Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                          14.07.2006

Reveno

             

                      

Se vi rakontas sxercon al ...

 

 


Enkonduko:


Kiam humuro populara cxe iu ajn etna grupo estas celata kontraux alia grupo, tio helpas al la interna unuigxo.
La substreko de "ni" kontraux "ili" (kaj kompreneble "ni" estas pli bonaj ol "ili"!), plifortigas la senton de aparteno al la komunumo.
La juda humuro kontraux la gojoj (nejudoj) dum la Diasporo servis ankaux por tiu cxi celo, nome por plifortigo de la komunumo.
Judoj ne havis armilojn por kontrauxbatali cxikanulojn, kiuj forbruligis iliajn havajxojn ktp, sed ili havis la intelektan kaj moralan forton
por repagi al siaj persekutantoj sxercmaniere. 
La jena humurajxo pri la temo "Se vi rakontas sxercon al...", estis suficxe konata kaj aperis en diversaj versioj en Ruslando kaj la najbaraj landoj: 

Se vi rakontas sxercon al goja vilagxano, li ridos tri fojojn: 

La unuan fojon - kiam vi rakontos al li la sxercon. 
La duan fojon  - kiam vi klarigos al li la sxercon. 
La trian fojon  - kiam li finfine komprenos gxin... 

Se vi rakontas sxercon al goja vilagxestro, li ridos du fojojn: 

La unuan fojon - kiam vi rakontos gxin.
La duan fojon  - kiam vi klarigos gxin. Kompreni, li neniam komprenos... 

Se vi rakontas sxercon al kozako, li ridos nur unu fojon, kiam vi rakontas gxin.
Li ne permesos al vi klarigi gxin, kaj kompreneble li neniam komprenos... 

Se vi rakontas sxercon al alia judo, li entute ne ridos.
Antaux ol vi finos rakonti gxin li krios je vi: "Mi jam auxdis tiun cxi sxercon, kaj krome mi povas rakonti gxin multe pli bone ol vi..." 


* * *