Internacia Gazeto

Mahmud Mirbozorgi                                  29.05.2006

Reveno

             

                      

Filtrado

 



Hieraux mi legis novajxon kun suba rubriko, pro kiu mi ne povas ne gratuli al cxiuj Irananoj.

" LA EKFUNKCIO DE LA CENTREJO POR FILTRADO (INTERRETON) DE IRANO" !!?

Mi renkontigxis milojn da fojojn kun cxi tiu tekstopagxo en mia interretsercxilo :

"Estimata uzanto! Vizito de tiu retpagxo estas malpermesata."

Nu en la tempo en kiu cxiuj landoj de la mondo penas faciligi la interkomunikadon de siaj

popoloj, ni klopodas fari pli kaj pli baradon, filtradon kaj fermadon en nia lando. 

"Zakat ol elme nahxrohu"

En la araba lingvo gxi signifas : la kompenco por la scio estas disvastigi gxin

Kien ? Kion ? Kiom ?


* * *