Internacia Gazeto

Wu Guojiang                                                      30.04.2006

Reveno

             

                      

Informilo de gxemelaj urboj   -  N.ro 1   februaro 2006

 



Informilo de Ghemelaj Urboj


Reta revueto de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj"

Jaro 5 N-ro. 1 (16) februaro de 2006                     

______________________________________________________________________________________________
NOVAJHO 

 
La jaron 2006 ni kune pasigos

Okaze de la novjaro 2006 unue mi kore dankas tiujn esperantistojn kiuj salutas min per diversaj formoj, ankaux sincere dankas tiujn dezirojn al la projekto "Ghemelaj Urboj". 
La jaro 2006 estos la 4-a datreveno de la projekto "Ghemelaj Urboj" de UEA. Disvastigi Esperanton kaj akceli interurban ghemelighon eterne estas la cheftemo de la projekto. La jaro 2005 estis sukcesa, la 2-a kunveno
de ghemelaj urboj, fruktdona intershangho kaj praktikado inter kelkaj paroj da ghemelaj urboj, la programo "Ghemelaj Urboj" en kelkaj laborplanoj aux kunvenoj, kaj deziroj serchi samideanojn en siaj ghemela jurboj, ktp. Propono,partopreno kaj praktikado estas mia espero al chiuj. En 2006 ni, kvar funkciuloj de la projekto, plie
tenos intiman kontakton kun vi kaj tutkore servos al vi. Mi kredos, ke la prokjekto evoluos en progreso se ni
chiu kune penadas, kaj kune pasigos la signifoplenan jaron 2006.
Laste mi kore deziras al esperantistoj, precipe al tiuj en ghemelajurboj, kaj viaj familianoj:
Felichon kaj Sanon en 2006.  (Wu Guojiang) 


Okazis la norda ghemelurba kunveno


La 24-an auxgusto, 2005, en Kopavogur, Islando, okazis Norda Ghemelurba Kunveno, kun la temo "Libera tempo por chiuj". Ghi estas aranghata chiun duan jaron. La nordaj ghemelaj urboj konsistas el Norrkoping el Svedio, Odense el Danio, Trondheim el Norvegio, Klaksvik el Feroaj Insuloj kaj Tempere krom Kopavogur. La kunveno traktadis kio estas urba rolo organizi kulturajn kaj libertenpajn servojn por chiuaghaj urbanoj.(el la finnlanda auxtunonumera Vekilo/2005)

 

Iniciatemaj GEA-estraro kaj urbestro

La urbestro de Herzberg Gerhard Walter vizitis kaj salutis la pli ol 40 partoprenantojn de la Unuaj Tutlandaj Pedagogiaj Tagoj kaj la GEA-estraron, kiu kunsidis en Herzberg la 2-an de oktobro 2005. Tiu vizito de la urbestro celis la pli bonan interkonatighon kun GEA-estraro kaj estis signo de estimo al la 29-jara laborado de Esperanto-Gesellschaft Sharz kaj la 6-jara aktiveco de Germana Esperanto-Centro kiel klerigejo de GEA. Li estis surprizita de la multnombra reprezentigho de Esperanto-instruantoj el tuta Germanio kaj la freshaj ideoj, iniciatemo de la gvidantoj kaj funkciuloj de germanaj Esperantistoj. Li ghoje akceptis la rekomendon nomi Herzberg Esperanto-urbo kaj vidas bonshancon, ke Esperanto farighu vaste uzata pontlingvo inter malfermitaj homoj de Euxoropo. En tiu procezo Herzberg kaj ghia ghemelurbo Gora povas esti modeloj. Per promesita plua morala kaj laux la ebloj financa subteno li intencas helpi la jam longan aktivan rolon de Herzberg en la nacia kaj internacia E-movado. 


