|
Bronzepoka krimo
Pura aero, brila negxo: ideala vetero por auxtuna promenado. Helmut kaj Erika Simon – ambaux montarsxatantoj el Germanio – certe ne antauxvidis, pasxante de la pinto de Finail malsupren al la rifugxejo de Similaun (Tirolo), ke ili post kelkaj pliaj pasxoj faros timigan malkovron: duon-elfositan kadavron, pli bone dirite,
mumion.
Estis la 19a de septembro 1991, kaj la trovajxo verdire prave timigis ilin: la murdita viro – "Ötzi", kiel li poste baptigxis – pruvigxis ne nur la plej praa mumio, sed li ankaux kuntiris gxis nun almenaux 8 personojn en la morton. Inter tiuj estas pluraj scienculoj, montaristoj, kaj la malfelicxa malkovrinto mem, Helmut, kies kadavron oni trovis frostinta kelkajn jarojn poste.
Komence, tiu okulfrapa malbeno sxajnis nekredebla beno: Ötzi montrigxis 5300 jarojn agxa – 2000 jarojn pli ol Tutankamo – kaj mirinde bone konservigxis, fakte liofilizigxis. Aldone, lia tuta ajxaro sambone gardigxis, kaj tiel eblis taksi lian vivperiodon, kompreni kiu li estis, kaj pli-malpli rekonstrui la cirkonstancojn de lia morto.
Ötzi, malalta, fortika brunharara viro, estis pli malpli 47-jara kiam li mortis – do relative agxa en tiu epoko – tamen suficxe sana. Liaj dentoj ne konis karion, kaj li la tiamajn kutimajn malsanojn (reuxmatismon, diareon) mem kuracis per plantoj kaj akupunkturaj tatuajxoj. Tion li faris 2000 jarojn antaux la cxinaj kuracistoj. Estas scieble ke dum la lastaj semajnoj de sia vivo li suferis gravan strecxon, kiel tion indikas la strioj sur liaj
ungoj.
Estis printempo kiam li estis murdita. Scieblas ke li estis ekipita por longa vojagxo: varme kovrita kaj peze sxargxita. Liaj vestajxoj estis kudritaj profesie, ecx per diverskoloraj fadenoj, tamen ne memfaritaj, kiel videblas laux la malpli lertaj riparajxoj. Li surhavis tre bone elpensitajn pasxpantoflojn, gambomufojn tenatajn de jxartelo, sxirmilo-pelerinon el plektitaj herboj, ursopelan cxapelon. Li ne bezonis timi la malvarmon, krome li kunhavis en diversaj sakoj mangxajxojn kaj kompletan kampad-necesajxaron. Malfelicxe, la granda pafarko, kiun li estis fabrikanta, ne estis preta, kaj nek lia mallonga ponardo, nek lia belega kupra hakilo montrigxis suficxe efika armilo por defendi lin kontraux la
agresantoj.
Nur dek jarojn post la elglaciigxo evidentigxis ke Ötzi farigxis viktimo de atako. Radiologo malkovris en lia skapolo sagopeceton: pruvon ke li estis dorspafita, dum fugxo. Ankaux tipa vundo sur la brako sugestis ke li provis defendi sin kontraux trancxilbatoj. Analizo de la sangomakuloj sur liaj vestajxoj donis la definitivan certecon: tiuj devenis de kvar diversaj homoj. Estis lukto por vivo.
Sed kiu estis Ötzi? Versxajne sxamano, mortigita de samtribanoj. Ke li estis sxamano, apogas la fakto ke li bone konis la kuracarton, ne peze manlaboris, kaj evidente gxuis altan socian
rangon. Tian "povosimbolan" hakilon kia la lia estis oni trovas nur en la tombejoj de cxefoj.
La specialistoj opinias ke Ötzi estis atakita de almenaux tri junuloj, kiuj volis tiel elimini la 'maljunulon'. Li sukcesis eskapi, sed mortis pro la vundoj en kasxita, protektata loko – kio ebligis escepte longan konservigxon. Li certe multe suferis, tion indikas lia pozicio. Kvankam li mortis meze de unu el la plej belaj pejzagxoj, kiun oni povas imagi, lia nazo estis en glacia koto.
Kvindek tri jarcentojn poste, nun li ripozas en glacicxambro sur vitra tablo, tre proksime al sia lasta rifugxejo. La pezo de la glacio iom misformis liajn nazon kaj supran lipon, kio donas al li strangan – iom makabran – rideton.
Cxu li ankoraux koleras?
Kompilis: Sylvain Lelarge
Monda Mozaiko - 2a artikolo - februaro 2006 Katalin Kováts, redaktoro
|