|
Kial oni devus lerni Esperanto ?
Ronald J. Glossop, Sankta-Luizo, Misurio, Usono, autoro de la libro "Confronting War" 4-a eldono "por la "Tago de la Lernejo" cxe la Universala Kongreso de Esperanto, Gotenburgo, Svedio, 29 July 2003
"Kial oni devus lerni Esperanton ?"
Kompreneble, la respondo ne estas la sama por cxiu persono. Plue estas diversaj specoj de kialoj. Mi volas diskuti kun vi kelkajn el ili en tri kategorioj. Tiuj tri specoj de kialoj estas (1) la praktikaj kialoj, (2) la mens-pligrandigaj kialoj, kaj (3) la moralaj
kialoj.
La unua praktika kialo, kiun mi volas mencii, estas por amuzi vin. Per Esperanto vi povas renkonti kaj konatigxi kun multaj bonkoraj, interesaj, kleraj, lertaj, talentaj personoj, vojagxi al diversaj landoj tra la tuta mondo, gxui vere internaciajn festojn, kaj auskulti muzikon kaj danci dancojn de multaj kulturoj. La tuta planedo povas igxi via
ludejo.
La dua praktika kialo estas por havi konatajn (kaj ecx gxis nun nekonatajn) samideanajn amikojn, kiuj salutos kaj bonvenigos vin ie ajn en la mondo. Kelkfoje ili ecx invitos vin mangxi kaj resti en siaj domoj en foraj landoj. Kiel Esperantistoj ofte diras, "Se vi volus gajni monon, studu la anglan ; sed se vi volus havi amikojn, lernu Esperanton." Sendube estas vera aforismo, ke Esperantistoj havas bonajn amikojn cxie. Preter tio, ne forgesu, ke kelkfoje Esperantistoj ecx trovas edzon au edzinon, cxar ili estas parto de la Esperanta
komunumo.
La tria praktika kialo lerni Esperanton, speciale por infanoj en anglaparolantaj kaj Aziaj landoj, estas, ke Esperanto provizas bonan manieron komenci la studon de alia lingvo krom la denaska
lingvo. Diversaj eksperimentoj montras, ke lernantoj povas pli rapide lerni la lauregulan lingvon Esperanton ol Euxropajn naciajn lingvojn kiel la anglan kaj la francan. Plue oni povas observi, ke lernantoj, kiuj unue studas Esperanton anstataux pli malfacilajn lingvojn, poste pli avide lernas aliajn
lingvojn. Ili sentas, ke ili havas la kapablon fari tion. Male, la studado de pli malfacilaj lingvoj tiel la latina kaj la angla ofte malkuragxigas la lernantojn provi lerni aliajn
lingvojn.
Nun mi turnigxu al la dua speco de kialo studi Esperanton, nome, por pligrandigi vian menson per pli bona kompreno de la mondo. Kiel bone diras Kanada Esperantisto Doktoro Stevens Norvell el Nov-Skotio, Esperanto estas "fenestro al la mondo." Kiam oni kapablas legi kaj audi nian lingvon, oni povas informigxi pri aliaj landoj, aliaj kulturoj, kaj aliaj vidpunktoj per libroj, jxurnaloj, revuoj, sonbendoj, vidbendoj, radiaj kaj televidaj elsendoj, retejoj, kaj ret-mesagxoj. Oni povas informigxi el neutrala vidpunkto pri kio okazas tra la tuta mondo.
Plue ne estas nur specifaj informoj, kiujn vi povas ekscii. Oni gajnas ankau pli bonan mondkoncepton gxenerale. Oni ne plu estos tiel ligita per lingvo al malgranda parto de la Tero kaj la vidpunktoj de tiu lingva au kultura komunumo. Oni konatigxas kun la tuta homa
komunumo.
La tria speco de kialo lerni Esperanton estas por mi la plej grava. Gxi estas la morala kialo, kaj gxi
havas du flankojn. Unue, oni povas havi rilaton kun aliaj personoj tra la tuta mondo sur bazo de egaleco kaj justeco cxar oni uzas tutteran neutralan lingvon anstataux la propran nacian
lingvon. Vi ne postulos ke aliuloj uzu vian lingvon, kaj ili ne postulos, ke vi uzu ilian lingvon. Sekve ekzistas sento de egaleco kaj justeco inter vi kaj
aliuloj.
La dua aspekto de la morala speco de kialo lerni Esperanton estas la fakto, ke, kiel Esperantisto, oni helpas krei evoluantan harmonian tutmondan komunumon. Per Esperanto oni igxas parto de tre grava historia movado, kiu antauenigas la solidarecon inter cxiuj homoj. Esperanto ne estas nur
lingvo. Ni Esperantistoj konstituas tute novan specon de universala komunumo bazita sur la uzo de nia tutmonda lingvo. Ni nun kune movigxas preter la inter-naciismo de la dudeka jarcento al la tutmondismo de la dudek-unua jarcento. Tamen ni samtempe helpas konservi la multajn naciajn lingvojn en la diversaj mondpartoj ; tiel ni konservas la lingvan
diversecon.
Sendube estas aliaj kialoj lerni Esperanton, kiujn mi ne menciis. La situacioj kaj motivoj de homoj estas tre diversaj. Tamen mi esperas, ke la ideoj, kiujn mi presentis cxi tie, helpos vin persvadi aliulojn, ke ili devus lerni Esperanton kaj aligxi al nia evoluanta tutmonda komunumo.
|