|
En tagoj de 8-a gxis la 15-a de julio 2006 okazis en urbeto Velehrad en Cxehxio la 59-a Kongreso de IKUE.
De la cxi jara kongreso cxeestis pli ol 130 gesamideanoj el 11 landoj de la mondo.
La kongresa temo estis Euxkaristio - renkonto kun Jesuo Kristo kaj la kongresa emblemo ne nur ke enhavis la kongresan temon, sed ankaux Krucon. Temis pri Kruco Cirila-Metodia kiu estas strikte ligita kun aktivadoj de kunpatronoj de Euxropo sankta Cirilo kaj Metodio en kongresloko Velehrad. La kruco ankaux memorigis gravan eventon - viziton de la Papo Johano Pauxlo la Dua en Velehrad aprile de 1990 jaro. Tiu cxi granda blanka kruco kun papa blazono staras meze de la placo antaux Baziliko en Velehrad. La verda stelo kun la kruco kun papaj koloroj meze simbolas la katolikan
E-movadon.
Velehrad kiu gastigis cxi jaran Kongreson de IKUE estas de historio fama spirita centro, loko de oftaj ekleziaj pilgrimoj, renkontigxoj kaj cirilo-metodiaj
festoj.
La kongreso estigxis sub sxirmado de niaj altaj protektantoj el vicoj de niaj ekleziaj eminentuloj - katolikaj esperantistoj frunte kun Mons. Miloslav Kardinalo Vlk, kiu estas patrono de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista, dauxre Mons. Jan Graubner, cxefepiskopo de Olomouc kaj Metropolito de Moravio kaj Mons. Karel Otcenášek, cxefepiskopo de Hradec Králové. Ili cxiuj honorigis kongresanoj pere de siaj salutvortoj. Karaj salutoj alvenis ankaux de Papa Konsilo por Laikoj, cxefepiskopo Stanislaw Rylko, kiu honorigis IKUE-anoj pere de siaj varmaj bonvenigaj vortoj.
http://www.ikue.org/kong2006/kong2006.htm
La Kongreso trapasis en frateca kaj amikeca medio. La plej juna cxeestantino de kongreso estis certe malgranda Elizabeth Masala el
Francio, kiu alvenis kun siaj gepatroj. Tamen la agxo de la kongresanoj estis ofte diversa, cxie regis reciproka komprenemo kaj toleremo. Gxuste el familio Masala ni ricevis Arkivo de tre interesaj fotografioj kaj sondokumentoj, mi rekomendus vin rigardi reta adreso :
http://www.ikue.org/kongreso-2006-arkiv/index.html
Kongreson pliricxigis interesajn prelegojn de niaj gesamideanoj. Ankaux la ekskursojn - perpieda al civito Modrá kaj vizito de areo Lednice agrable abudnigxis tiu cxi renkontigxon.
Cxiuj partoprenantoj de la kongreso ricevis Kongresan Libron 2006, kiu priskribas krom cxiuj bezonataj kongresaj informoj tre interese abundhistorian urbon Velehrad kaj detaile ankaux la historion de IKUE movado nialande. Tre interesa estas priskribo de historio Katolikaj esperantistaj tendaroj kun titolo"Kiel ni arangxis Katolikaj E-tendaroj en totalisma sistemo". Dauxre cxeestantoj ricevis informan gvidlibron pri urbo Olomouc, dioceza, disktrikta kaj regiona urbo trovigxanta en nia landparto, Moravio.En kongreso estis oferanta multeco de interesaj libroj.
Ankaux mi ne forgesus mencii ke cxi jare nialandaj IKUE-anoj kontribuis al libra propono pere de sia senprofita traduko de libro de D-ro Drlík: "Cxehxa kuracisto en koro de Afriko". Tiu cxi libro priskribas tre interese vivon de la nudpiedaj karmelanoj en misio de Centrafrika respubliko, kie travivis ankaux cxehxa kuracisto MUD-ro Marcel Drlík senprofite unu jaron por helpo al tiu malricxega parto de mondo. Agas pri itala misio, Patro Anastasio Roggero, prioro de misio en Centrafrika respubliko kaj prioro de Klostro de Jesu-Infano en Prago devenas el tiu lando. Por tio ankaux tiu cxi traduka projekto estigxis je la cxehxo-itala internacia kunlaboro kiu mi mencias en Enkonduko de libro aux rete en Internacia Gazeto.
http://www.internacia-gazeto.com/index_Centrafriko.htm
Pere de acxeto de tiu cxi libro oni subtenos malricxajn kunfratojn en Centrafrika respubliko kaj donos ilin esperon por pli hela estonteco. Pliaj informoj pri acxeto de libro bonvolu demandi en
adreso: glenda-igor@volny.cz
Olga Glendová
|