Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                  26.05.2006

Reveno

             

                      

Tombejo apud Bjalistoko

 



Vladimir Bogomolov                      "Tombejo apud Bjalistoko"



Katolikaj krucoj kaj malnovaj sepultejoj kun surskriboj en lingvoj - pola kaj latina.

Kaj verdajxo - eksplicita, sukplena, superkreska. 

En kvieteco - tra sxrikado de cikadoj - flustro de apenaux auxdebla ploretado.

Cxe la sxtona palisaro apud tombeto - vizitantoj: geolduloj - li kaj sxi, - malgrandaj,melankoliaj, unuopaj kaj mizeraj.

Kiu estas sub tiu cxi verda monteto? Iliaj infanoj aux, eble, nepoj?..

Mi alproksimigxas kaj jam malkonfuze auxdeblas - la flustro:

- ... Wieczny odpoczynek racz im dac Panie...*

Kaj malantaux arbustro, super la tombeto situas piramideto kun kvinpinta steleto.

Sur la foto - la ridetanta junuleto, kaj sube la surskribo:

"??. ??????? ????? ?. ?.
1927 - 1944 ?."**

Mi rigardas kun aflikto maljunajn gepolojn kaj pensas: kiu li estas por ili?...

Kaj pro kio ili hxodiaux ploras super lia tombo kaj pregxas por la cxielpaco de lia animo?..

· ...Eternan cxielpacon donu al. li Disnjoro...

** "Gvardia Sergxento Cxinov I. N. 1927-1944"

Sur la teritorio de Pollando kusxas pli ol 500 mil da sovetiaj soldatoj, kiuj pereis en la jaroj 1944-1945 en bataloj kotraux la hitlergermanaj okupantoj de Pollando dum la 2-a monda milito.

El la rusa lingvo esperantigis - Stanislaw Smigielski



* * *