Ghemelighis du E-societoj

La 15-an de Oktobro, 2005 en Prilep,Respubliko Makedonio, ghemelighis E-societoj: "Ora Serpento" el la urbo Zmiyov, Ukrainio kaj "la Progreso"el Prilep, R.Makedonio. Atestilojn por ghemeligxo subskribis kaj intershanghis s-ino Alina Sljahova, gvidantino de la "Ora Serpento" kaj s-ro Metodi Galeski el Prilep, prezidanto de la "La Progreso". Poste sekvis solena kaj amuza kunveno en kiu s-ino Alina Sljahova prezentis al Prilepanoj tataraj kaj ukrainaj dancoj. Cheestantoj dauxrigis kunvenon kun makedonaj popoldancoj kaj makedonaj bakajhoj. En tiu kunveno gasto estis freshbakita esperantistino Ristana el urbo Ohrid, kie lastaj semajnoj s-ino Alina gvidis E-kurson. (Viktor Galeski)


La rubrikon "Ghemelaj Urboj" starigos la Revuo Orienta 

Emociighinte pro la bona enhavo de la reta revueto' Informilo de Ghemelaj Urboj" s-ro HORI Yasuo proponis, ke la Revuo Orienta, organo de Japna Esperanto-Instituto, havu en 2006 specialan rubrikon "Ghemelaj Urboj". Al tio s-ino Maritza Gutierrez, estrarano de UEA kaj unu el la kvar funkciuloj de la projekto havis klaran esprimon. Shi diris, ke la laboro farata pri ghemelaj urboj estis tre salutinda kaj necesa por plifortigi la movadon kaj kunlaboron inter landoj, kaj ke shi aparte salutis la iniciaton proponi ke la Revuo Orienta havu rubrikon pri la temo, kaj esperis, ke ghi estu akceptata.eventuale aliaj esperantistaj gazetoj povus iel simile fari por la venonta jaro.


La programo "Ghemelaj Urboj" estos en la 100-jara Jubileo de GEA

La100-jara Jubileo de Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj la 83-a Germana Esperanto-Kongreso okazos de la 2-a ghis la 5-a de junio, 2006, en Braunschweig / Brunsviko.
La 19-an de majo 1906 estis fondita en Brunsviko la Germanlingva Esperantista Societo kun membroj el Germanio, Auxstrio kaj Svislando. Tial ni povos baldaux fiere festi nian centjarighon. Tamen tio ne estas sole la afero de la nunaj germanoj.  Ne nur ghi estis ankaux la asocio de la auxstroj-hungaroj kaj de la germanlingvaj svisoj, sed krome tiutempe Germanio estis multe pli granda kaj etendighis de Litovio ghis Francio.
Profitu la vojaghon por resti iom pli longe kaj viziti la auxtomobilcentron de Volkswagen en Wolfsburg (25 km), ferii en la regiono Harz aux restadi kelkajn tagojn en la vivoplena chefurbo Berlino.
Venu kaj auxskultu la prelegojn, rakontojn de gravuloj de la germana Esperanto-movado: D-ro sc. Detlev Blanke, D-ro Werner Bormann, D-ro Ulrich Lins kaj Prof. Erich-Dieter Krause.
Dum tiu festo estos aranghita bona temo (E-kontaktoj inter ghemelurboj) por la estonteco de GEA. Alighilojn bv. peti de la GEA-komisiito pri aranghoj: Christian Darbellay, Kaiserstr. 39 DE - 24143 Kiel, Tel. 0431/ 73 77 88, Esperanto-Kiel@web.de


La deziro realighis sub la projekto

S-ro Henry Studer en Davis, Usono, finfine trovis samideanojn en la china ghemelurbo Wuxi kaj ricevis iliajn aktivajn reagojn pere de la projekto.


