Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                          08.08.2006

 

             

                      

Internaciaj E-renkontigoj

 

 


INTERNACIA CENTRO DE LA KULTUROJ en Kraków-Czajowice 

kaj Pensiono „GRAŻYNA" en Rabka- Zaryte, Pollando,

kore invitas al


INTERNACIAJ E- RENKONTIGOJ

en auxgusto 2006 kaj poste

en nova E- loko en Pollando !

6 aux 7 gxis 13 aux 14 auxg.
13- 20 auxg.
20- 27 auxg.
La urbo: 


Rabka, fama turisma kaj naturkuraca urbo inter Krakovo kaj Zakopane en Tatra Montaro. 

La feriejo
Ni jxus malkovris cxarman ejon: 19-jarcentan lignan, hejm- etosan pensionon, kies posedantino kaj laborantoj komencas paroli Esperanton, kaj ni decidis organizadi tie, ekde nun, diversajn E-arangxojn.
La domon cxirkauxas gxardenoj, apudas arbaro, torento, kafejo. Ludejo por infanoj k.a. personoj, sportplaco, parkejo (senpagaj). Tre bongustaj mangxoj, preparataj surbaze de ekologiaj produktoj. Art- pentrajxoj en la domo. 


VIAJ BESTOJ ESTOS BONVENAJ ! ANKAUx POTFLOROJ.

 

fot. Michał Rogóż


Nova Esperanto- ejo, pensiono « Grażyna » en Rabka


PROGRAMO:

Vizitoj en: KRAKÓW kun ties vidindajxoj kaj enurba E-grafitio, 
la salminejo de WIELICZKA, AUSCHWITZ, WADOWICE, la tre pitoreska montaro PIENINY, ZAKOPANE kaj TATRY, BESKID WYSPOWY -montaro cxirkaux RABKA, kun la monto Luboń Wielki (1022m ), la urbo Rabka kun la amuz- parko „Rabkoland", „Muzeo de la Ordeno de Rideto". Proksime trovigxas muzeo de malnovaj lokomotivoj, trajnoj ktp.
La „Ordeno de Rideto" estas la sola ordeno en la mondo, kiun aljugxas infanoj. Ricevas gxin adoltoj por eksterordinaraj meritoj en agado favore al infanoj. Inter la unuaj kavaliroj de tiu ordeno estis la brita esperantisto, J.H.Sullivan (1913-1993), fondinto de „Geonkloj Esperantistaj"(1958) kaj „Kastora Klubo de Esperanto"(1964). Rememoro pri la esperantisto trovigxas en la muzeo.

Lingvo- kursoj. Se oni deziras, eblas elekti inter intensivaj, fake gvidataj kursoj de:
- pola lingvo por esperantistoj,
- franca lingvo surbaze de Eo – diversaj niveloj,
- E-kursoj – diversaj niveloj.
Ebleco havi individuajn lecionojn.

Prelegoj, praktikaj okupoj

Ideoj por E-agado: kiel organizi inform-sistemon por sia E-medio, kiel fondi E-kulturcentron (facilas!), studentan E-rondon, ILEI-lernejon, fan-klubon de la esperanta muziko, kiel informi pri Eo (+diskuto pri informado), k.a. Gvidas fondintino de tiaj strukturoj, Maria Majerczak. 

Prelego: „Kiel okazas, ke Eo plifaciligas lernadon de lingvoj?" – la propedeuxtika valoro de Eo. Lernado de bonaj E-kantoj, E- diskotekoj, la E-poezio (diskutrondo), lernado aktori, vesperoj cxe fajro.

Arto. Artaj manlaboroj- cxiu povos fari „propran" poton el argilo, pentri sur vitro. Kontakto kun arto kaj artistoj.

Natur- sanigado - eblas mendi serion da naturkuracaj sanzorgoj en medicinejo (malalta kosto).

En Rabka oni specialigxas pri KURACADO de 
- plenkreskuloj - spirado, sango- cirkulado, rehabilitado post korinfarkto aux kor-operacio, profilaktado de sangcirkuladaj malsanoj ;
- infanoj - en la sfero de kor-, pulmo- kaj laringo- malsanoj, diabeto kaj tro-pezado.

