|
Euxropo en sercxado de komuna lingvo
Cele al dokumentado, kiu ne signifas entutan aprobon de la elvokitaj punktoj, jen tre interesaj spuroj pri la fruaj konkretaj klopodoj kiuj celis unuecigon de Euxropo surbaze de principoj demokrataj kaj ne
auxtoritataj. Ili aperas en la "Enciklopedio de Esperanto", eldonita en 1933 de "Literatura Mondo" (Budapesxto) sub la vortoj "Euxropa lingvo" (p. 130), "Paneuxropo" (p. 432), "USE" (p. 554 et 555), "USE-EHO" (p. 555), kaj "Zauxner" (p.586).
Vidu ankaux la "Alvoko al la diplomatoj" kiun lancxis D-ro Zamenhof en januaro
1915.
La cititaj verkoj, publikigajxoj kaj auxtoroj havigas materion por pli vasta sercxado. Certaj esprimitaj ideoj vokas komentojn, kaj necesas situi tiun debaton en la politika situacio de tiu epoko : en 1933, Hitler kaptis la
povon.
Kompilado kaj traduko : Henri Masson
Rimarko : en la originalo, la "S" de USE surhavas cirkumfleksan akcenton, same pri la H de
EHO.
Euxropa lingvo.
Gvidantoj de la USxE-movado (v.) proponas (kaj uzas) tiun nomon anstataux E pro la sekvaj motivoj. Per tiu cxi nomigo estus pli akcentata la natura deveno de E, cxar cxe la amasoj la nomo E cxiam signifas artefaritan lingvoprojekton. La fakto, ke E estas la sintezo de l' indoeuxropaj lingvoj, estis ankaux gxis hodiaux bone konata, sed oni ne eluzis, akcentis suficxe gxian sciencan enordigon kaj envicigon inter la indoeuxropajn lingvojn. Ne en la strukturo de E estas sercxenda la kauxzo de tio, ke gxi ne akiris ankoraux la amasojn, sed la gxisnuna malgxusta, erara prop. metodo, ktp. (L. USxE-EHxO, majo 1933.) "La japana E-istaro konstatas, ke se la opinio pri E kiel "la euxropa lingvo" estus alprenata de la plimulto de niaj euxropaj samideanoj, la disvastigxo de nia lingvo en la Oriento estus grave endangxerigita." (El rezolucio de la 21-a Japana E Kongreso, 3 nov. 1933)
Paneuxropo. Movado, kiu celas unuigxon de Sxtatoj de Euxropo kiel sxtatligo kaj doganunuigxo por la intereso de la euxropaj paco, libereco kaj ekonomio. La cxefa iniciatinto de la movado estas grafo Ricxard Coudenhove-Kalergi, kiu en 1923 eldonis sian unuan brosxuron pri P. La P-movado volas atingi sian celon "per kreo de nova publika opinio, per konvikigo kaj entuziasmigo de l'euxropaj gvidantoj kaj popoloj por la euxropa ideo ; per amasmovado, kiu kreskante instigos la partiojn, organizojn kaj registarojn en senco de euxropa unuigxo". La int. organizo estas : P-Unio, (en Wien), kiu en 1926 arangis sian unuan kongreson. P-Unio havas sekciojn en multaj landoj. La programo de P. diras pri la multlingveco de Euxropo : "Svisujo donas la plej vivan pruvon, ke anoj de tri plej grandaj nacioj de l' euxropa kontinento povas kune vivi pace, libere kaj egalrajte kiel politika-ekonomia komuneco, ke do la multlingveco ne estas nevenkebla malhelpo por P. " Laux Coudenhove-Kalergi E-n oni intencos nur tiam akcepti kiel oficialan lingvon de P. se amasoj postulas tion. (El parolado en Budapest, 6 majo 1930). Inter la E-istoj P. havas tre multajn adeptojn. Plej fervora batalanto por P. estis d-ro Edmund Sós, kiu faris por la ideo vastan propagandon, aperigis multajn artikolojn precipe en H.D.E. Li fondis E-sekcion de la P-Unio, tradukis E-en la P manifeston kaj eldonigis 16 pagxan brosxuron "Kion volas P-Unio ?" en Cx. 10 000 e-roj. Dum la UK en Budapest, Oxford kaj Krakow (1929-31) okazis fakkunvenoj, el kiuj tiu en Budapest estis tre sukcesa manifestacio, cxeestis preskaux 300 personoj ; arangxinto estis L. Kökeny. Estas notindaj ankoraux : memorando de la E-anara Fajro" en Barcelona (okt. 1930) al la hispana ministro por eksteraj aferoj por adopto de E cxe starigo de la Euxropa Konfederacio, kelkaj artikoloj de G. WarinGxien, kaj kiel pionira verkajxo la brosxuro de V. Zielinski "Euxropo unuigita" en E kaj franca lingvoj, 1921, Konstantinopolo. (Komp.
