Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                          06.08.2006

Reveno

             

                      

Informo pri Renkontigxo en Pelplin (Pollando)

 


 
Kelkaj vortoj pri Sesa Printempa Esperanta Renkontigxo en Pelplin (apud Gdansko) kaj pri la enkadra prezentado de la kvizkonkurso. 
Renkontigxon cxeestis super 100 (cent) geesperantistoj el Pollando kaj el Germanio kiuj disputis pri la historiaj eventoj de Pola Esperanta Asocio, spektis belan prezentadon de interesaj folkloraj trupoj, vizitis belajn vidindajxojn kaj partoprenis lokajn festenojn. Pri cxiuj organizaj problemoj cerbumis sperta, loka esperantistino Jadwiga Wasiuk, kiu asertis, ke cxijara renkontigxo certe ne estos la lasta. 
En la renkontigxa kvizkonkurso partoprenis 25 (dudek kvin) kvizemuloj. Inter kvizemuloj estis ankaux 6 (ses) tre junaj esperantistinoj, kiuj tamen ne sukcesis gajni premiojn. Kaj premioj estis relative ricxaj (rulvalizo, tendo, aeromatraco, kaj aliaj, ekzemple E-libroj). 
Kvizkonkurso estis arangxita en lerneja cxambro, kie estis kviete kaj silente, do - bona etoso por kvizi. Post kelkaj etapoj de la kvizo finfine venkis kaj unuan premion konkeris s-ro Andrzej Kiszkiel (Lubsko-PL); la duan kaj la trian lokon kun la samaj nombroj da poentoj konkeris s-ro Kozyra Edward (Malbork-PL) kaj s-ro Smigielski Stanislaw (PL); la kvaran kaj la kvinan lokon samtempe 
havis s-ino Markowska Maria kaj s-ro Marszałkowski Andrzej. 
Gvidanto de cxi kvizkonkurso - Marian ZDANKOWSKI - deklaris ne rifuzi inviton por ke gvidi kvizkonkursojn ie ajn, se nur premioj por kvizanoj estos (relative) ricxaj. 
Samtempe li invitis partopreni kvizkonkurson, kiun li mem gvidos dum Florenca UK, kaj kie estas planataj interesaj premioj. 

Marian ZDANKOWSKI 
Olsztyn - Pollando 

* * *