Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                          12.07.2006

Reveno

             

                      

Jakumokotoo - sankta citro de Oomoto

 

 

La Esenco de la Japana Kulturo

Jakumokotoo - sankta citro de Oomoto


Charles ROWE

 

Cxe Oomoto, same kiel cxe aliaj religioj, muziko ludas gravan rolon en la adorado. La pregxvortojn (norito) mem oni ne simple diras, sed kantas (aux cantas), kvankam esence unutone, kaj estas tre grave teni la gxustan ritmon. Same validas por la unisonaj himnoj kantataj laux karakterize japana modalo. Post la diservoj oni foje oferas muzikon el la nodramo, kiu mem havas sian originon en religia adorado, kaj multaj oomotanoj ekzercas sin je la muziko de noo kiel spirita disciplino. Sed en tiu cxi artikolo mi intencas pritrakti la instrumenton, kies muziko komencas kaj finas la liturgion: la dukordan citron jakumokotoo.

La jakumokotoo estas la kreajxo de japana muzikisto kiu naskigxis en 1802 aux 1803 en la insulo Sxikoku, kaj
kiun ni konas laux la nomo NAKAJAMA Kotonusxi. Laux la tradicia historio, Kotonusxi perdis la vidkapablon en la infaneco, kaj iris al Kioto, kie li lernis muzikon, kaj baldaux farigxis lerta ludanto de la dek-tri-korda kotoo kaj la trikorda sxamiseno.

Cxirkaux la jaro 1820, la okuloj de la blinda Kotonusxi mirakle regajnis sian povon. Konvinkite, ke tio estas rezulto de lia pregxado cxe la sxintoa sanktejo, li faris pilgrimadon al la granda jasxiro de Izumo por esprimi sian dankon al Dio. Dum lia restado tie, li havis songxon aux vizion, en kiu al li estis montrita dukorda citro. Poste li trancxis bambuon, fendis gxin lauxlonge, almetis kordojn, kaj komencis komponi la unuan kanton de la repertuaro. Nuntempe oni faras la jakumokotoon el ligno, sed sur gxia surfaco estas ankoraux cxizitaj la nodoj de bambuo, memore al tiu unua instrumento.

Izumo estas la scenejo de la sxintoaj mitoj pri dio Jxkuninusxi, kiu post diversaj suferoj, ricevis de sia bopatro Susanoo tri sanktajn trezorojn: glavon, pafarkon, kaj kordinstrumenton. La vortoj de la unua kanto, kiun komponis Kotonusxi, estas tiuj de poemo atribuita al la dio Susanoo. De tiam gxis lia morto en 1880, Kotonusxi dedicxis sin al la disvastigo de la instrumento, kies nomo, jakumogoto, ankaux devenas de la vortoj de tiu poemo.

Rilate la originon de la jakumokotoo, necesas mencii la nomon de alia muzikisto, tiun de KUZUHARA Kôtô ,
blinda instruisto de la dek-tri-korda kotoo, kiu vivis kaj laboris en la okcidenta parto de la cxefinsulo de Japanio. Paralele kun lia aktiva laboro kiel instruisto, li skribis, per portebla presilo kiun li mem inventis, taglibron, kiu ampleksas cxirkaux kvindek jarojn el lia vivo. Tiu taglibro mencias, ke en la jaro 1840 li havis ideon krei "bambuan kotoon". Laux lia raporto, ankaux li ricevis la ideon dum li pregxis cxe sanktejo, tiu de Icukusxima en Hirosxima. Dum vizito al Kioto en 1853 li eksciis pri la instrumento de NAKAJAMA Kotonusxi, kiu hazarde estis tre simila al tiu, kiun li mem kreis. Kvankam li cedis la titolon de fondinto al Kotonusxi, ankau KUZUHARA komponis muzikon por la jakumokotoo.

La jakumokotoo estas iom pli ol unu metron longa, kaj staras sur malalta ligna apogilo. La du silkajn kordojn oni strecxas sur du pontetoj kaj agordas al la sama tono per du kejloj. La ludanto, kiu sidas japanstile laux "sejza" sur la suroj, rekte malantaux la instrumento, plukas la kordojn per plektro portata sur la montrofingro de la dekstra mano, kaj premas ilin per cilindro portata sur la mezfingro de la maldekstra. La poziciojn, kiuj ampleksas tri oktavojn, oni indikas per tridek unu pecetoj de eburo aux perlamoto fiksitaj sur la surfaco de la instrumento. En kontrasto, cxiu kordo de la dek-tri-korda kotoo havas sian propran moveblan ponteton, per kiu oni agordas gxin al gxia aparta grado de la skalo. Oni uzas la maldekstran manon nur por altigi kordon je duontono gxis plentono, aux por ornamado. Kvankam la konstruo de la jakumokotoo estas do relative simpla, ludi gxin kontentige efektive ne estas facila afero.