Du retejoj akceptis proponon de la komisiito

Ricevinte mesaghojn pri la retejo www.gvidilo.org de Havra Esperantista Grupo, Francio kaj la retejo http://members.chello.cz/malovec/ de la urbo Moravske Budejovice, Chehhio, kaj trovinte, ke la enhavo pri ghemelajurboj mankis al ili ambaux, la komisiito proponis, ke ghi estu aldonita al ili. La du retejoj konsideris kaj akceptis la proponon. S-ro Miroslav Malovec ankoraux skribis tiel: kiam vi sendis vian demandon pri la urbo Moravske Budejovice, pri ilia Esperantlingva retejo, kaj pri iliaj ghemelurboj, mi sendis vian tekston kun chehha traduko al la magistrato de la urbo, por ke ili vidu, ke per Esperanto oni scias pri la urbo ech en Chinio.
Tio tiom entuziasmigis la magistratanojn, ke ili nun volas subskribi kunlaboron kun Ceha Esperanto-Asocio kaj serchi pere de esperantistoj aliajn ghemelurbojn.


Pluaj pashoj de Interkultura Centro Herzberg/Harz, Germanio

1) Ni denove interparolis kun nia urbestro Gerhard Walter en Herzberg. En januaro 2006 okazos granda varbado pri Esperanto-Kursoj en Herzberg kaj apudaj urboj. Komune kun la urba administracio ni varbos por Esperanto kaj kursofertoj, char ja ankau en Gora okazos nun la varbkampanjo. 

2) Baldaux ni havos en la urbo Herzberg kelkajn vojmontrilojn "Esperanto-Centro".En januaro 2006 ankaux estos esperantlingva teksto sur la urba hejmpagho, ktp. 

3) Je la lasta lundo okazis granda informado pri Esperanto (ankaux rilate al Gora) en la subdistrikta gimnazio. Cheestis pli ol 80 personoj (geinstruistoj kaj reprezentantoj).Fabienne Zürn, s-ino Holtmann, Zofia Korody kaj Otto Kern informis pri la celoj. Kun la nova semestro je la 1a de februaro okazos la unuaj Esperanto-kursoj por gelernantoj en la gimnazio.

4) La urbo Herzberg subskribis la kontrakton rilate al komuna feriosemajnoj kun gelernantoj el Gora kaj Herzberg en la tempo (la 31-a de julio ghis la 14-a de auxgusto 2006) en Herzberg.

5.a) Chu en Gora okazis la subvencipeto che la polgermana kulturfondajho en Varsovio?
5.b) Chu vi komencis la varbkampagnon por novaj kursoj en Gora?
5.c) Kio nova en Gora?
      (Marika Zsofia Kuba Otto Petro)


Tuto de Informilo de Ghemelaj Urbo legeblas en la retejo

Pro faro de s-ro Alex.K chiu aperinta numero de Informilo de Ghemelaj Urboj nun legeblas che: http://groups.yahoo.com/group/lokaj-esperanto-grupoj/files/ 


Reagoj al la projekto "Ghemelaj Urboj" kaj sia revueto

1.S-ro René PAIROUX el Belgio:Estimata, Dankon pro viaj sendoj kaj viaj informoj kiuj interesas min. Mi disdonos vian retadreson por vin konatigi. Mi projektas sendi al vi artikiolon pri mia urbo aux mia regiono. 

2. Richard Servais el Belgio: Esperanta amiko, La plezuro estas granda por mi , legi viajn skribajhojn kaj chiujn informajhojn, mi akceptas ilin, ja kun grandaj plezuroj.

3. S-ro Manoel Blaz Garcia el Brazilo: Estimata amiko Wu Guojiang, redaktoro de Projekto Ghemelaj Urboj, Mi ricevis kun ghojo kaj danko vian Informilon de Ghemelaj Urboj, N-ro 2 (13) junio 2005, k n-ro 3 (14) sep. 2005. Mi legas ilin kun ega intereso. La informoj pri la 90-a UK en Vilno tre interesas al mi k al niaj klubanoj, chefe por niaj Esperanto-elsendoj prezentataj chiudimanche en E-programo de Radio Boa Nova - Am 1080 kHz en Sorokaba. Pri Ghemelaj Urboj ni ankau informos en la menciita Radio-programo.Fine, mi deziras al vi pacon, sanon kaj sukceson en via mirinda kaj bonega laboro por pli bona mondo.

