|
Negro Pou La Vi (Nigra Por La Vivo): "La Persisto"
Muziko, teksto originala verkitaj en la kreola lingvo fare de: Tony Farla
Traduko, adapto al esperanto: Stefano Keller
© Tony Farla & Stefano Keller
"La Persisto"
Gejunuloj de la mondo
Jes, cxiuj de la homa ras'
Vi persistu por sukcesi
Viajn revojn realigi
Da malfacilajx' la viv' ja plenas
Sed ne rezignu vi pro tio
Levu vin forte se vi falas
Dauxrigu kun energio
La viv' ofte malfacilas
Restu tamen pozitiva junular'
Obstaklojn vi ja ne timu
Atingos lumon vi dum la vojagx'
Kun la esper', fido vivu cxiam
Ne malpaciencu iam
Nur kuragxe vi sukcesos
Bone konsciigxu pri tio vi jam
La persisto, la persisto
Cxiam vi pensu nur pri gxi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi
La persisto, la persisto
Cxiam vi pensu nur pri gxi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi
Gepatrojn viajn vi plezurigu
Sin oferis ili por via sukces'
Nenio venis al ili donace
Prenu la ekzemplon de supre
Ricxigu vin per la lernado
Plenigu vin da bonaj sentoj
Ne plu senzorgan fusxamuzon
Levu jam vin, ekiru antauxen
La viv' ofte malfacilas
Restu tamen pozitiva junular'
Obstaklojn vi ja ne timu
Atingos lumon vi dum la vojagx'
Kun la esper', fido vivu cxiam
Ne malpaciencu iam
Nur kuragxe vi sukcesos
Bone konsciigxu pri tio vi jam
La persisto, la persisto
Cxiam vi pensu nur pri gxi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi
La persisto, la persisto
Cxiam vi pensu nur pri gxi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi
La persisto, la persisto
Cxiam vi pensu nur pri gxi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi
Prenu nun da temp' pensu pri futur'
Jugxu nun vi mem, iru al destin'
Restu pozitiva por atingi la cel'
Ne perdu kuragx', venku timojn mem !
La persisto, la persisto
Cxiam vi pensu nur pri gxi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi
La persisto, la persisto
Cxiam vi pensu nur pri gxi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi
La persisto, la persisto
Cxiam vi pensu nur pri gxi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi
La persisto, la persisto
Cxiam vi pensu nur pri gxi,
La persisto, la persisto
Alportos la sukceson al vi
NEGRO POU LA VI (Nigra Por La Vivo) kaj La Persisto estas: Cxefkantistoj: Soul T (Tony Farla), Know Me (Gabriel Edouard), Lin (Linlay Abdool Ramane), Ras Pat (Patrick Philippe. Arangxo: Gerard Louis. Tamburisto: Jean Simiette. Gitaristo: Gerard Louis. Basgitaristo: Hans Marthe. Klavisto: Frederic Francois. Pianisto: Lansley Henri. hxoristoj: Sandra Mayotte, Gerard Louis, Chevrine Etiennette, Bruno Malcolm. Produktanto/Eldonisto: Tony Farla & Gerard Louis. Tradukisto/Impresario: Stefano Keller. Vestajxoj: KULCHA.
|