Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                          23.07.2006

Reveno

             

                      

Luno kaj steloj

 

 

Mia haveno en Esperantio 
Ie super la cxielarko...
domingo, mayo 14, 2006



Luno kaj steloj 


Tiel alta kaj fora kiel luno kaj steloj,
tiel malvarma kiel monta aero,
kial depreni de mi tiun cxi amon, kiun mi sentas
kaj lasi min en malespero?

Mia koro estas seka kiel sablo kaj polvo
kaj kava kiel mortinta arbo,
pli malplena ol la sxtonaj tomboj.

Cxu la fido estas nura vanteco?
Kiu konsentas tiun cxi doloron mian
se ne nia Dio supre?

Mi neniam povos kunigi
cxielojn, destinon kaj amon.

"Ave Maria, gratia plena.
Dominus tecum, virgo serena."




Enesperantigita teksto de "Moon & Stars", kantajxo trovigxita en "A celtic romance", verkajxo de Mychael kaj Jeff Danna.

La du lastaj frazoj de la kantajxo estas fragmento de katolika pregxo latin-lingve al Dipatrino. Gxi diras: "Saluton, Maria, plena je graco. Mastro estas kun vi, serena virgulino."


* * *