4. S-ro Leonardo Ramalho,dumviva Membro de UEA kaj fakdelegito pri Cionismo Kristanismo, el Brazilo: Mia kara s-ano Wu Guojiang, Mi chiam ricevas viajn informojn, kaj shatas legi ilin tute. Mi tre shatas ricevi viajn informilojn, char mi informighas pri tuto de la e-aro de l' mondo. Dankojn.

5. S-ro Luiz Alberto el Brazilo:mi akurate ricevas vian bultenon kaj varmighas la koro konstatante vian sindedichon por nia afero. Mi bedauxras ke mi malhavas tian talenton!kun bondeziroj gratulas vin kaj vian familion.

6.S-ro HasanYakub el Bulgario: Estimata Wu Guojiang, vian retadreson mi ricevis de sinjoro Renato Corsetti.Mi interesighas pri la fenomeno ghmeligho, pri ghia specifo kaj efektivigo.Fine mi interesighas pri eventuala urbo por ghemeligho kun la urbo kie mi nun estas. Se ni povos evoluigi la temon ni povus iri al la detaloj pri la ghemeligho de nia urbo.

7.S-ro Dong Shulin el Chinio:Estimata s-ro Wu, saluton! Mi tre ghojas ricevi vian informon.En auxgusto de la jaro 2004 mi ghemeligis du infan-ghardenojn Zaozhuang-a "Tianmi" kaj Turuna "kanguruo" Pollando.Mi deziras ricevi viajn bonajn spertojn.

8.S-ino Raita Pyhala el Finnlando: via revuo estas interesa, tamen ne indas sendi ghin al mi, char mi loghas sola en arbara vilagho sen iaj ghemelaj rilatoj aux eblecoj starti tiajn.Sukceson al vi!

9. S-ro Daniel.Devis el Francio:Ghis nun mi nur legis kelkajn artikolojn pri la projekto Ghemelaj urboj. Kvamkam estante tre interesata pri la principo de via afero, mi (certe pro manko da tempo) ne trovis dokumentojn donante klare kiel la afero disvolvighas. Chu vi povus sendi tion al mi per tiu retvojo? Antauxdankon.

10. S-ro Houenavo Pierre el Francio: saluton,kara amiko malfrue mi sendas respondon al via retmesagho.ne kolerighu sed ricevu miajn korajn dankojn kun miaj dziresprimoj de la jarfino kaj de la novjaro 2006mi sendas la sekvon letere. Dankon.Fartu bone. 

11. S-ro Siegfried Linke el Germanio: Estimata samideano, vi sendas de tempo al tempo elektronikaj mesaghojn al mi (kaj al aliaj gesamideanoj) plenumante vian taskon de prizorgo la ghemelurbajn aferojn, ke estas lauxdinda agado.Elkoran dankon!

12.S-ro Manfred Westermayer el Germanio: Kara samideano Wu Guojiang, elkoran dankon por via sendado de #13 kaj #14 (mi legos poste).Vi certe scias, ke nia Esperanto grupo de Frejburgo /Breisgau kaj chirkauxa regiono(Germanio) havas kontakton kun plejmulto el niaj ghemalaj urboj:Esfahan (IR), Macuyama (JP), Padovo (IT), Besancon (FR), Innsbruck (AT),Lviv (UA), bedauxrinde ne kun Guildford (GB).La urbeto en kiu mi vivas, 79194 Gundelfingen, havas partnerajn urbojn:Bierun (PL) kaj Meung sur Loire (FR, bedauxrinde sen esperantisto ghis nun). 

