Internacia Gazeto

Mahmud Mirbozorgi                                     25.06.2006

Reveno

             

                      

Letero al Agavo

 

 


Kara Agavo 

Kiam mi audis pri via malsano, mi angorigxis. Mi divenis ke vi estas malsana, cxar ke vi cxiam frue respondis min antauxe. Nu tiun malsanon mi ne konas sed mi auxdis iomete pri gxi. Mi deziras kronikan vigligxan sanstaton por vi. 

Mi antauxe diris al vi ke, paroli pere de interreta telefono estas ege facila (per la softvaro de YAHOO MESSENGER aux SKYPE), kaj la babilado ankaux estas tre facila, se vi havus ekzemple gmail account,
nu sed vi ne akceptis mian proponon.

Google havas multon da novajn entrprenojn rilate kun la interreto. Gxi estas vere miraklo en la interreta teritorio kaj ni devas uzi gxiajn faciligajxojn, Cxu ne?

Ho tiuj prezidentoj ili estas tedaj laux mi; ili ambaux (la via kaj la nia). Hodiaux mi spektis la google maps.
Gxi estas vere miraklo. Mi vidis la satelitajn fotojn de Irano de NASA.  Mia lando estas plej eble bela.
Tiu plej granda, plej pova, scia kara Dio, kiel skulptisto kaj kiel pentristo skulptis kaj pentris la korpon de la tero. La bluo de Kaspia maro karesis miajn okulojn. Mi vidis kaj minkonfesis mian etecon kaj malforton kaj ankaux mi iomete timis pro le sendefendeco de tiu juvelo nia. Aliel, mi vidis gxian felon (la teron) apenaux penetrebla. 

Ve al mia lando, mia mizera lando Ve al popoloj kiuj rigardas sin grandaj uloj. En la unua rigardo ne ekzistas
iu sur la tero. Kaj la tero estas silenta kaj senmova malplena de viavanto.

Mi malvarmigxe timis, kiam distingis la pompan, solenan Damavand tiom eta

Irano havas nur unu vojon por trairi de tiu cxi katastrofa stato. Vi divenu b.v.



Salutas vin elkore

Mahamud Mirbozorgi

P.S. Mi metis parton de cxi tiun leteron en la blogo.

* * *