Internacia Gazeto

Mahmud Mirbozorgi                                        10.05.2006

Reveno

             

                      

La plej bela koro

 



Iun tagon, juna viro estis staranta en la placo de urbo kaj pretendis ke en tiu regiono li havas la plej belan koron.   Multaj popoloj cxirkaux svarmis. 

Lia koro estis tute sana kaj estis sur gxi neniu grato. Do cxiuj konfirmis ke lia koro ja estas la plej bela koro inter kiuj ili vidis. La juna viro fierege pli lauxte dauxrigis lauxdi sian koron. Subite oldulo venis antauxen kaj diris: " Sed via koro ne estas tiom bela kiom la mia ."

La juna viro kaj la aliaj rigardis al la koro de la oldulo. Lia koro estis batanta tutforte sed estis plena je stigmatoj. Partoj de lia koro estis prenita kaj pecoj estis anstatauxita;
sed ili ne estis kovranta gxuste la malplenajn fosojn kaj estis randoj dentovicaj sur lia koro. En partoj ekzistis profundaj sulkoj kiujn neniu peco plenigis.

La popoloj estis rigardanta lin gape kaj estis pensanta ke kiel tiu cxi oldulo pretendas ke
li havas pli belan koron.

La juna viro almontris la oldulan koron kaj ridante diris : " Vi nepre sxercas: komparu vian koron kun la mia . Via koro estas nur manpleno da vundo, grato kaj trancxo."

Diris la oldulo : " Tio gxustas ; via koro sxajnas sana, sed mi neniam sxangxos mian koron kun la via. Cxu vi scias, cxiu stigmato estas montranto de homo al kiu mi estas doninta mian amon; mi apartigis parton de mia koro kaj donacis al li aux sxi. Iam li aux sxi ankaux estas doninta parton de lia aux sxia koro al mi kium mi metis je la loko de tiu elmidonita parto. Sed cxar ke tiuj du pecoj ne estis gxuste samformaj, mi havas randojn dentovicajn sur mia koro , kiujn mi karigas , cxar ili estas memorigantoj la reciprokajn amojn inter du homoj.

Iuj tempoj mi donacis partojn de mia koro al iuj , sed ili ne donis ion el siaj koroj al mi.
Cxi tiuj profundaj sulkoj ili estas. Kvankam dolorigaj , sed ili estas memorigantoj, amojn kiujn mi havis. Mi esperas ke ankaux tiuj revenos iun tagon kaj plenigos cxi tiujn sulkojn pere de mi-atenditaj pecoj.  Do nun vi vidas ke kio estas la vera beleco!" 

La juna viro sen iu dirajxo samtempe ke larmoj estis fluanta sur liaj vangoj iris al la oldulo, eligis pecon el sia juna kaj sana koro kaj pere de tremaj manoj donacis gxin al la oldulo.
La oldulo prenis kaj lokis gxin en sia koro kaj metis parton de sia maljuna kaj vundita koro sur la vundo de la junula koro.

La juna viro rigardis al sia koro ; gxi ne plu estis sana, sed gxi estis pli bela ol cxiamo.
Cxar ke amo estis penetranta el la oldula koro al la lia.


* * *