13. S-ro Rene el Germanio: Saluton Wu, Dankon pro via informilo. Nun mi havas demandon al vi. Chu mi rajtas metis la informilojn sur la pagharon de la Esperanto-Societo Neubrandenburg, kiun mi redaktas ekde 2003.Ghis baldaux.

14. S-ro Werner Pfennig el Germanio:Kara, estimata Wu, kore mi dankas pro viaj detalaj informoj kaj interesaj informiloj pri la ghemelurbaj rialto.Mi gratulas vin kaj vian popolon pro la sukcesa starto kaj reveno de la kosmoshipo kun la du kosmonautoj. Jam estas la dua fojo, ke Chinio tiel sukcese agas, mi esperas, ke vi tiel kontinuas - ankaux tiam, se ne chio lauxplane kaj plene sukcesos. Neniam rezigni! Kore salutas vin. 

15. S-ino Aldona Grikietiene el Litovio:Saluton Estimata s-ro Wu Guojiang !Mi dankas Vin pro senditajn revuetojn N-ro 13 kaj N-ro 14. Tio estas interesa por mi, tial mi faris kopiojn kaj transdonis al urba biblioteko de Garliava, ke ilin povu legi urbaj esperantistoj.Mi kondolencas Vin kaj chiujn al kiu forpaso de la s-ro Takeuti Yosikazu en Japanio estas doloro de koro, kiu tristas.

16. S-ro Jawaid Eahsan, Ghen.Sekretario de Pakistana Esperanto-Asocio(PakEsA): Kara Guojiang Wu !La Projekto"Ghemelaj Urboj" de UEA tre rapide progresas.Estas tre bone ke ankaux en UK-2005 okazis kunveno de Ghemelaj Urboj. Gratulojn !

17. S-ro Lilia Samudio el Paragvajo:Saluton, Karaj samideanoj "ghemelurboj" Mi tre dankas vin. Ni, en nia lando laboras ankau pri la afero de la E-o, sed por ni esta tre malfacile komunikigi vin kaj aliajn esperantistojn. la retejo ne estas en nia urbeto.Bonvolu, Senkulpigun nin ke ni ne rospondis vin. Nur la gelernantoj faras partoprenoj kaj ludoj, en aliaj momento ni sendas vin la fotoj. Ni estas tre felichaj ricevi viajn mesaghojn. Bonvolu pardonu niajn erarojn.Elkoran Dankon! 

18. S-ro Andrzej Marszalkowski el Kartuzy en Pollando: Saluton! Jhus mi revenis de la sesio de la Urba Konsilantaro en nia urbeto Kartuzy.Estis diskutita (marghene, tamen arde) la kunlaboro kun niaj ghemelaj urboj. Chu estas iu internacia regularo, instrukcioj, laborplano, agadplano (kaj simile) pri la afero?

19. S-ro D. Rooke el Svislando:Kara s-ano,Koran dankon pro via informilo.Kiel estrarano de Zurika e- klubo, proponas korespondadon inter la jam ofiale ghemalaj urboj Zuriko, Svislando kaj Kunming, Chinio.

20. S-ro Zelimir Pehar en Tajlando: Mi ricevis vian informilon pere de agemega UEA prezidanto Renato Corsetti! Akceptu multajn la plej sinceran amikan samideanajn salutojn de prezidento de MondEtur Zelimir Pehar

21. S-ro Phil Dorcas (filipo@grupoj.org www.esperanto-usa.org): Kara kolego, Saluton! Skribas al vi Filipo, (Phil Dorcas) nova prezidanto de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.Mi pritraktos aktivecon en lokaj grupoj en Usono, kaj deziras starigi ghemelurbajn agadojn chi tie.Kiel mi povas lerni pri la projekto? Mi certe havas ideojn, sed deziras kunlabori kiel eble plej multe kun la jamkreitaj projektoj. Mi planas informi la usonajn lokajn grupojn kiam mi pretos kun la elpensitaj detaloj.Multan dankon.


URBA STILO KAJ TRAJTO

Angulemo vigle eniras sian estontecon!