La dek-tri-korda kotoo estas parenco de la cxina citro zheng, kiu estis enkondukita en Japanion dum la periodo de vigla intersxangxo kun la kontinentaj regnoj en la oka kaj nauxa jarcentoj. Gxi estis uzata en la kortega orkestra muziko gagaku, kiu tradicio estas heredita seninterrompe gxis hodiaux. La Rakonto de Genjxi, romano pri la kortega vivo verkita cxirkaux la jaro 1000, kaj alia literaturo de tiu tempo, sciigas al ni, ke ankaux ekzistis solomuziko por la kotoo, sed ni ne povas rekonstrui tiun muzikon, cxar sxajnas, ke oni instruis gxin sen skribitaj muziknotoj — des pli bedauxrinde, cxar la literaturo pentras tre belan bildon de gxi. Ni scias, tamen, ke aristokrataj rifugxintoj de la mezepokaj militoj portis siajn kotoojn kaj sian muzikon al la okcidenta insulo Kjûsxû, kie gxi dauxre evoluis, kaj ke en la deksepa jarcento iu instruis gxin al blinda sxamisenisto en Edo (nuntempa Tokio), kiu fondis la tradicion, al kiu apartenis NAKAJAMA Kotonusxi kaj KUZUHARA Kôtô.

Pli antikva ol la dek-tri-korda kotoo estas la seskorda citro nomata uxagon (lauxvorte, japana [indigxena] citro), ankoraux uzata en ceremonioj de la tennoa kortego. La terakotaj figuroj, kiuj trovigxas cxirkaux tomboj de la tumula periodo (tria gxis sesa jarcentoj) klare montras, ke la japanoj ludis citrojn en tiu periodo, kaj dum la postmilitaj jaroj arkeologoj sinsekve trovis restajxojn de citroj, kiuj havis inter du kaj ses kordojn, de multe pli antikva tempo. En la plej malnova literaturo ni ofte trovas la vorton koto, sed estas malfacile interpreti cxi tiujn skribajxojn, cxar en la plej antikva literaturo la vorto povas signifi diversajn specojn de kordinstrumento. Estas evidente, tamen, ke koto havis por la japanoj potencan religian funkcion. Ni jam rimarkis la instrumenton, kiu estis unu el la tri sanktaj trezoroj de la dio Susanoo en la mitoj de Izumo. Aliloke en la sama kolekto de mitoj kaj kronikoj Kojiki, kompilita en la jaro 712, trovigas iom terura rakonto pri la tennoo Cûai (kvara jarcento). Por ricevi dian orakolon, la tennoo ludis kotoon dum lia ministro pretigis sin interpreti la vortojn de la dio, kiu parolos per la busxo de la imperiestrino. La tennoo, tamen, rifuzis kredi tion, kion la dio diris, forsxovis la instrumenton, kaj cxesis ludi. La timanta ministro admonis lin ankoraux ludi, sed la tennoo ludis sen entuziasmo, kaj kiam la sono de la kotoo denove cxesis, kaj oni alportis lumon, ili vidis, ke li mortis, punita pro lia malrespekto. Krom tiu iom ekstrema ekzemplo, abundas mencioj de kotoo en la malnovaj rakontoj kaj poemoj, kiuj aludas al gxia supernatura karaktero.

NAKAJAMA Kotonusxi rigardis la dukordan citron, kiun li estis inspirita krei en Izumo, kiel apartenantan al tiu lasta speco de instrumento, kiel instrumenton per kiu oni alproksimigxu al Dio prefere ol distri la homojn.
Konforme al gxia sankta origino, li fiksis severajn regulojn rilate gxian ludadon: ekzemple, oni ne uzu gxin por akompani popularajn kantojn, oni ne ludu gxin tie, kie oni trinkas alkoholajxojn, kaj tiel plu. Tiu estis tempo, en kiu renaskigxis intereso pri la sxintoa religio kaj pri japanaj aferoj, kaj li sukcesis varbi suficxe multajn adeptojn.

