Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                          19.07.2006

Reveno

             

                      

Monda Mozaiko - 1a artikolo - majo 2006

 

 

"Ekestu la lumo" Sendube kunportis la malkovro de la elektro tiom da kvazaux miraklaj progresoj ke oni certe rajtas nomi gxin feino. Sed tutpova feino gxi ne estas, cxar gxi neniam povos anstatauxi la vivnecesan naturan lumon. Tiu lasta ebligas al ni reguligi niajn biologiajn ritmojn kaj forte influas niajn bonhumoron kaj vivgxuon, kiel pruvas la 'kazo Rattenberg'. 

Rattenberg estas mezepoka vilagxo kun 467 logxantoj, situanta sine de la auxstra Tirolo, kvardek kilometrojn oriente de Innsbruck. Gxiaj domoj vidigas siajn belajn fasadojn fiere en la ombro de la Stadsberg… En la ombro, kaj jen la problemo: tiu montara maso, 910 metrojn alta, senigas la logxantojn de suno dum kvar monatoj jare, de novembro gxis februaro. Neniu radieto transvenas, kaj la psika deprimo rapide frapas. 

Estas fresxdata enketo, rivelanta ke unu el kvin logxantoj suferas pro forta vintra deprimo, kiu decidigis la urbestron kaj la urban konsilantaron riski aventuron kiu versxajne famigos la vilagxon tutmonde. Sumo egala al la tutjara bugxeto (du miljonoj da euxroj) estos investita en la 'kidnapadon' de la suno, tiel redonante la vivemon al la deprimuloj. Finance estas riskoplena veto, sed teknike la afero estas tute realigebla: temas pri la konstruo de sesdek sunstacioj, komputile gvideblaj spegulegoj, kiajn oni jam kutimas uzi en sunfornoj. 

Tridek el ili estos instalitaj kvincent metrojn for de la vilagxo, sur la teritorio de la najbara komunumo Kramsach – kie gxueblas la suno dum la tuta jaro – kaj la alia duono: sur la deklivo de la monto, por transsendi la kaptitan lumon al deko da zorge elektitaj lokoj en la centro de Rattenberg. Markus Peskoller, ingxeniero de la laboratorio specialigita pri lumfenomenoj kaj komisiita de tiu unika projekto diras:
« Kompreneble, nepras, ke la spegulegoj estu perfekte plataj (por ne koncentri la varmon), kaj orientitaj precize. Erareto de duongrado fusxus la transdonon… Sed certe fareblas!».

Jes ja unika projekto, sed promesplena kaj certe necesa, cxar – nur en tiu malgranda regiono – suferas de la sama problemo sesdeko da aliaj vilagxoj, sen mencii la skandinavajn landojn, kie la lummanko, kiel kauxzo de malsano, estas tre serioze pritraktata. Cetere, la ideo kapti la sunon kaj kuraci gxin ne datas de hodiaux: en la epoko de la malvarma milito, Sovietunio jam planis surorbitigi reton de spegulvualoj kiuj kapablus lumigi la nordrusajn urbojn. Intertempe en Rattenberg, la tuta logxantaro tutkore subtenas la projekton per sunplena optimismo, esperante ke unu el la kromefikoj estos la haltigo de la konstanta fugxado de la gejunuloj al la grandaj urboj (10 % de la logxantoj forlasis la vilagxon dum la kvin lastaj jaroj).

La vitra industrio 'cxiam savis Rattenberg' kiel diras Leopold Kisslinger, ekspluatisto de unu el la ses Rattenbergaj kristalfabrikoj. Li ne solas en sia entuziasma prognozo de la turistaj profitoj por la vilagxo:
unu el la du bakistoj jam kreis sukertorton nomitan... "Der Spiegel", la spegulo!

Raportis: Sylvain Lelarge 

Katalin Kováts, redaktoro de la Monda Mozaiko


* * *