Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                  10.06.2006

Reveno

             

                      

Sur ferdeko...

 


Stefan Zeromski

Sur ferdeko...

Sur ferdeko de la sxipo iranta de Brunnen al Fluelen interpremigxis multaj turistoj. Estis tie reprezentantoj de naciecoj franca, germana, itala, angla kaj aliaj. Frumateno etendigxis super montoj kaj cxirkauvolvis tiun tutan hejmon, kiel malesprima kortusxo. La kopulo Urirothstock staris inter noktaj nuboj kvazaux mistera estajxo en fumo de incensajxoj. Dekstren kaj maldekstren brilis en suno glaciaj pintoj.

En profundo, cxe akvoj mem, sercxis ankorau kasxejon nokto, de cxie forpelita. Piceoj, avelujoj kaj betuloj cxe bordo premis gxin inter si, kiel eble pli. Ili malaltigis trunkojn ecx gxis la akvo mem kaj senparoligaj de miro rigardis en proprajn respeguligxojn naskigxantajn en profunda superakvigo. Longa golfo, kiel senviva, senmova, violblua akvospegulo, kusxis sub eta nebulo. Erarvagaj kaj suplaj nebutoj ekstaradis el diafanaj fluoj kaj iradis super akvujojn. Oni vidis, ke fore, fore, en mallumigita, blua valo vagas kaj krozas super kusxanta en kvieteco lago ombroj kaj fantomoj eksongxitaj de Schiller, kiu cxi tie revadis.

Dum iu minuto sur unutona koloro de akvoturnejo okazis strangega, helverda makulo kun randoj forte desegnitaj kaj kuregis rapide kvazau libera Tellow-boato. La sxipo mergigxante en profundajxon sxancelis gxian ekdormitan surfacon kaj tiris malantau si kvazau malacxajn flugilojn el ondoj plenbalancitaj. Tiuj briletantaj, flagrantaj, malgrandaj ondoj iris malantauxen, cxiam pli malrapide, al nigraj bordoj, dorlotante reciproke unuj kun aliaj.

Tuta antauxo de la ferdeko estis plena de svisaj infanoj. Enigxis tie lernejo el iu vilagxo de la kantono Appenzell, faranta lauxkutiman someran migradon transverse de sia lando. Tio estis knaboj kaj knabinoj diversagxaj, filoj kaj filinoj de terkulturantoj kaj etaj burgxoj, pasxtistoj kaj komercistoj, laboristoj kaj servantoj, novricxuloj kaj mizeruloj. Cxiuj estis jam suficxe lacigaj, sunbrunigitaj, kovritaj per polvo.

Prezidis al ili instruisto, hajb (1) kun movoj de farma servisto, kun vizagxo lentuga, vulgara, kovrigxita per senkolora hararo. Estis tamen en tiu vizagxo io, kio distingas pedagogon tiean el plebo. Sur li vidigxis alkutimigxo paroli veron malfermitan kaj senmakulan, cxiam kaj cxie. Tiu devo, tiu bela frukto de la alta kulturo forlavas dum jaroj, kiel senlaca akvo kornan grundon, malvirtojn de individua karaktero, denaskajn turpojn kaj signas vizagxojn per stranga rideto, kian oni povas rigardi versxajne nur sur malnovaj bildoj de Bernardin Luini. Tio estas vizagxoj naivaj, kiuj ne sciipovas mensogi.

Tia lernejo kie tio eblas marsxas, iam vojagxas trajne au sxipiras. En nordaj regionoj gxi vizitas fabrikojn, famajn metiejojn, muzeojn, pregxejojn, belajn urbojn cxe lagoj, sidejojn de vivo, scio kaj laboro; homevitulajn vilagxojn, malnovajn ruinojn kaj finfine senvivajn dezertojn sur altaj montoj, kie sombra glacio dormas en silentigo eterna. Pli maljunaj arigxas en siaj verdaj skatoloj drogherbojn kaj insektojn - pli junaj sur kampoj Naefels, Morgarten, sempach (2) auxdigas lekcion de eventoj kaj lernas legendojn, kiuj estas kvazau sopiroj de la homaro.

Kiam ili transpasxas la altan gotardan pinton, kiam malsupreniras al bela valo de Tessin, homoj parolantaj framdan lingvon, italoj nigraj kaj vivaj akceptas ilin kun supresternitaj brakoj - ili do estas iliaj fratoj.
Kiam post longa pilgrimado ili trovigxas en la malgaja Rodan-valo, en lokoj, kie homoj parolas franclingve, ankau tie ilin oni akceptas kun amo - cxar tio ankau estas iliaj fratoj.

Kiam la sxipo irinte venis antaux Gruetli, eksonis la bela kanto de tiaj infanoj.
Turnitaj per vizagxoj al fierega krutajxo de la senmortiga roko, ili kantas:

Von ferne sie herzlich gegruesset,
Du stilles Gelaende am see... (3)

Fremdlandanaj vojagxantoj arigxis cxirkau malgrandaj kantistoj kaj kun plezuro auxdadis konsentigon hxoron. Tie kaj ie eliradis el aro da homoj la lauxdo-vorto. Iu germano mallauxte aplauxdis, iu svelte
damo kun kortusxo ekflustris al kamarado: oui, cxest beau... (4) 

La pergamena vizagxo de anglo paligxis per melankolia rideto. Flanke staris kelkaj junuloj.
Iliaj vizagxoj estis tre tristaj kaj pupiloj vualitaj per larmoj.


1. Hajb                    /dialekto germ.-svisa/ - pollingve krudulo.
2. Naefels, Mergarten, sempach - lokoj memorigitaj per la venkoj de svisoj batalintaj kontrau auxstroj.
3. "Von ferne..."       /germ./ - el malproksimo mi salutas vin varme, kvieta lando cxe lago.
4. Oui, cxest beau... /fr./ - jes, tio estas bela.


Stefan Zeromski, Opowiadania, Ksiazka i wiedza, warszawa 1981
Na pokladzie, str. 88-90.


Esperantigis: Stanislaw Smigielski


* * *