|
Jan Twardowski
1915 - 2006
Ni rapidu
por Anna Kamienska
Ni rapidu ami homojn tiel subite forpasas
restos sxuoj post ili kaj telefon' surda
nur tio kio negravas kiel bovino sin trenas
plejgrava tiel rapida ke gxi tuj estigxas
poste silento normala do tute toleri malebla
kiel pureco el malespero plejsimple naskita
kiam ni pensas pri iu sen li restintaj
Ne estu sekura ke tempon vi havas cxar sekureco
malcertas
forprenas gxi sentemon de ni tiel kiel cxiun felicxon
venas samtempe kiel patoso kaj humoro
kiel du manioj cxiam malplifortaj ol unu
tiel tuje de tie foriras kiel turdo silentigas
en julio
kiel sono iom malgracia au kiel seka saluto
por ke vidi verdire fermigas okulojn
kvankam pligranda risko naskigxi ol morti
ni cxiam amas tro malmulte kaj sencxese tro malfrue
Ne skribu pri tio tro ofte sed skribu por cxiam
kaj vi estos kiel delfeno milda kaj forta
Ni rapidu ami homojn tiel subite ili forpasas
kaj tiuj kiuj ne foriras ne cxiam revenas
kaj neniam sciate dirante pri amo
cxu unua - la lasta cxu lasta - la prima
Jan Twardowski, Wazne i najwazniejsze, ad Warszawa-Rzeszów, 2003, str. 212
Johano Twardowski - la mortinta pola poeto, ne uzadis punktojn, komojn /.,/ ktp. Stanislaw Smigielski
|