Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                          08.05.2006

Reveno

             

                      

Cxu komunismo kaj naziismo similas?

 

 


«Komunismo kaj naziismo similas inter si, ili esence estas samo» — sugestas al ni kaj rusiaj, kaj okcidentaj liberalaj ideologoj, de «kompetentaj» politologoj gxis «aktualaj» jxurnalistoj.
Cxu necesas diri, ke antaux ni estas tezo, celanta plejparte emociojn — tiom granda gxis nun estas malamo al nazioj kaj fasxistoj, malligintaj la plej sangan militon de la XX jarcento.
Cetere, tiu tezo malbone karakterizas moralan staton de la menciitaj ideologoj. Cxu pensas «sinjoroj liberaluloj», ke ili tiamaniere ofendas memoron de milionoj da komunistoj, luktintaj kontraux fasxismo kaj pereintaj en tiu lukto? 

Kiam venas tempo por racie pruvi tiun tezon, tiam oni, ordinare, diras, ke komunistoj kaj nazioj similas per politikaj metodoj. Kaj la unuaj, kaj la duaj kulpas pri reprezalioj kaj establo de diktaturo. Krome oni asertas, ke la komunisma kaj la nazia ideologioj esence similas — ambaux deklaras iun grupon de homoj «elektita», cxu klason, cxu nacion, cxu rason.

Do, ni analizu lauxorde. 
Antaux cxio, la historio montras, ke diktaturo kaj reprezalioj, ve, estas nepra atributo de firmigxo de ajna grava politika ideologio. La kauxzo estas ne en enhavo de la ideologio, sed en legxoj de evoluo de revolucio kiel socia fenomeno. Liberalaj ideoj, famaj rajtoj kaj liberoj de homo same estis establitaj en Euxropo per teroro, reprezalioj kaj diktaturo, ne malpli, aux eble exc pli sangaj, ol la rusiaj. Temas, ekzemple, pri diktaturo de Robespjero aux de Kromvelo. Poste ardo de revoluciaj pasioj estingigxas, la regximo stabiligxas kaj igxas multe pli milda.

En USSR reprezalioj okupis nur relative malgrandan periodon — de komenco de la 20-aj gxis fino de la 30-aj jaroj. Tio estas la aktiva parto de vivo de la generacio, kiu faris la Revolucion, de la generacio de idealistoj kaj ribeluloj. Kiam gxi komencis foriri de la historia sceno, establigxis multe pli milda regximo. Certe, ankoraux restis iomaj persekutoj de alipensantoj, sed ili ne havis amasan karakteron. Ekzemple, la disidentoj rezulte trafadis eksterlanden, kien ankaux ili mem strebis kaj kie ilin atendis premioj kaj alte pagata laboro en kontrauxsovetia radio.

Alvorte, ideologiaj limigoj kaj reprezalioj de sama intenseco estis tiam ankaux en la Okcidento — makartismo, malpermesoj je profesioj, arestoj de «disidentoj», deklaro de alipensantoj kaj neliberaluloj «ekstremistoj». Ni ja ne forgesu, ke okazis la Malvarma milito. Kaj pli junaj liberalaj regimoj ankaux en la XX jarcento praktikis jakobenajn metodojn — generalo Pinocxeto en Cxilio establadis «liberan kapitalisman socion», mortpafante siajn politikajn oponantojn. 

Kiel ni vidas, sur tiu bazo proksimigi komunismon kaj naziismon povas nur homoj, kiuj aux tute ne scias historion, aux konscie intencas konfuzi nin. Ne pli bonas afero pri la dua «argumento». Antaux cxio, ni notu, ke estas nenio pli kontrauxa, ol la komunisma kaj la nazia rigardoj al la socio, al la historio kaj al la homo. Komunistoj neniam predikis kaj ne predikas, ke ekzistas iaj «superaj homoj», kiuj ial estas principe pli bonaj, ol aliaj. El vidpunkto de la teorio de komunismo homo estas universala estajxo, cxiu estas kreita por plena memesprimo, kaj limigitaj kaj neperfektaj nin faras cxirkauxantaj sociaj kondicxoj. Kaj pro fremdigxo, nekonformo de sia ekzisto kun la alta destino de la homo suferas ne nur ekspluatatoj, sed ankaux ekspluatantoj, ne nur laboristoj, kiuj sxvitas por panpeco, kiel nun en la Tria mondo, sed ankaux granda proprietulo, en kiu ofte restas nemulte da homeco (negocado estas kruela afero). 

