|
Filmo pri esperantistoj en Rusia tutlanda televido
by Redakcio Laste modifita: 2006-02-21
La 27-an de februaro rusia televido montros la unuan parton de triparta film-serio pri okazajxoj kiuj komencigxas en Esperanto-klubo de periferia rusia urbeto en la 1920-aj jaroj. La
cxefpersono de la filmo estas unu el la klubanoj, kiu nur post kvindek jaroj sukcesas malkasxi la sekreton de mortigo, okazinta en
klub-kunsido. La filmo estos montrita tuj post la cxefa vespera novajx-elsendo en la "Unua Kanalo", unu el la plej popularaj tutlandaj televidkanaloj de Rusio. La programoj de la kanalo estas vaste spektataj
ankaux en aliaj landoj de eks-Sovetio. Laux la auxtoro de la scenaro, Esperanto en la filmo funkcias kiel modelo de ajna ideologia movado. La unua parto de la filmo origine devis esti montrita jam la 20-an de februaro, sed estis lastmomente prokrastita pro la olimpikaj
ludoj.
Pri la filmo en la retejo de la "Unua Kanalo".
La filmo bazigxas sur la detektiv-romano Casarosa de la konata verkisto Leonid
Juzefovicx. Unu el liaj verkoj ricevis la permion "tutlanda furorajxo", kaj li
ankaux verkis la scenaron de la popularega dekparta film-serio 'La pereo de la imperio' pri la unua mondmilito kaj la rusia revolucio, montrita en rusia televido en 2005. La unua eldono de la romano Casarosa aperis en la jaro 2002.
La nova triparta serio same kiel la romano nomigxas Casarosa, laux la hispaneca artista nomo de la cxefpersono, fama kantistino kiu en la jaro 1920 alvenas al malgranda urbeto proksime al
Uralo. La membroj de la loka Esperanto-klubo invitas sxin kanti dum kluba vespero.
Casarosa konsentas, kaj estas mortpafita sur la scenejo. La esperantisto Svecxnikov, kiu estas enamigxinta al Casarosa kaj arangxis sxian koncerton en la Esperanto-klubo, klopodas eltrovi, kiu kulpas pri la murdo, sed nur post pli ol duona jarcento li fine
sukcesas.
En la unua parto de la filmo oni montras la klubkunvenon en la jaro 1920. La parto finigxas per tri pafoj kaj la falo de Casarosa. En la dua parto suspektinde multaj personoj interesigxas pri la enhavo de la mansako de Casarosa, sed fine nenio speciala estas trovita en la sako. La tria parto de la filmo komencigxas en la jaro 1975, kiam Svecxnikov revenas al la urbeto pro invito de lokaj esperantistoj, kaj renkontas malnovajn
konatojn...
Krom la filmo mem estis preparita ankaux tiel nomata "filmo pri filmo", por kiu estis intervjuitaj la moskvaj esperantistoj Viktor Arolovicx kaj Garik Kokolija. En la "filmo pri filmo" ili donas diversajn klarigojn kaj rakontojn pri la lingvo kaj movado. La "filmo pri filmo" estos sur la DVD-eldono de la serio, kaj eventuale
ankaux gxi estos montrita en televido.
Moskva Esperanto-Centro liveris multajn materialojn por la filmado de Casarosa: rarajn librojn, brosxurojn, insignojn, posxtmarkojn, leterojn kaj aliajn esperantajxojn el privataj kolektoj, rakontas Svetlana Smetanina el
Moskvo.
Kelkaj el la scenoj estis filmitaj en la cxirkauxajxo de la urbo Kostroma. Dum la laboro la televida teamo kontaktis la lokan
Esperanto-klubon. Junaj esperantistoj helpis traduki al Esperanto bezonatajn frazojn kaj konsilis pri gxusta
elparolo.
Aleksej Kuznecov, la prezidanto de la loka junulara klubo, uzis la sxancon kaj intervjuis la
auxtoron de la filmo.
En la intervjuo Leonid Juzefovicx rakontas, ke li jam komence de la 1980-aj jaroj verkis praversion de la romano Casarosa. La praversio Klubo Espero estis unue publikigita en la revuo Ural en 1981.