USE.)
USE (mallongigo de la nomo : Unuigxintaj Statoj de Euxropo). Paralele kun la Paneuxropa-movado (v.) estigxis kaj evoluigxis (longtempe ne publike) la USE-ideo kaj farigxis la USE-programo. La cxefdiferencoj inter la Paneuxropa kaj USE-programo estas : a) La estonta mondpotenco dividigxas " laux la Paneuxropa programo " je kvin partoj (USA, Britujo, Paneuxropo, Japanujo, USSR), dume tiu laux la USE-programo dividigxas nur je 2 partoj : je la okcidenta hemisfero, gvidata jam nun de USA, kaj je la orienta hemisfero , gvidota de USE ; b) al USE devos partopreni ( laux diversaj geopolitikaj kaj sociaj kauxzoj ) ankaux Britio kaj Rusujo ; c) la Paneuxropa-movado, kiel oficialan lingvon por la PaneÅropa-Unio, proponas la anglan, dume laux la USE-programo E estas destinita farigxi la oficiala helplingvo de USE. Por forte kaj dauxre kunligi la euxropajn sxtatojn, la USE-programo proponas komunajn armeon, dogan- kaj eksterpolitikon kaj unuecan valuton. Taktiko : fondi por tuta Euxropo ekonomipolitikan organizaJxon (USE-partion), kiu havas la taskon parlamentsisteme realigi la USE-programon. Laux la gvidantoj de USE la E-istoj estas destinataj farigxi la iniciatoroj kaj la ekigantoj de la USE-movado. Organo : USE-EHO. Eldonejo : "Libro", TimiSxoara I, Rumanujo. Fakliteraturo : Jozef ZaÅner : "Der AÅsweg USE), (La Vojo al la Euxropo-Partio, La elvojo USE) ; la sama : L'Euxropanismo" Laux Zauxner
USE-EHO. Gazeto por propagandi inter E-istoj realigon de USE (v.) Fondinto, eld. kaj red. Josef Zauner, Timisxoara, Str. 1 LonoviCxi, Rumanujo. Unua n-ro : jan 1930. Aperis 4 n-roj entute kun 24 pagxoj formato 24x32 cm. De jan. 1931 Gxis jul. 1933 8 n-roj kun 32 pagxoj 32x48 cm. Vigla redaktado, interesaj artikoloj kaj lertaj ilustrajxoj pri la euxropa problemo kaj por prop. de
USE.
ZAUNER (cauxner) Josef (ps. J. Düa) germano, libristo. Nask 18 nov. 1895 en Engelebrunn (Rumanujo). Fondis la USE-eldonejon en Leipzig, 1921 kaj depost tiu tempo estas inicianto kaj cxefa laboranto por la USE-programo : Unuigxintaj Sxtatoj de Euxropo. Depost 1930 eld. kaj red. la gazeton USE-EHO, organo de la euxropanismo en Timisxoara. En 1932 fondis la Klubon de la USE-amikoj en R. Pro diversaj motivoj propagandas E-n kiel euxropan lingvon. Verkis : "La elvojo USE", 1923 (ankaux germane), kaj "Der Weg zur Euxropa-Partei" ("La vojo al la Euxropa-Partio), 1931 ; "la Euxropanismo".
|