|
LA EMBUSKO
UKRAJNA BALADO DE A. MICKIEWICZ
El la lauxbo gxardena vojevodo tremplena
En kastelon rapidas kurante.
Kun ekstrema ekscito cxe edzina la lito
Li ekstaras neniun trovante.
Kun rigardo al tero, en pasia kolero
Li meditas, tordante lipoharon.
Ne levante la vidon por ne vidi perfidon.
Li alvokas kozakon-tartaron.
"Hej gardisto-azeno, kial en la
gxardeno
Nek la hundo, nek staras kozako?
Prenu tuj janicxaran — la pafilon tataran
Kaj la duan kun mela la sako!"
Ambaux tute silente ensxteligxas serpente
Tra gxarden', al la lauxb' de mizero.
En herbeja logxio blankrebrilas jen io.
Tio estis virin' en cxemizo...
Sub harligojn la ccarmajn kasxas lipojn sxi varmajn,
La tolajx' kovras bruston tremantan,
Per la man' for de l' sino flankrepusxas virino
Sur genuoj junulon starantan.
Kun la vocxo pasia diris li: "Kara mia,
Via kor' cxu resonos neniam?
Ecx por kora ekgxemo kaj amika manpremo
Vojevodo jam pagis por cxiam?
Kvankam tiel fervore amis mi vin tutkore,
Al mi restis nur plor' kaj turmentoj,
Li ne amis; nek gxemis, per la mono nur semis;
Kaj al li apartenas la sentoj!
Nun en horo vespera, sur la brusto mistera
Li la kapon dorlotas grizharan,
Kaj de lipoj mielaj kaj okuloj la helaj
Li eltrinkos dolcxecon nektaran!
Sur cxevalo fidela, dum la nokto senstela
Venas mi tra la pluvo kaj koto
Por saluti vin kore, adiauxi dolore
Sen gxuado de dolcxa dorloto !..."
Sxi ne auxdas murmuron, li ripetas
jejxuron
Pri la amo kaj vortojn pasiajn...
Fine korektusxita, de la sentoj venkita,
Inter brakojn enfalas sxi liajn.
Vojevod' kun kozako por terura atako
Sin preparas en nokta silento:
Polvo en la pafiloj, kun strecxitaj tiriloj,
Atendante gxis bona momento...
Sed subite kozako: "Al mi tremas la brako,
Mi ne povas mortigi pekulojn!
Cxe l' retiro de l' cxano al mi tremis la mano
Kaj la larmoj surfluis okulojn!"
"Malbenita hajduko! — jen por ci la eduko:
Mi ripetas nun fojon la lastan:
La pafilon pretigu, polvon plene enigu,
Poste pafu cin mem aux malcxastan!
Rekte kaj sen sxancelo ci direktu al celo!
Ankaux falu la kap' de l' junulo!"
Ekcelinte, ekpafis la kozak' kaj ektrafis...
En la kapon... de sia suprulo.
D-ro LEONO ZAMENHOF
|