Post la publikigo la auxtoro estis invitita al renkontigxo kun legantoj, kadre de loka Esperanto-arangxo. Tiam li dum tri tagoj partoprenis grandan esperantistan renkontigxon apud Uralo kaj kun intereso observis la okazajxojn, kvankam li tute ne komprenas
Esperanton.
Esperanto en la romano kaj la filmo estas grava ne per si mem, sed kiel modelo de ajna ideologia movado, diras Leonid Juzefovicx.
- Ideologio neeviteble disfalas je diversaj sektoj, brancxoj. Kiam mi estis verkanta la unuan varianton, por mi tre gravis la ideo, ke "herezulo estas pli terura ol alikredanto, li cxiam estas pli dangxera". Nun tio neniun mirigas, tial sxajnas al mi, ke tio estas romano pri forpasanta tempo, pri tio, kiel la tempo pasas, kiel gxi seniluziigas, pri la sento de historio. Esperanto por mi gravas ne per si mem, sed kiel ia modelo, modelo de la mondo.
La intervjuo unue aperis en la Rusia Esperanto-Gazeto, REGo. Libera Folio republikigas gxin cxi tie kun permeso de REGo. Libera Folio
ankaux unuafoje en Esperanto aperigas fragmenton de la romano.
Stanislaw Smigielski - Pollando
ESPERANTA FILMO EN LA RUSIA TELEVIDO
Komence de marto 2006 en ORT kanalo de la rusia televido oni prezentis novan, tripartan filmon `CASAROSA` [KAZAROSA] (hispane `ROZA DOMO`), kiu estas farita laux scenaro de
suficxe konata rusa verkisto kaj esperantisto Leonido Juzefovicx.
Kriminala esenco de la filmo bazigxas sur hazarda pafmortigo de unu kantistino okazinta en 1920 kaj estas ne tro interesa. Plej grava estas tio, ke la akcidento mem kaj multaj aliaj eventoj okazas en la esperanta klubo kaj ilin partoprenas iuj elpensitaj kaj realaj esperantistoj, inkluzive Vladimiron Varankin,
auxtoron de la fame konata e-libro `Metropoliteno`.
Laux mi, unue en la rusia TV spektantoj de la filmo povis tiel detale konatigxi kun la internacia lingvo Esperanto,
gxia kreinto d-ro Zamenhof, iuj gxiaj atributoj ktp. Ili povis ecx auxskulti kelkajn esperantajn vortojn kaj frazojn! El la patosa deklamo de Varankin en unu esperanta kunveno ili povis konkludi gravan signifon de Esperanto en vivo de tiama
Rusio.
La scenaristo ankaux mencias en la filmo lingvon Ido, kies adeptoj tiam pretendis elstari
gxin kial plej tauxgan rimedon por la internacia komunikado, kio provokis multajn oratorajn disputojn inter ili kaj
esperantistoj.
Bedauxrinde ludo de kelkaj rusiaj gekinosteloj: Oksano Fandera,
Eugxenio Krjukova, Vjacxeslavo Galkin, Aleksandro Likov k.a. ne suksecis serioze entuasmigi spektantojn de la filmo kaj altiri ilin al
gxia enhavo. Laux mi, la stelo encirkle tatuita sur mano de la cxefa persono ne estas korekte prezentita,
cxar gxi devas esti la verda sur la blanka fono. Tamen oni diras, ke `la arto bezonas oferojn`, sekve filmado sen degresioj ne ekzistas.
Mi mem kaj supozeble multaj aliaj esperantistoj de cxiuj landoj, kie estas akceptebla la rusia TV-kanalo ORT, estas sincere dankemaj al la kreintoj de la filmo `Casarosa` kaj precipe al samideano Leonido Juzefovicx pro ilia talenta, utila laboro, kiu restigis gravan, signifoplenan
sxpuron en kulturan vivon de nuntempa
Rusio.
Vladimir OKC. Moskvo, Rusio
mailto:vladimir-okc@narod.ru
|