|
AL LA PATRINO
- - -
Mia kara patrineto,
verson teksas mi por ci,
en cxi-tiu vorto-reto
kantu mia emoci'.
Multan zorgon, amon koran
havis mi de cia man',
kiam estis mi ankoraux
cia malgranda infan'
Kiel povus mi repagi
kion faris ci por mi?!
Mi ne povas ecx imagi
ke min iu amus pli.
- - -
El la gvarania lingvo.
"AL LA PATRINO" (kanto sxatata en Paragvajo)
José Asunción Acuña (Paragvajano)
Esperantigis: Francisco Valdomiro Lorenz
Fonto: "Diverskolora Bukedeto" Eldonis FEB - Brazilo, en 1941.
AL PATRINOJ KAJ BOPATRINOJ TUTMONDE
Patrino, Bopatrino, salutas vin poeto !
De via amo pura naskig'as familioj;
vi ambaû la mesag'o de Dio kaj Profeto
kaj fonto de prospero por la evolucioj.
La tago estas via, la tagoj kaj la jaroj;
la terglobo, la Amo de filoj kaj bofiloj;
la floroj en g'ardenoj, pepado de birdaroj,
sur placoj, trotuaroj, en c'iuj domiciloj.
Salutas vin poeto je nomo de poetoj,
je nomo de la patroj, bopatroj kaj amikoj.
Al vi c'iuj donacoj, juveloj, braceletoj,
la ritmoj, la rimoj, la versoj, la lirikoj...
LL/LV Rio, je 14/Majo/2006
Jorge das Neves * Georgo das Neves
poetodasneves@infolink.com.br
http://georgapoemo.blogspot.com
Traduko helpe al komencantoj
:
|