Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                  04.06.2006

Reveno

             

                      

Mauxistoj kaj esperantistoj

 



Cxi tiu teksto estas verkita por La Ondo de Esperanto (2006).
Oni povas reprodukti gxin plene aux parte, se oni mencias la auxtoron, Kinga Nemere-Czachowska, kaj la fonton: La Ondo de Esperanto, 2006


Mauxistoj kaj esperantistoj


"Mauxistaj ribeluloj forkaptis en nepala montaro kvar polojn, kaj inter ili du esperantistojn" mi auxdis la 28an de marto matene en la Pola Radio.
Tuj mi pensis, ke temas pri Majxena (Marzena) Staniszewska kaj Vojtek (Wojciech) Mysiara.
Post unu horo mi certigxis, la radio informis pri iliaj nomoj. Tuj mi telefonis al Nepala Esperanto-Asocio.

"Jes, vendrede viaj konatoj pertelefone informis nin, ke dumvoje haltigis ilin mauxistoj " diris Bharat Kumar Ghimire,la gxenerala sekretario de NEA. "Sed mi estas certa, ke nenio malbona okazos, cxar ofte ribeluloj petas monon de turistoj, kiuj eniras ilian teritorion. Se poloj estas jam liberaj - sekvontan vilagxon ili atingos perpiede post kelkaj tagoj. Ni devas atendi". 

Felicxe, jam posttagmeze oni informis, ke la poloj estas liberaj. Bedauxrinde, gxis jxauxdo, kiam mi skribas cxi tiun artikolon, mankas rekta kontakto kun ili. Vojtek Majxena kaj Vojtek havas po 32 jarojn. Sxi estas juristino, li sociologo. Ili ambaux finis la universitaton Kopernik en Torun, Pollando. Vojagxo cxirkaux la mondo estis ilia revo delonge. Ili bone preparigxis por realigi gxin, interalie lernis Esperanton. Ili kredis, ke la internacia lingvo helpos al ili en multaj landoj, rakontas Teresa Nemere, kiu instruis al ili la lingvon. 

En 2003 Majxena kaj Vojtek ekvojagxis. Ili komencis de Ukrainio kaj tuj trovis tie Esperanto-amikojn. Poste ili vizitis Ruslandon, Mongolion, Cxinion, Vjetnamion, Kambogxon, Tajlandon, Laoson, Pakistanon, Hindion (Baraton). En Cxinio ili laboris preskaux dum unu jaro strebante gajni monon por plua vojagxo. Kvankam la poloj ne sukcesis dumvoje instrui Esperanton, kiel ili komence planis, helpe de Cxinaj esperantistoj ili ricevis laboron en lernejo kaj instruis la anglan al Cxinaj infanoj. Dum la tuta tempo la vojagxantoj raportas pri siaj travivajxoj en la dulingva retejo: http://www.naszawyprawa.com.

Ili ankaux sendas retajn leterojn al sia instruistino. "Antauxnelonge ili skribis, ke ili jam tute ne povas imagi sian vojagxon sen Esperanto" diras Teresa Nemere. "Ili Sxajnas esti tre kontentaj de siaj gxisnunaj sperto.  Dumvoje Majxena kaj Vojtek renkontas multajn vojagxantojn, ankaux esperantistojn. Aliaj du personoj, Konrad kaj Maria, kiujn kun ili haltigis mauxistoj, estis poloj, sed ne esperantistoj. Legante la menciitan retejon, oni povas suspekti, ke ambaux vojagxparoj konatigxis pere de interreto kaj decidis renkontigxi gxuste en Nepalo. Eble la forkapto estis ilia unua komuna travivajxo? 

Laux nepalaj esperantistoj, la poloj elektis la vojon, kiu ekde jaroj trovigxas en la teritorio posedata de mauxistoj, kiuj ekde 1996 batalas kontraux la monarhxia registaro de Nepalo. La distanco inter Jiri kaj Lukla " la vilagxo konata inter homoj, kiuj grimpas Evereston" estas 5 tagoj da marsxado. En Bhandara (duonvoje, 100 km oriente de Katmanduo) kelkaj armitaj partizanoj haltigis la polojn kaj postulis monon. La vojagxantoj ne volis pagi, do mauxistoj ne permesis al ili pluiri kaj devigis ilin tranokti en la vilagxo.

La poloj ektimis, telefonis al nepalaj amikoj kaj sekvatage pagis egalvaloron de 280 USD.
Lunde ili atingis Lukla, kaj tiam la mondo eksciis pri la dangxera aventuro, kiu ne estis vera forkapto. 
Tamen multegaj radioj, televidoj, gazetoj kaj interretaj portaloj en la tuta mondo informis gxuste pri forkapto de polaj esperantistoj, cxar ili ne konis la tutan veron.
Felicxe, la nepalaj esperantistoj pravis "Cxio finigxis bone".

Mi pensas, ke nek la polaj vojagxantoj, nek la mauxistoj imagas, kiel grandegan reklamon neatendite
ili faris por Esperanto. 


Kinga Nemere-Czachowska 
La Ondo de Esperanto. 2006

* * *