|
Ilia ILF kaj Eugeno PETROV
UNUETAGXA USONO
Citajxoj el la dekoka cxapitro.
ELITAJ MONDAJ MUZIKISTOJ
Milionuloj facile pagas dek dolarojn pro unu enirbileto. Tamen subvencio de opero aux simfonia orkestro estas tre kara por ili. La
sxtato monon ne donas. Restas fama usona bonfarado. Filantropoj subtenas en tuta Usono nur tri operojn, el kiuj sole "Metropolitena Opero" funkcias ecx tri monatojn
cxiujare. Kiam ni sciigis, ke en Moskvo funkcias kvar operoj tutan jaron, kun somera trimonata interrompo, usonanoj
gxentile miris kaj enanime ne kredis.
Antaux kelkaj jaroj patronoj ricevis publikan vangofrapon de granda dirigento Toskanini (NB.Toscanini, Arturo, itala dirigento), kiu tiam estris novjorkan filharmonion.
Gxi tiam malprosperis. Mankis mono. La patronoj estis okupigxintaj pri siaj aferoj kaj nenion pensis pri stato de iuj klarnetoj,
violoncxeloj kaj kontrabasoj. Fine venis momento, kiam la filharmonio estis devigita
fermigxi. Tio okazis samtempe kun la sepdekjara jubileo de Arturo Toskanini. Kaj la granda muzikisto trovis rimedon. Li ne petis monon de viandaj kaj kupraj
regxoj. Li eldiris cxion al popolo. Post radiokoncerto li alpasxis al mikrofono kaj petis
cxiun radioauxskultanton elsendi almenaux unu dolaron kontraux fotajxo, kiun Toskanini donacos kun sia
auxtografo. Kaj Toskanini estis rekompencita pro sia longa, malfacila vivo, - la filharmonio ricevis necesan monon de tiuj homoj, kiuj ne kapablis
acxeti enirbileton por auxskulti Toskanini. Oni diras, ke plimulto de oferuloj estis
malricxaj italaj enmigrintoj.
En vivo de Toskanini okazis eta, sed interesa kuriozajxo.
Kiam li estis dirigento de milana opero "La Scala", en Italio oni organizis konkurson de opera komponado. Toskanini estis
jxuriano de l`konkurso. Unu sentalenta komponisto, antaux prezento de sia
komponajxo, longe estis tro komplezema cxe la fama muzikisto, flatis al li kaj
cxiel faris plezuron. Li petis, ke lian operon recenzu Toskanini. Recenzo estis negativa kaj do la operon oni malaprobis. Pasis dek jaroj, kaj jen en Nov-Jorko la sentalenta komponisto denove
renkontigxis kun Toskanini.
-Nu, majstro, la afero nun jam ne estas aktuala, -diris la komponisto, -sed mi volus scii, kial vi tiam malaprobis mian operon?
-Gxi ne placxis al mi, - respondis Toskanini, - mi bonege rememoras vian
komponajxon. Gxi entute tauxgas por nenio. Nu, kio estas tio!
Li sidigxis cxe fortepiano kaj rapide traludis parkere kelkajn ariojn de la malbona opero malakceptita de li antaux dek jaroj.
-Ne, tio taugxas por nenio, - reparolis li ludante, - tio meritas neniun kritikon!
|