Internacia Gazeto

Jindriška Drahotová                                           05.05.2006

Reveno

             

                      

Suka kollu: la espero estas miljara

 


De serio "Unu tero, multaj kulturoj - Sur kamparoj de l´mondo (4)" de Maryvonne kaj Bruno Robineau publikigita en MONATO 2001.

Suka kollu: la espero estas miljara

Je la sojlo de la 21-jarcento la kamparanoj en bolivia altebenajxo ree praktikas forgesitan miljaran teknikon. Neregistaraj organizajxoj kaj internaciaj agentejoj estas ne malmultaj en Bolivio. Iliaj agronomiaj ingxenieroj, kiuj tre bonintence alvenas kun, en siaj pakajxoj, plibonigitaj semoj kaj sterkoj, ofte senkuragxigite foriras: ne, nenio farebla cxi tie, tro malmilda estas klimato, tro malricxa estas la tero. Kaj tamen ne cxiam tiel estis!

Tivanaku versxajne belege aspektis kun siaj majestaj piramidoj, siaj temploj, siaj skulptitaj bareliefoj orkovritaj. La cxefurbo situis cxe la koro de imperio etendigxiganta de la nordo de Cxilio gxis la spronoj de la amazoniaj arbaroj de Peruo en la 11-a jarcento de nia erao.
Poste alvenis inkaaj invadantoj kaj hispanaj konkeristoj; forgesigxis Tivanaku kaj gxia monumenta cxefurbo.

Ekkono de arkeologoj
Laux Allan Kolata, usona arkeologo kaj bolivia kolego Osvaldo Rivera, ambaux edukitaj ankaux kiel agronomoj proklamas, ke la urbo Tivanaku cxe sia apogeo versxajne nombris 120.000 logxantojn kaj la loka agrikulturo produktis kromajxojn, kiuj ebligis teritorian kaj kulturan ekspansion de la imperio. Sed kiel urbo kapablus nutri sian logxantaron en tiu dezerta pampo, submetata al cxiuj severaj veterkondicxoj, kie la kultivajxoj frostigxas mezsomere aux estas inundataj de la salhavaj akvoj de la lago?  Nuntempe la pampo de Koani ecx ne kapablas nutri la 7.000 logxantojn, kiuj en La Paz iom post iom densigas la fluon de senlaboruloj.

Robert Cruz versxajne ne trovigxos inter ili, cxar li ree esperas pri agrokulturo depost tiu tago, en 1987, kiam li renkontis Allan Kolata kaj Osvaldo Rivera, klinigxantaj sur liaj kampoj. Ambaux nekonatoj rakontis al li strangajxojn: ke lia tero, nun uzata nur por nutri liajn ljamojn, versxajne estis tre fekunda; ke la strangaj termontoj, kiujn li cxiam konis, kaj kiuj donis al la pejzagxo la aspekton de giganta onda lado, estis la postrestajxoj de sistemo de platformoj apartigitaj de kanaloj; kaj ke li povus revivigi cxion cxi kaj ree produkti cxi tie terpomojn. Tiam temis nur pri hipotezo; necesis gxin kontroli.

Roberto Cruz konvinkigxis provi la eksperimenton kaj prisemis unu el tiuj platformoj cxirkauxataj de kanaloj, kiuj estis rearangxitaj - unu suka kollu, ajmara termino, kies signifo estas "plialtigita kampo". Tamen, iun februaran nokton (do dum sudhemisfera somero), okazis tio, kion li tiom timis: severa frosto. Matene la kamparanoj konstatis, ke difektigxis 90 % de ilia rikolto de terpomoj. Kiam siavice Roberto malsupreniris en sian suka kollu por konstati la damagxojn, li tre miris, vidante, ke blanka nebuleto kovras lian kampon, "kvazaux kovrilo sternigxanta je 90 cm super la grundo". Ankoraux pli granda estis lia surprizo, kiam li konstatis, ke liaj plantoj multe malpli suferis ol en la apudaj kampoj. Kelkajn monatojn poste li engarbejigis rekordan rikolton. Tio estis unua rearangxita suka kollu; nuntempe ili ampleksas 128 hektarojn en 53 vilagxoj.

Retrovi scion
En tiu "kovrilo" de nebulo, kiu tiel efike protektis la rikolton de Roberto, kusxas la genio de la suka kollu. Cxar la altebenajxo havas sunplenajn tagojn, la akvo de la kanaloj varmigxas; kiam gxi vaporigxas, la miksigxo de la vaporo kun nokta malvarma aero formas tiun nebulan kovrilon, kiu sxirmas la plantojn kontraux frosto.
La agronomo Juan Ramirez cxeestis, kiam okazis unua rikolto en la suka kollu de Roberto Cruz. Pri tio li memoras, kvazaux estus okazinte hieraux: "Skandale altaj estis la rendimentoj. Estis proksimume po 23 tuberoj por cxiu plantajxo, dum cxi tie oni gxenerale ricevas nur po kvin aux ses. Konvinkitaj kamparanoj kisis la terpomojn. Por ili tiu rikolto signifis pluvivi." Efektive la kamparanoj neniam vidis tion: rendimentojn de 20 t/ha, preskaux dekoblo de tio, kion ili kutime ricevas! Kaj poste konfirmigxis la rezultojn. Tiuj suka kollu ankaux produktas bonajn rezultojn por aveno, hordeo, cepoj kaj faboj.

Fido al praavoj
Osvaldo Rivera kaj Allan Kolata tre gxojas pro tio, ke ilia laboro de arkeologoj donis esperon al multaj kamparanoj, rehavinte al ili la teknologion de iliaj praavoj. 
"De jarcentoj ni bolivianoj opinias, ke tio, kio venas de eksterlando, estas pli bona, kaj cxiam
de eksterlando oni sercxas solvon al niaj problemoj. Tio naskis ian mensan dependencon.
Cxi tie ni povas redoni al la kamparanoj fidon al siaj praavoj, al si mem, por ke retrovu sian propran valoron. Jen la fundamenta bazo de la evoluado", konkludas Osvaldo Rivera.
En tiuj suka kollu la andaj kamparanoj cxefe vidas plian pruvon de sia kutimdiro: 
"Necesas antauxen iri, rigardante la pasintecon."

Pri siaj spertoj dum okjara vojagxo tra la mondo la auxtoroj detale raportas en sia libro Ili vivis sur la tero mendebla cxe FEL. La libro estis tradukita al cxehxa lingvo.

Jindriška Drahotová por "Legolibreto".

* * *