Ne cxiuj, tamen, estis kontentaj toleri tian severan regximon, kaj cxirkaux la jaro 1870, TJxsxA Rosen, muzikisto en la kabukiteatro, kiu volis uzi gxin por ludi popularan muzikon, fondis sian propran skolon, kiun li nomis Azumarjû-nigenkin. Lia skolo farigxis suficxe populara, precipe en Tokio, kaj ankoraux ekzistas hodiaux. Poste, dum la 1910-aj jaroj, MORITA Gorô, muzikisto el Nagoja, aldonis specon de klavaro, kaj nomis sian instrumenton taisôgoto. Gxi ne estas tre vaste ludata nun en Japanio, sed gxi trovis vojon al Tajlando kaj Hindio, en kiuj landoj gxi estas ankoraux ludata kaj konata laux la nomoj, respektive, japana citro kaj, iom konfuzige, bangxo. Sed mi revenu al la cxefa temo de cxi tiu artikolo.

En la lastaj jaroj de la 19-a kaj la fruaj jaroj de la nuna jarcento la jakumokotoo estis suficxe vaste ludata, sed poste la nombro de ludantoj rapide malkreskis. Ekster Oomoto, nur malmultaj personoj dauxrigas la tradicion, cxe sxintoaj sanktejoj en Nagoja, Sxikoku, kaj kelkaj aliaj disaj lokoj, kaj en parto de la religio Konkô-kjô.
S-ro JAMAMOTO Sxinkin, la cxefpastro de la templo Asukadera en la gubernio Nara, kiu forpasis en 1988, estis unika kiel budhana majstro de la jakumokotoo. Dum lia vivo li multe aktivis por konsciigi tiun muzikon al la publiko, kaj li posedis la titolon de Vivanta Nacia Trezoro. Li postlasis libron de muziknotoj, kiujn li skribis per sistemo proponita de Kotonusxi: al cxiu el la tridek unu pozicioj sur la instrumento estas donita unu silabo de tridek-unu-silaba tankao , en kiu neniu silabo ripetigxas.

Cxe Oomoto, la jakumokotoo estis unuafoje uzita en ceremonio por inauxguri novan sanktejon en Ajabe en 1909, laux iniciato de la kunfondinto, Onisaburo DEGUCxI. Dek jarojn poste, iu juna muzikisto venis al Oomoto por pregxi, kaj tie unuafoje auxdis la instrumenton. Allogita pro gxia tonkoloro, li decidis sxerci instruiston kaj eklerni gxin. Hazarde, proksime de lia hejmurbo logxis disciplo de Kotonusxi. La juna oomotano entuziasme lernis, kaj post nur kvin jaroj, en 1923, li heredis la titolon de granda majstro, kaj alprenis la nomon TANAKA Ogoto. Ogoto revenis al Oomoto, kie escepte de la dek jaroj inter 1935 kaj 1945, kiam Oomoto estis subpremata de la registaro, li dedicxis sian vivon al la gvidado de rita muziko kaj la trejnado de novaj ludantoj. Post lia morto en 1963, lia filino, s-ino TANAKA Ogoto la dua, heredis lian titolon kaj dauxrigas lian laboron.

Okaze de la ekspozicio La Arto de Onisaburo kaj Lia Skolo en Euxropo kaj Norda Ameriko de 1972 gxis 1975, s-ino TANAKA kaj aliaj oomotanoj portis la muzikon de la jakumokotoo eksterlanden. Por inauxguri la ekspozicion en Nov-Jorko, la Dekano de la Katedralo de Sankta Johano arangxis, ke Oomoto povu soleni diservon laux sia propra liturgio en la katedralo, kaj la du kordoj de la jakumokotoo unuafoje sonis en la spacoj de la plej granda gotika katedralo en la mondo. De tiam gxis nun tiu muziko auxdigxis tie plurfoje, kaj la religia danctrupo apartenanta al la katedralo estis inspirita komponi kaj prezenti baledon kun akompano de jakumokotoo.

Hejme en Japanio, Oomoto per sia tutlanda reto dauxre trejnas ludantojn laux la spirito de la fondinto, NAKAJAMA Kotonusxi. Versxajne, lia animo povas esti kontenta, ke dum prosperas Oomoto, prosperas la muzika tradicio komencita de li antaux 170 jaroj en Izumo.

Jakumo, "ok (aux multaj) nuboj", estas epiteto de Izumo. En kunmeto kun gi, la "k" de koto farigxas vocxa "g". 

Kôtô estas rango en la hierarkio de blindaj muzikistoj, kiu estis oficiala en la 19-a jarcento. La taglibro de KUZUHARA estas valora dokumento por la historio de kotomuziko, en kiu blindaj muzikistoj ludis la cxefan rolon. 

Tankao estas fiksforma poemo konsistanta el 31 silaboj en formo 5-7-5-7-7, kiu originis el la plej antikva japana mitologio, sed ankoraux estas populara. 


* * *