Internacia Gazeto

F.E.I.                                                       14.06.2006

Reveno

             

                      

Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio

 


Universala Kongreso 2006 - Florenco ESPERANTOLOGIA KONFERENCO DUM LA UK 

La Esperantologia Konferenco de la cxi-jara Univerala Kongreso en Florenco (29 Julio - 5 Augusto) havos kiel temon "Esperantologio kaj la Interreto". Bonvenaj estos kontribuoj pri scienca pritraktado de Esperanto en la Interreto kaj pri la Interreto kiel helpilo por Esperantologoj. Aparte kuragxigataj estos kontribuoj de junaj Esperantologoj. La Konferencon organizas cxi-jare Bertilo Wennergren.
ESF ("Esperantic Studies Foundation"), kiu subtenas la Konferencon, planas aperigi la referajxojn en sia TTT-ejo kaj eble ankaux en presita formo. La referajxoj tial prefere enhavu Angla-lingvan resumon. Interesatoj bv. anonci sin cxe Bertilo Wennergren retposhte: "bertilow@gmail.com". 



Universala Kongreso 2006 - Florenco - Kampadeja logxado

Cxu vi intencas partopreni en la Florenca UK sed la multekosta tiea logxado cxagrenas vin?
Cxu vi devis peti bankprunton por pagi la aligxkotizon al la kongreso?
Cxu vi sxatus sxpari logxadmonon, kaj povi gxin uzi por, ekzemple, acxeti priesperantajn varojn (librojn, KDojn, filmojn), viziti la florencajn restoraciojn, muzeojn, kaj/aux la florencan cxirkauxajxon? Cxu vi sxatas aventuron, naturon, belajn pejzagxojn, kuiri kaj/aux mangxi kune kun novaj amikoj el la tuta mondo, kaj poste babili, ridi, kanti kun ili cxirkaux la fajro?
Cxu vi estas juna je la koro (kaj/aux je la korpo)?
Do, cxi tiu mesagxo ja estas por vi!  La LKK de la Florenca UK ebligis la logxadon en bela kampadeja spaco sur la monteto de "Fiesole" (je kvar kilometroj de la kongresejo, kiun facile atingeblas per publika auxtobuso). Eblas ankaux (sed gxis nun ankoraux ne certas) ke la plejparto de la programeroj por la junaj kongresanoj okazos ja tie, cxar la kampadeja spaco estas gxuste cxe junulargastejo ("ostello della gioventù"). Venu! Venu al la Verda Tendaro de la Florenca UK, kaj kontribuu al gxia gxojiga etoso! Oficialaj (kaj pli detalaj) informoj legxeblas cxe: http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/gastigado/logxado/
"Ostello Della Gioventu' 
Villa Camerata 2/4,
Viale Righi, (...)
je dek minuta distanco de la kongresejo buse (buso 17, halto "Salviatino").
(...) Kampadeja spaco, cxu per propraj rimedoj - tendo, ruldomo aux veturdomo - cxu rezervante liton en tendo de la ejo mem (...). -Loko en kvarpersona tendo de la ejo: 14,00 EUR.
-Propra tendo (malgranda): 7,00 EUR + po 7,00 EUR por persono.
-Propra tendo (granda), ruldomo au' veturdomo: 14,00 EUR + po 7,00 EUR por persono.
Por mendi (...) bonvolu indiki vian nomon, retadreson, kongresan numeron (KN) kaj UEA-kodon.
Post la elekto de via preferata solvo kaj kalkulo de la koncerna prezo, pagu al UEA aux al la kasisto
de LKK, posxta konto 37312204, Federazione Esperantista Italiana, Via Villoresi 38, 20143 Milano.
(la kongresano devas aldoni ankau' la bankajn aux posxtajn kostojn.).
Kiel daton de mendoricevo oni konsideras la daton de la ricevo de la pago.
Se la tagoj de via restado ne samas kun tiuj kongresaj bonvolu tion indiki klare!
Pro organizaj kialoj ni invitas cxiujn mendi antaux la komenco de julio.
Pri malmendoj kaj kunlogxado validas la reguloj de la UEA-mendilo.

Korespondu kun Cristina de Giorgi <chriss @ sirius.pisa.it>. http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/gastigado/logxado/  




Universala Kongreso 2006 - Florenco - Kuriozitalio sur www.ukflorenco2006.it

Cxu vi jam aligxis al la Uk en Florenco?
Se jes, eble interesas vin jenaj demandoj / kuriozajxoj / informoj:
- En Italujo la publikaj necesejoj maloftas. Tamen, la problemo ne estas tiel grava.
Kondicxe ke ... - Kial la italoj emas trinki kafon (kaj ne nur kafon) starante?
Cxu nur pro hasto? Cxu tio imitindas? Eble ankau' vi emus kelkfoje tiel konduti, se vi scius, ke ...
- En Florenco, kompleta adreso konsistas ne nur el: strato-nomo, enir-porda numero, posxt-kodo, ... : necesas precizigi cxu la enir-porda numero estas ... nigra au' rugxa. Cxar, en ajna strato, povas ekzisti kaj la numero 10 nigra kaj la numero 10 rugxa, ne cxiam tiel proksimaj ...
Cxu vi povas kredi tion? Apenau'. Tamen ... Kaj kiel oni orientigxas?
- Gxenerale, konsulti fervoj-horaron en lando kies lingvon oni ne konas estas kapdolora. Tamen, eblas relative facile cxerpi el la reta informilo de la Italaj fervojoj cxiun necesan informon pri cxiuj trajnoj. Kondiche ke ... Se vin jukas tiuj demandoj (au' se vi bezonas fidindajn informojn pri trajno-horaro kaj -kostoj) povos vin ... grati la Uk-pagxaro (http://www.ukflorenco2006.it/) se vi sekvos jenan vojon: "Utilaj informoj" ---> "Atentigoj, aldonajxoj, precizigoj, korektoj"
Tiu pagxo vizitindas de temp'al tempo, cxar en gxi kelkfoje frue aperas (eventuale provizor-forme) informoj, kiuj poste definitivigxos en sia pli konvena loko.
Ranieri Clerici 

* * *