La rivero Charento trairas parton de la urbo Angulemo, Francio. Tiu kvartalo river-borda, nomata Sankto-Sibardo, en la pasintaj jarcentoj estis industrie tre aktiva, pro la transport-trafiko sur la rivero, pro la funkciado de mashinoj pere de la rivera energio, sed ankaux pro la uzo de la akvo en la fabrik-procedoj mem,precipe en la fakoj de paper- kaj felt-produktado.
De tiu tempo restis multaj ne plu uzitaj fabrikejoj, kiu donis al la kvartalo ghian aspekton kvazaux ruinighantan. De pluraj jardekoj la urba registaro klopodas, kiel eble plej ofte, reuzi kaj valorigi tiujn konstruajhojn, kies historio estas interesa parto de la loghantara memoro.
Vizitintoj de nia urbo certe memoras pri "Nacia Centro pri Bildstrio kaj Bildo" CNBDI(1), "Muzeo pri Papero"(3) kaj la domo por asocio "Nilo"(2).
Ghuste pro tio, ke bildstrioj farighis la "naua arto" kaj mondan famon akiris nia chiujara "Festivalo pri Bildstrioj", naskighis grandioza projekto nomata MAGELIS, por plu renovigi la kvartalon kaj rekonkeri ghin kiel vivantan parton de la urbo, pere de la kreskanta industrio pri bildoj kaj multflankaj bildteknikoj.
Tri direktojn celas tiu projekto: (1) Proponi lokon por industrioj en la fakoj de kreado de bildo; (2) Proponi eblecojn al studentoj diplomighi en la koncernataj fakoj; (2)Proponi al la loghantaro kaj al la vizitantoj (re) malkovri la historion de la kvartalo, kaj ghian nuan disvolvighon. Tiu projekto de pluraj jaroj jam uzas la strebojn de nia samurbanoj, kaj plu dauxros ankoraux kelkdek jarojn. La urbestraro kunvokis multajn partnerojn, inter kiuj Euxropa Unio, la franca Shtato kaj chiuj lokaj establoj. Ghi celas krei novan elanon, pere de ekonomiaj kaj sociaj progresoj.
Venu, vi amikoj, turistoj, studentoj,laboristoj kaj entreprenistoj, kaj vidu kiom vigle Angulemo eniras sian estontecon! (el la kontrubuajho de Conde Rey al la germana gazeto PONTOJ7/2003)


