Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                     30.08.2006

 

             

                      

Solena Jubileo de Krakova Societo ESPERANTO

 



Solena Jubileo de Krakova Societo ESPERANTO

Dum tri tagoj – 2-4 de junio 2006, vendrede, sabate kaj dimanche, dauris en Krakovo festado de la Jubileo de cent jaroj de Krakova Societo ESPERANTO, en kiu partoprenis dekoj da gesamideanoj – la krakovaj kaj la venintaj el multaj aliaj lokoj.

„Fine de majo 1906 oni fondis en Krakovo la unuan Esperantan organizajhon sub nomo de Krakova Societo Esperanto (KSE), sub gvido de d-ro Antoni Schudmak (Siudmak), lauprofesie kuracisto kaj meritinta pioniro, kunfondinto de KSE, konsiderante la fakton, ke en la Krakova medio la unuaj esperantistoj aktivis chekomence individue, ech kelkajn jaroj pli frue, ol en la jaro 1906." – skribis unu el la nuntempaj aktivuloj de KSE – Marian Kostecki en la porokaze eldonita de HEJME-Eldonejo libro, titolita „Krakovaj kunkreintoj de Esperanto-movado kaj kulturo (1906-2006)". Temas, kompreneble, pri la esperanta kulturo, kiun kunkreadis dum cent jaroj multaj krakovaj geesperantistoj. 

La Jubileo 2006, organizita en la Krakova kinejo Wrzos estis verdire la solena festivalo de la esperanta kulturo, kiu jhus en la urbo de Krak estas persiste kultivita ghis nia erao – ghis la komenco de XXI-a jarcento. Oni povas diri, ke tiu arangho estis organizita kun pompo – plena de graveco kaj atenditeco, rezulte de kio ghi serioze impresis certe chiujn partoprenantojn.

En la Jubileo kantis kaj recitis la infanoj, gvidataj de Elżbieta HaręĽlak, Esperanta Koruso KAMEA, gvidata de Zbigniew Warmuz kaj la Kantensemblo Accolada, gvidata de Grażyna Nazarko, kiu impresis eble – plej forte per la kantoj lau la tradukajhoj de la poemoj de Pastro Jan Twardowski fare de la estrino de Krakova Societo Esperanto – Lidia Ligęza. Junulinojn de Accolada oni demandadis, kie kaj kiam estos acheteblaj CDiskoj kun ilia belsona kantado.

Por la solenigo de la 100 jaroj de KSE la grandan influon havis ankau la rechitalo de kantoj, kiujn plenumis Barbara Ostafin (soprano) kun la akompanado de Anna Szymanowska (fortepiano) kaj ekstraklase – la koncerto de la famekonata majstro de la klasika gitaro, amiko de esperantistoj – Jan Oberbek. Precipe atente admiris la Majstron Oberek la junulo Andrzej Kołpanowicz, kiu ankau prezentis sian gitarludadon.

Dum la jubileaj tagoj sonis poezio recitada de la Eta Princo – Waldemar Lipowicz kun la gitara akompano de Joachim Kołpanowicz, de la poezi-tradukantino Lidia Ligęza kaj de la lauvica autorino de esperanta poezio – Lidia Żukowska, kaj famekonata krakovanino Jadwiga Gibczyńska. Sed eble plej impresis la teatra ludo de Anna Ramza-Radowska, kiu prezentis fragmentojn de Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz en la esperanta kaj la pola lingvoj.

Dum la arangho ne mankis rememorigo de elstaraj esperantistoj de KSE, kiel ekzemple Odo Bujwid – la korifeo de krakovaj esperantistoj, pri kiu onteresege parolis Marian Kostecki. Lige kun la daurado che Esperanto dum la tuta vivo flanke de multnombraj geesperantistoj, pri sia persisteco tia, parolis Stanislaw Smigielski – krakovano lau la naskighloko – sileziano lau la loghloko, kiu substrekis sian fierecon aparteni al la rondo familia de Esperantistaro – en kiu ne aperadas antisemitismo, antigermanismo, antirusismo, antiarabismo kaj aliaj kontrau-ismoj, aperantaj, bedaurinde, ekster Esperantujo.

Pri diversaj similaj problemoj en la nuntempa socia kaj politika vivo parolis la eminentulo de la pola Esperanto-socio Tomasz Chmielik , lige kun la personeco de Edmond Privat – la grandioza Esperantisto kies pensoj interese montritaj de Tomasz Chmielik, estas aktualaj ankau nuntempe.

La eldonanto kaj la chefredaktoro de POLA ESPERANTISTO – Kazimierz Leja prezentis la historion de tiu jhurnalo de polaj esperantistoj, kiu estas ankau 100 jara, char aperis unuafoje en Lvovo ( tiam la urbo en Polujo ) en la jaro 1906.

Oni valoras substreki, ke dum la arangho estis solene enmanigita al la estrino de KSE Lidia Ligęza la laudinda letero de Direkcio de Kulturdomo PODGÓRZE, en kiu rekontadas kaj laboras krakovaj geesperantistoj. Kelkaj – eminentaj kaj gvidantaj la laboradon de KSE personoj estis distingitaj flanke de Pola Esperanto-Asocio per la distingiloj - Merita Esperantisto, kiun enmanimigis la sekretario de PEA Jerzy Walaszek. Estis do ankau la glaseto da rugha vino kaj la kantado – Cent jarojn!, kiun kun ghojo kantis chiuj partoprenantoj de tiu solena Jubileo.

La insignon – Meritplena Esperantisto, ricevis ankau Pastro Stanislaw Psachta – la animzorganto de krakovaj gesamideanoj kaj samkredanoj, kiu dimanche- la 4-an de junio, jam tradicie en la preghejeto de S-ta Adalberto, sur la Chefplaco de Krakovo (Rynek Główny) celebris 
Sanktan Meson en Esperanto, dum kiu oni preghadis dankinte al Dio por 100 jaroj da estinto kaj petante por bona estonto de Krakova Societo ESPERANTO.

La festadon finis la meto de floroj apud la memortabulo de L.L.Zamenhof che la strato nomita de Lia nomo kaj la komuna foto.

Inter la ripoztempo-eroj estis la shipekskurso tra Vistulo-rivero kaj la vizito en la Centro de la japana kulturo en Krakovo, do oni povis ankau iom pli longe babili kaj ekvidi la japanajn kulturajn faritajhojn, pri kiuj inter polaj esperantistoj estas chiam ege granda interesigho.

La Jubileo de 100 jaroj de Krakova Societo ESPERANTO pasis en la vere solena etoso de la ghojo fluanta de la amata esperanta kulturo, kiun persiste kultivadas multaj eminentaj krakovaj kunkreintoj – geaktoroj, gemuzikuloj, georatoroj, getradukistoj, gekantistoj, gegvidantoj kaj multaj aliaj, pri kiuj oni devas dankeme memori kaj dank al kiuj Esperanto vivis kaj certe vivos dum lauvicaj estontaj jardekoj.

Cent Jarojn por Vi Chiuj – Geesperantistoj en KRAKOVO!

Vivu krakovaj Gesamideanoj! Vivu la Krakova Societo ESPERANTO – la Zamenhof-a Rondo Familia!


En junio 2006.
Stanislaw Smigielski

* * *