KOTIZO 
por 7 tagoj, logxado en 3-4 -litaj cxambroj kun bancxambro kaj televidilo, 3 mangxoj tage,
programo A- landoj: 175 EUR
             B,C- landoj: 98 EUR
             Poloj: 375 zl. 
Ekskursoj kaj sanzorgoj estas aparte pagataj.

Rabatoj kaj malrabatoj:
- Se partoprenanto varbas alian personon, li kaj tiu persono ricevas 10 % rabaton.
- Eksterlandaj gejunuloj povas peti rabaton gxis 10 %
(eblas ricevi entute ne pli ol 10% rabaton).

Logxado en :
tendo: -100 zl aux -25 EUR
2-lita cxambro: + 21 EUR por 1 pers., por la tuta restado
1-lita cxambro: + 69 EUR

Informoj, aligxoj:
Int. Centro de la Kulturoj: MCKultur.ICK@gmail.com
Tel. en Krakovo (tuttaga, kun pauzoj) +48 12 638 14 49.
(aux tel. en Rabka, dum la arangoj: +48 18 268 41 14).



DANKON PRO DISVASTIGO DE LA INFORMO PRI TIUJ NOVAJ E-ARANGOJ!


ALIGILO


Bv. kopii la aligxilon kaj tre baldaux sendi gxin al: MCKultur.ICK@gmail.com Dankon.

Mi aligxas al la E-feriado en Rabka, dato: ..

Persona nomo:
Familia nomo:
naskigxdato- jaro:_____monato:_____tago:_______
viro ino (bv. forigi la neutilan mencion).
Lando:
Urbo:
Kompleta stratadreso:
Retadreso:
Kompleta telefon-numero:
Posxtelefono:
N-ro de la pasporto (koncernas eksterlandanojn):
Mi estas vegetarano ..
Mi dezirus kontribui al la programo per .
Mi elektas jenajn programerojn:
Vizitoj en:
. KRAKW 
. la salminejo de WIELICZKA,
.. AUSCHWITZ, WADOWICE, 
...la tre pitoreska montaro PIENINY,
...ZAKOPANE kaj TATRY 


Kursoj
.. pola lingvo 
.. franca lingvo surbaze de Eo, nivelo: .
.. E-kurso, nivelo: . (kio speciale interesas vin: parolado, redaktado ktp.)

Ideoj por E-agado:
.. kiel organizi inform-sistemon por sia E-medio 
.. kiel fondi E-kulturcentron
.. studentan E-rondon
.. ILEI-lernejon
.. fan-klubon de la esperanta muziko
.. kiel informadi pri Eo, diskuto

.. fari poton el argilo
.. pentri sur vitro
.. kontakto kun artajxoj

.. lerni bonajn E-kantojn
.. diskotekoj
.. la E-poezio (diskutrondo)
.. lerni aktori

.. naturkuracaj sanzorgoj 

Eblas aligxi lastmomente aux dum la arangxo vi estos bonvenaj! - sed bv. atendi konfirmon. 


***

Sekvaj arangxoj samloke:


dim. 1 oktobro 2006

granda E-festeno Renkontigxo kun Danio kaj kun E-muziko

- por la logxantoj de la regiono - kun la dana E-muzikensemblo Esperanto Desperado, danaj tradiciaj mangxoj, intervjuoj en Esperanto - tradukataj, kvizo pri Danio, dancado gxis la nokto, ktp.!

Esperantistoj partoprenantaj la festenon kaj iliaj neesperantistaj konatoj povos tranokti tre malmultekoste. Eblas veni por kelkaj tagoj. Jam nun mendu cxambron aux tendon , cxe ICK (kiel supre).

***

20-27 decembro

Esperantista ski - semajno

Vid-al-vide al la pensiono trovigxas skiejo kun ski-lifto!
Aparta anonco aperos en http://www.esperanto.pl .

* * *