INTER GHEMELAJ URBOJ

Seminario pri kunlaboro de ghemelurbaj E-kluboj

De la 18-a ghis la 22-a de sept. tihxvina E-klubo akceptis gastojn -esperantistojn el Herouville St. Clair, Francio. La francoj venis por partopreni antauxplanitan seminarion pri kunlaboro de ghemelurbaj E-kluboj, tamen plenvalora seminario ne okazis pro tio, ke reprezentantoj de du aliaj ghemelurboj de Tihxvin (Imatra-Finnlando kaj Trosa-Svedio) lastmomente anoncis sian nevenon. El la seminaria programo estis efektivigita laborkunveno en la Urbodomo- sufiche utila duhora konversacio. Cheesto de la raportisto de loka jhurnalo "Divja" kauxzis aperion de chi suba artikolo kun titolo: "Esperanto estas lingvo de estonteco"
Renkontigho de esperantistoj el la ghemelurboj Herouville Saint-Clair kaj Tihxvin okazis en la malgranda salono de la urbodomo. Estis antauxplanita pli vasta kunveno, sed esperanto-posedantoj el la ghemela Imatra (Finnlando) ne sukcesis alveni pro okupiteco pri propra, skandinavia forumo de esperantistoj.
En la renkontigho cheestis: chefa fakulo pri eksteraj ligoj kaj internaciaj programoj de MF "Tihxvinskij rajon" E.V. Smirnova, partoprenantoj de loka "Esperanto-klubo" kaj de amikecsocieto "Tihxvin Herouville St. Clair".
Dum la renkontigho oni parolis en tri lingvoj, kaj chefe pri tio, ke la ghemelaj ligoj de niaj urboj devas vastighi, tushi diversajn agadsferojn kaj enhavi ne nur kreon de komunaj projektoj sur la urbodoma nivelo sed ankaux komunikadon de ordinaraj civitanoj de niaj urboj.Venkon de lingvaj baroj helpos lernado de esperanto.En Herouville la asocio de esperantistoj havas 35 membrojn, en Tihxvin iom malpli. Ni havas funkciantajn kursojn por lernado de tiu lingvo. Eblas diri, ke esperanto estas ne nur lingvo, sed vivmaniero por homoj agemaj, aktivaj. Esperantistoj de la tuta mondo konstante interkomunikighas. Laux la opinio de la gastoj el Francio ankaux de tihxvinaj esperantistoj alproprigi tiun chi lingvon estas tute ne malfacile.
Esperanto permesas al simplaj homoj trovi komunan lingvon, - diris Claude Ferrand, partopreninto de la renkontigho. (Je. Andrievskaja)"
La artikolo estas akompanata de konvena foto. Post enhavoricha restado en Tihxvin francaj esperantistoj vizitis Moskvon kaj Peterburgon. Ni kore dankas esperantistojn de ambaux urbegoj, kiuj organizis bonan restadon por niaj francaj amikoj.(Viktoro Kandalinskij) 

Mia plia provo

En somero mi havis la ideon kontakti niajn ghemelurbojn. Aliaj klubanoj (mi mem ekloghis en Nurenbergo nur antaux nelonge) rakontis al mi, ke simila provo antaux jaroj fiaskis, mi mem spertis similan fiaskon en Hamburgo - sed tamen mi provis denove. Mi turnis min al delegitoj en la koncernaj urboj aux, kie tiuj mankis, al landaj delegitoj aux landaj asocioj. Neniu landa asocio reagis. La plej multaj delegitoj silentis. Eble somero estis malbona tempo. Mi faros plian provon en januaro. Reagoj venis el
-Turkio de s-ino Sevdiye Katircioglu, kiu skribis tre afable, bedauxrante ke shi ne konas Esperantiston en la Nurenberga ghemelurbo Antalya.
- Chehhio de s-ro Zdenek Pluhar, kiu informis min, ke li pludonis mian mesaghon al la Praga Esperanto-klubo. Pli poste ni ricevis retan mesagheton de la prezidanto de tiu klubo, s-ro Josef Trojan. Li informis min, ke li ne spertas pri interreto, ke la klubanoj estas plejparte aghaj personoj kiuj ne multe vojaghas, sed ghojus pri vizito. Antau unu semajno ni provizore sendis al ili salutan bildkarton.
- Skotlando de s-ro Jack Casey. Pere de li kaj David Bisset ni nun estas en kontakto kun la Glasgova grupo. Al ili ni sendis nian informilon Rerigardo, kiu aperas unufoje jare kaj ni ricevis de ili numeron de Scottish Esperanto Bulletin. Krome ili donacis al ni libreton de fama skota autoro, kiun eksprezidanto de ilia societo tradukis. La kontakto kun Glasgovo fakte aspektas promesplena. Nu, jen jam chio por la momento.( Sabine Hauge el Germanio)

SERVA PLATFORMO

Jeremie NGOMA <ngoma_jeremie@yahoo.fr>: Mi bone legis viajn leteron kaj informilojn tiam mi pensas,ke mia prezidanto jam respondis al vi pri la projekto char niaj klubanoj konsentis pri tio. Laux mi, ankoraux mia familio volas ghemelighi kun la aliaj familioj en la tuta mondo pri futbalo.
*******************************************************************************
Redaktoro: Wu Guojiang/komisiito de UEA pri La Projekto "Ghemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Chinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn

* * *