de cxi tiu periodo multe pli malbona ol tiu, kiu ekzistis komence de gxi. Ekzemple, konantoj de la nuna situacio de la Esperanto-organizajxoj en ekssocialismaj landoj scias pri kio mi parolas. Ankaux se, pro ideologia eraro, la situacio de tiuj organizajxoj estis pli favora por Esperanto antauxe.
Se ni silentas antaux intergentaj militoj, cxu ni ne perfidas la plej bonan tradiciojn de nia movado? Cxu vi memoras la alvokon al la diplomatoj de Zamenhof aux la leteron al Stalino de Lapena (se citi nur du ekzemplojn)?
La demando estas: cxu Esperanto estas politika problemo aux ne? Tre ofte esperantistoj, igxinte esperantistoj, sxajnas forgesi, ke Esperanto por la ekstera mondo estas revolucio rilate al ties politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj organizo-formoj.
Pro tio necesas, ke nova politika aganto, nova demokratia transnacia transpartio formigxu kaj firmigxu. Pro tio ni agas nun, kune kun tre konsciaj esperantistoj, en la kadro de la Radikala Partio, kiu celas prezentigi samtempe en kiel eble plej multaj legxofarejoj de la mondo 'esperantismajn' legxproponojn. Mi esperas, ke la movado debatos jam nun
pri cxi tiuj ideoj kaj, ke en la venonta Universala Kongreso de Esperanto en Vieno ni havos okazon interdebati pri la farendajxoj.
-----
Renato Korseti: Naskigxis en 1941-a, studis ekonomion kaj lingvistikon, laboris kiel bank-organizanto dum parto de la vivo kaj kiel profesoro pri psikolingvistiko en la universitato de Romo dum la dua parto. Aktiva en la Esperanto-movado en pluraj funkcioj je pluraj niveloj, la nuntempa prezidanto de UEA dividos siajn ideojn kun la legantoj de
Gxangalo per sia kolumno.
|