Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                   17.05.2006

Reveno

             

                      

Artikolo de "Obshchaja Gazeta"

 




Por ke oni ne plu nasku orfojn 
Por ke, cxiam, gxissate mangxu la homoj 
Por ke malliberejen la senkulpuloj ne iru, 
Por ke pafo neniam plu ree


Eugeno Evtushenko (1933-)   "La poeto de la malstalinigo"   en longa poemo titolita "Njusxka" 
"De la civito de la Jeso al la civito de la Neo" 
(eld. Grasset, Parizo, 1970)

Artikolo originale publikigita en la rusa gazeto "Obsxcxaja Gazeta" 13-an de junio 2001 (n° 23 /409) kaj poste en franclingva traduko en la semajngazeto "Courrier International" (21-an de junio 2001)

"Sennaciulo", la organo de SAT, aperigis Esperanto-tradukon en sia numero de auxgusto-septembro 2001. kun letero de la prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, Yves Peyraut.

Putin volas "reeduki" la rusan junularon

La antikonformismo farigxas dangxera. La junularorganizoj de la nova "Putina" Rusio estas fakte la predo de la sekretservoj.

MOSKVO. Sxajnis ke la politikaj procesoj apartenis al finita sovetia pasinteco. Sed la tempoj rapide sxangxigxas. Dum la aUxtoritatuloj aktivas por lancxi novajn junularajn organizojn (favoraj al Putin) kiel "Ni kune marsxu" aux "Juna unuigxo" , en la spirito de la eksaj komunistaj junularaj organizoj, la polico montras ke gxi ne intencas esti senmova fronte al la agadoj de "neformalaj" grupoj.

Dum la periodo de Jelcin, jam okazis procesoj kontraux ekstremistoj (gosxistoj aux anarkiistoj) kiuj esti akuzataj pri vandalismo aux pri alvoko al regximrenverso. Gxenerale tio finigxis per liberigo aux prizonpuno kun prokrasto. Sed, de unu jaro, la situacio radikale sxangxigxis. Naskita dum la "perestrjko" (1985), la junularorganizo PORTOS (rusa akronimo de "Poezigita Unuigxo por ellaborado de iu teorio de universala felicxo") vivis pace en Rusio kaj Ukrainio. Kun ilia romantika ideologio memoriganta la utopian francan socialismon, la membroj de PORTOS aperigis gazeton titolitan
"Teorio de la Felicxo" por la defendo de la socio". Ili helpis handikapulojn kaj eksajn soldatojn. Ili ricevis, inter aliaj, la rekompencojn de la plej bonaj bonvoluloj de la cxefurbo. Ili perlaboris la vivon laborante en kamparaj komunumoj, i.a. en unu fondita komence de 2000 proksime de Moskvo.

Junuloj el diversaj partoj de Rusio kaj de la najbaraj respublikoj venis tien. Post la laboro ili muntis spektaklojn, praktikis sporton, informadikon, poezion kaj Esperanton. Fine de la somero 2000, la sekretaj servoj komencis interesigxi pri tiu cxi "kibuco", sed la FSB (eks-KGB) kaj la polico ne povis trovi ion nelegxan. De tiu momento probable iu "informanto" enmiksigxis. La policanoj sercxis okazon por uzi la forton. Tiu cxi okazo prezentigxis en decembro. La gvidantoj de la komunumo ĵus punis du 16-jarajn junulojn kiuj trinkis vodkon kaj fumis. Laux la statuto de la organizo, tio estis "grava peko". Ili estis kondamnitaj cxu forlasi la farmobienon aux elekti punon. Ili elektis esti vipitaj.

La morgauxon, 30 policanoj atakis kaj kaptis iujn ajn, entute 40 personojn, pro malbonaj traktadoj kontraux neplagxuloj". Sub la preteksto de trasercxo, ili detruis la instalajxojn. Poste, la aliaj bienoj de PORTOS estis damagxitaj, prirabitaj aux incendiitaj.  Kvar membroj de tiu organizo, i.a. du junulinoj, estas nuntempe enkarcerigitaj, kaj dek aliaj estas sercxataj. Kiam oni vidas la akuzojn (kreo de armita nelegxa bando", "forraboj") kaj la antauxviditajn punojn (gxid dudek jaroj de enkarcerigo), oni povas kredi ke temas pri moneltrudantoj.

Post esplorpridemandoj, unu el la junulinoj estis en tiel malbona stato, ke necesis voki ambulancon. Sxi klarigis al sia advokato, ke oni metis kaskon sur sxian kapon kaj frapis sur gxin per klabo.


* * *