Internacia Gazeto

Hans-Joerg Steinke                                          26.07.2006

Reveno

             

                      

Herzberg, la Esperanto-urbo

 



Saluton el Herzberg, la Esperanto-urbo!

Unika evento okazis por la Esperanto-movado: la urba konsilantaro de Herzberg (cxiuj deputitoj de la 4 kvar partioj kun 3 sindetenoj) vocxdonis la 11an de julio: la nova oficiala nomo de la 
urbo farigxas:

Herzberg am Harz, die Esperanto-Stadt/la Esperanto-urbo!

La urbo en cxiu kampo fiere subtenas kaj laux sia kapablo antauxenigas la uzadon de Esperanto por neuxtrala internacia interkomprenigxo, kaj planas uzi la lingvon por montri al la mondo siajn homajn, turistikajn, ktp. valorojn.

Kion la urbo jam faris kaj dauxre faras por kaj en Esperanto?
- E-lingvaj urbaj vojmontriloj montras al la Esperanto-Centro
- la oficiala leterpapero de la urbo surhavas la novan nomon: Herzberg 
- la Esperanto-urbo
- E-o estas uzata por la gxemelurbaj kontaktoj: (Herzberg kaj Gora (PL) kadre de modelprojekto paralele ofertas E-on por siaj civitanoj kaj helpas la disvastigon de la lingvo por interkomunikado)
- E-arkivejo funkcias en la malnova urbodomo
- parttempa dungito de la urbo zorgas pri E-rilataj aferoj (kunorganizas programojn, disdonas E-afisxojn, alvokojn por programoj, ktp.)
- la urbo provizas (senpage aux ege favorpreze) ejojn por E-kursoj, konferencoj, kunsidoj, renkontigxoj, koncertoj, ktp.
- en cxiuj lernejoj de la urbo estas E-instruado (en la lernojaro 2005/2006 cx. 100 gelernantoj)

- Kie kaj kiel Esperanto cxeestas en la Esperanto-urbo?
- Esperanto-Gesellschaft Südharz aktivas jam de 30 jaroj, kunligas E-istojn de la urbo kaj regiono
- Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro ofertas tutjaran programon kun lingvokursoj en cxiuj niveloj, seminariojn, konferencojn; kaj kiel klerigejo de GEA klerigas kaj pluklerigas E-instruantojn, instruistojn
- Esperanto-biblioteko, video- kaj gazetarkivo estas tutjare vizitebla, praktike uzebla por studado, esplorado, ktp.
- ekzamenejo por Germana Esperanto-Instituto kun 2 rajtigitaj ekzamenantoj, porokaza oferto de UEA/ILEI-ekzamenoj
- Interkulturaj vesperoj por neesperantista publiko

Kompreneble estas kaj estos multaj farendajxoj por ke dum la venontaj monatoj kaj jaroj ni kune kreu tauxgan Esperanto-infrastrukturon kaj por la Esperanto-movado kaj por la piloturbo Herzberg.
Ni bezonas cxies subtenon, ideojn, la amasmediojn, ktp. por bonkvalite merkatumi tiun unikan bonsxancon por Esperanto.

Viaj eventualaj gratulleteroj povus esti bona tuja subteno. Bonvolu adresi ilin al nia urbestro Gerhard Walter:   buergermeister@herzberg.de  kaj  bv. sendi kopion al ni: 
                        esperanto-zentrum@web.de.   Dankon.


Jen kelkaj cxi-rilataj fotoj (dauxre ampleksigata):
http://fotos.web.de/interkultura-centro/Esperanto-urbo

Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
D-37412 Herzberg/Harz
Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983
www.ic-herzberg.de

* * *