Tute ne al hegemonio de reprezentantoj de unu klaso strebas komunistoj, kiel pruvadas al ni nunaj kontrauxsovetiuloj. Kaj komunistigxi povas ajnulo — cxu judo aux ruso, cxu deveninto el la meza klaso aux el la aristokrata medio. Rakontantoj pri la «proleta sxovinismo, simila al la nazia», «modeste» prisilentas, ke, ekzemple, en la bolsxevista partio estis ne nur laboristoj, sed ankaux kamparanoj, devenintoj el komercistoj, oficistoj, kaj gxia gvidanto — Lenin entute estis nobelo. Komunistoj, vere, agnoskas, ke homo de laboro estas pli tuteca, natura homo, sed tio ja estas tute alia afero. Pri utilo de laboro kaj gxia neceso, se vi deziras venki viajn pasiojn, diras ankaux kristanismo. 

Tute ne tiel estas en la doktrino de naziismo. Tie estas postulate, ke unuj naskigxas superhomoj, kies destino estas dominado, aliaj naskigxas subhomoj, destinitaj por sklaveco. Subhomo, el vidpunkto de nazio, neniam igxos naci-socialisto, ecx se li parkeros paroladojn de Hitler kaj opinias sin germano kaj rasisto. Evidentas, ke komunismo estas gxenerale multe pli proksima al la kristanaj valoroj de humanismo, ol naziismo. Naziismo estas renaskigo de paganismo, ja ankaux gxi opiniis sklavojn animaloj. 

Kaj sociaj idealoj de komunistoj kaj nazioj estas malsamaj. Unuflanke oni bildas regnon, kie cxiuj estas liberaj kaj egalrajtaj, kie estas zorgo pri cxiu, kie laboro igxas kreado kaj memesprimado. Aliflanke — regno, en kiu unuj ricevas cxion, aliaj nenion, kie estas kasto de subhomoj ekde naskigxo, kiujn eblas ecx senpune murdi. Finfine, ankaux kompreno de historio estas malsama: por komunisto historio estas natura procezo, havanta objektivajn legxojn kaj kreata de homaj kolektivoj, sed por nazio historio estas hxaosa amasigxo de individuaj voloj, kie venkas la plej forta, al kiu favoras dioj. Komunismo estas racia doktrino, ligita kun scienco. 

Naziismo estas malracia doktrino, malfermite deklaranta sian ligon kun magio kaj okultismo. Hitler deklaris sin mediumo de la antikvaj gxermanaj dioj. Superaj rondoj de la nazia partio subtenis kontaktojn kun diversaj okultaj, mistikaj organizajxoj — de framasonaj kaj arjosofiaj logxioj gxis tibetaj monahxejoj. Oficiala doktrino de naziismo profunde kontrauxis la racian sciencon. Temas ne pri hazardaj politikaj persekutoj de iuj sciencaj skoloj, sed pri principa elekto de magio. Kio do en tio estas komuna kun la sovetia, scienca, materiisma mondkoncepto? 

Kiel ni vidas, tiuj, kiuj proksimigas naziismon kaj komunismon laux ideologio, aux entute konas nek la unuan, nek la duan ideologion, aux evidente mensogas. Pli versxajne, gxuste liberalismo estas proksima al naziismo. Ni ne forgesu, ke dum longa tempo la liberalisma mondkoncepto tute pace najbaris kun malkasxita rasismo. Usonaj liberaluloj sklavigis negrojn, britaj liberaluloj opiniis hindojn duonanimaloj, kaj ankaux nun kleraj euxropanoj uzas laboron de senrajtaj nelegxaj enmigrintoj. 

Ekzemple, de slavaj junulinoj, kiujn oni trompe elveturigis okcidenten. Kaj ili ne opinias tion rompo de homrajtoj! Kaj ankaux Hitler akiris la potencon kontraux mono de granda germana kapitalo, kaj, malgraux siaj demagogiaj deklaroj, ke li estas «por laboristoj», li lancxis la militon, profitan unuavice por grandaj industriistoj. Almenaux per tiu ekzemplo videblas, ke al la liberalaj ideologoj indas redoni ilian propagandan «tezon». Ilia kapitalismo kaj fasxismo, do, estas tute kongrueblaj. Sed la socialismo likvidis nacian malegalecon en Rusio, donis eblon evoluigi siajn kulturojn ankaux al nerusaj etnoj, malfermis por cxiuj largxan vojon.
Do, kiel oni diras, decidu vi mem: kio estas kio. 

* * *