Internacia Gazeto

Stanislaw Smigielski                                          06.05.2006

Reveno

             

                      

Franca parlamentano rekomendas Esperanton por EU

 


Franca parlamentano rekomendas Esperanton por EU            de Redakcio       2006-02-02 21:23 


La franca parlamentano Pierre Morel-A-L'Huissier faris formalan demandon al la ministro pri edukado rilate la ekuzon de Esperanto en EU. En sia demando, Pierre Morel-A-L'Huissier atentigas la francan registaron pri la raporto Grin, laux kiu la fortigxanta rolo de la angla lingvo estas malutila ne nur al la kulturoj sed ankaux la ekonomioj de anglalingvaj landoj.  La demando de Pierre Morel-A-L'Huissier estis farita post instigo de pluraj francaj esperantistoj, kiuj atentigis siajn reprezentantojn en la parlamento pri la koncerna raporto.

La franca parlamentejo.
En septembro 2005 aperis la tiel nomata Raporto Grin, mendita de la ministerio pri edukado en Francio. En sia raporto Francois Grin, profesoro pri ekonomio cxe la Altlernejo pri Tradukado kaj Interpretado de la Gxeneva universitato, atentigas pri la kreskanta influo de la angla lingvo en Euxropo.
Laux la raporto, la superregado de la angla lingvo havas ne nur kulturajn kaj simbolajn efikojn, sed krome estas ekonomie avantagxa al anglalingvaj landoj kaj malavantagxa al aliaj landoj. Ekuzo de Esperanto laux la raporto povus sxparigi al Francio 5,4 miliardojn da euxroj jare, kaj al la tuta Euxropa Unio 25 miliardojn. "Cxar Esperanto estas nenies lingvo kaj, pro tio, povas facile igxi cxies lingvo, gxia disvastigxo estas malpli minaca por la aktualaj euxropaj lingvoj ol estas la disvastigxo de la angla", konstatas la raporto.

Baldaux post la apero de la raporto, esperantistoj precipe en Francio, sed ankaux en aliaj landoj de EU, komencis uzi Gxiajn konkludojn en sia argumentado. En Francio esperantistoj atentigis parlamentanojn pri la raporto, kaj en januaro la konservativa parlamentano (el la partio UMP de prezidento Chirac) Pierre Morel-A-L'Huissier faris formalan skriban demandon al la ministro pri edukado.

Libera Folio publikigas la kompletan tekston de la demando en Esperanto:
Pierre Morel-A-L'Huissier altiras la atenton de la ministro pri edukado al la instruado de fremdlingvoj en Francio. La konkludoj el la raporto de prof. Francois Grin pri instruado de fremdlingvoj kiel publika politiko, submetita al la Alta konsilantaro pri edukado, videbligas ke la hegemonio de la angla lingvo ne nur montrigxas malegaleca, kontribuas longperiode al erozio de la lingva kaj kultura diversecoj, sed ankaux havas koston taksitan je miliardoj da euxroj: por tradukado kaj interpretado, verkado de tekstoj en la angla, instruado, kaj produktado de instrumaterialoj. 

Jen aparte trafa ekzemplo: en 1997 la proporcio de tekstoj verkitaj en la angla respektive en la franca estis egala cxe la Konsilio de EU.  En 2002 la angla kvaroble superis tie la francan. Du solvoj estas proponataj favore al lingvopolitiko pli ekonomia ol la sistemo nur-angla: cxu plurlingveco cxu alpreno de la internacia pontlingvo Esperanto. 

Pli ekonomia montrigxas la dua scenaro, pro la pli facila lernebleco de Esperanto, kaj pro la plia egaleco, en la senco ke cxiu devas akcepti egalan fortostrecxon por traduki kaj interpreti inter la internacia komuniklingvo kaj la patrina lingvo. Li do demandas kia estas la starpunto de la registaro cxi-kampe.
Al formalaj skribaj demandoj de la parlamentanoj la franca registaro devas respondi ene de du monatoj. Cxiujare aperas proksimume dudek mil skribaj demandoj, kaj ankaux la temo Esperanto regule revenas, ecx kun kreskanta reguleco.

En la jaroj 1988-1993 estis faritaj sume ok demandoj kun mencio de la vorto Esperanto, en 1993-1997 nur du, sed en 1997-2002 sume dek ses, kaj post la jaro 2002 same jam dek ses. La nun aktuala parlamentano Pierre Morel-A-L'Huissier jam en 2003 faris alian demandon kun rilato al Esperanto. Tiam li demandis, kion la registaro intencas fari por disvastigi la instruadon de Esperanto, konsiderante ke rektaj interpersonaj kontaktoj multigxas en EU. La antauxlasta demandanto (Lengagne, 21.6.2005) volis antauxenigi la instruadon de Esperanto en la franca eduksistemo. Respondon al tiu demando ni ne sukcesis trovi, kvankam la dumonata limdato antauxlonge pasis.

La antaux antauxlasta demandinto (Zumkeller 30.11.2004) Sxatus ke oni instruu Esperanton kromfake, kiel teknologion aux informadikon. Respondo: malsame al "fremdlingvoj vivantaj" kaj "regionaj lingvoj, pri kiuj oni povas abituriente ekzamenigxi kaj kies identeco ligigxas al literaturio, historio kaj geografio, Esperanto, pro sia neuxtraleco mem, ne havas cxi tiun kulturan dimension".

La sama frazo pri manko de ia kultura dimensio ripetiGxas en pluraj respondoj, simile kiel en la lastatempaj oficialaj respondoj de EU al demandoj pri Esperanto. Tamen laux la respondoj de la franca registaro "nenio malhelpas libervolan instruadon de Esperanto ekster normalaj instruhoroj". Oni respondas ankaux rilate la euxropajn instituciojn, kvankam tio ne estis demandita: Francio subtenas plurlingvecon en EU - kaj sekve kontrauxas Esperanton.

La plejparto de la demandoj celas, en diversaj vortumoj, "antauxenigi la instruadon de Esperanto en la franca eduksistemo", plej ofte petante gxian inkludon inter la studmaterialoj pri kiuj oni rajtas abituriente ekzamenigxi. En unu respondo, la ministerio listigas la 23 lingvojn pri kiuj eblas abiturientigxi, dirante ke tio igas Francion unu el la landoj kiuj "proponas plej malferman elekton al familioj", kaj paradokse konkludas ke gxuste tial ne indas plidiversigi gxin.

Reirante al periodo pli frua, indas noti la demandon faritan de la plej konata demandanto inter cxiuj, Jack Lang. Li estis kulturministro en 1981-1986 kaj 1988-1992, edukministro en 1992-1993 kaj 2000-2002.
Jack Lang en 1997 volis scii, kion intencas fari la registaro por favori la disvastigon de Esperanto kiel komunika helplingvo.
Al la demando de Jack Lang venis la kutima respondo pri manko de kulturo cxe Esperanto.
Poste ankaux Jack Lang kiel ministro mem nenion faris pri Esperanto.

* * *