Internacia Gazeto

Vladimir Rogov                                          12.08.2006

 

             

                      

Meditada maratono de budaistoj por kreskigo de kompato

 

 

Budaistoj el 500 urboj meditados por kreskigo de Kompato en la mondo. 

100 milionoj mantroj estos pronocitaj, partoprenas 55 societoj de Rusio de Vladivostoko al Kaliningrado. 

Komence de 30 julio budaistoj de multaj landoj meditados kune por kreskigo de kompato en la mondo. 
Sankt-Peterburgo 28 jun 2006: Budaistoj en 500 urboj de la planedo meditados kune dum 3 noktoj kaj 3 tagoj. Akorde kun deklaro de Rusa Asocio de budaistoj de skolo Karma Kagju, la celo de cxiuj tiuj homoj estas kreskigo de libereco, kompato, toleremo kaj paco en la tuta mondo. 

En Rusio budaistoj el 55 centroj meditados kune por kreo de plibona mondo. "Nun kiam plikreskantaj konfliktoj pretas por forbruligi nian malgrandan planedon, ni volas krei kampon de pozitiva energio, kiu kunigus cxiujn homojn kaj helpos savi la pacon. Suficxe nur sxalti televidilon kaj spekti novajxojn por kompreni kiom ni nun bezonas en tio" – diras Aleksandr Vycxugjxanin, la prezidanto de budaista centro de urbo Irkutsk, la plej granda urba centro en Siberio. 

Tutmonda maratono komencas de meditado je dimancxa vespero en germana urbo Kassel, kien kelkaj miloj da budaistoj el 45 landoj alveturis por ilia plejgranda cxiujara forumo. Dum 72-hora arangxo centroj estos ligitaj inter ili per Interret-translacio.
"Meditadante por plibonigo de la mondo ni scias ke plibona mondo kaj plibona vivo ne estas io ekstera. Lerni eviti koleron kaj kreskigi kompaton estas necese komenci de si mem -- kaj nur tiam, kiam tiuj ekzemploj estos multaj, toleremo kaj interkomprenigxo disvastigxos inter landoj kaj popoloj", diras Aleksandr. 

Meditado de Budho "Amplenaj Okuloj" -- de Budho de senlima kompato kaj amo (tibete "Cxenrezig") devenas el tradicio de Karma Kagju de tibeta budaismo kaj estas plenumata en sensxangxa formo de XI jc. Komence de dimancxa vespero partoprenantoj de maratono ripetos mantron de kompato "Om Mani Peme Hung" dum tri tagoj kaj tri noktoj, sxangxante unu la alian kaj kalkulante sumon de mantroj. Nombro de faritaj mantroj estos sumita, kaj nombroj estos senditaj en Kassel, kie oni proklamos finan rezulton. Oni atendas ke sumon estos cxirkaux 100 milionoj de mantroj tra la tuta mondo. 

La arangxo estis iniciatita far lamao Ole Nydahl kaj estigxis jam cxiujara tradicio. 65–jaragxa dano estis instruita kaj ekhavis plenrajtigon kaj titolon de "lamao" 36 jaroj antauxe de Lia Sankteco Gjalva Karmapa, la cxefo de tibeta tradicio Karma Kagju. De tiu tempo Ole vojagxas tra la mondo, plenumante deziron de liaj Instruistoj, instruante interesantajn pri budaismo kaj fondante budaistajn centrojn. 

Rusa Asocio de budaistoj de skolo Karma Kagju estas unio de 55 de meditadaj centroj, gxi estas unu el plej rimarkindaj komunumoj el cxiuj budaistaj komunumoj de Rusio.

Vladimir Rogov

* * *