|
Antaux la malfermo de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, la 24-an de Julio 2004, Ruben Feldman Gonzalez estis intervjuata de Pekina Televido.
Ruben Feldman Gonzalez estas psikiatro-neuxrologo en Usono, kandidato al Nobelpremio pri Paco. La intervjuo estis tradukata en la cxinan lingvon de S-ro Hu-Xu (Huzo) de la Hubei Esperanto Asocio.
Kandidatigxo al Nobelpremio venis "kiel la plej serioza psikologia kontribuo al la
mondpaco". Esti paca gravas pli ol esti pacisto.
D-ro RFG estas el Argentinio (plej fora lando el Cxinio ) sed logxas kun sia edzino (psikologino) Cecilia en Mexicali- Norda Meksiko. Li auxtoris librojn pri Psikologio kiel "La Nova Paradigmo en Psikologio" acxetebla malmultekoste en Esperanto cxe UEA kaj ELNA.
Li verkis en la angla "The Great Leap of Mind" kaj en la hispana "Percepcion Unitaria", "La Psicologia del Siglo 21" kaj "Lo Profundo de la
Mente".
Cxiuj tiuj libroj peteblas senpage de rufegon@percepcionunitaria.org
Partoprenis en la intervjuo S-ro Manel Vinyals de la Kataluna Esperanto Asocio (Hispanio), auxtoro de la libro "Esperanto en la Tornistro-Mondvojagxo en 79 tagoj"
Hubei Esperanto Asocio (inkluzivante S-ron Peng Zheming) publikigis la libron en Cxinio. Jen libro en bona Esperanto, kiu estas ege interesa, amuza kaj ecx instrua. Gxi estis prezentata de sia auxtoro en la Universala Kongreso en Pekino.
china.org.cn
huzo@163.net
m.vinyals@controlpack.net
institutodeesperanto.com.ar
Lernu.net
INTERVJUO
TV-Demando unu: cxu Esperanto havas vortojn de cxiuj lingvoj?
RFG: Esperanto estas la Internacia Lingvo ne cxar gxi havas vortojn el cxiuj lingvoj, sed cxar gxi estas lingvo regula (sen gramatikaj esceptoj) , racia, logika, tre klara sone kaj poezia. Tiuj trajtoj igas Esperanton la plej facila lingvo en la mondo, lernebla en proksimume 50 horoj. La angla au la hispana bezonas 2500 horojn por esti elemente lernataj. Kiel dua lingvo de cxiu homo Esperanto garantios la pluvivon de cxiuj naciaj kulturoj kaj krome povus esti la ponto inter cxiuj lingvoj kaj kulturoj. Cxies adopto de Esperanto kiel dua lingvo donos al cxiuj lingvan egalecon sed plutenos ankau inde la lingvan diversecon.
TV. Demando du : Kion vi pensas pri tiom da gejunuloj cxinaj partoprenantaj en cxi tiu Universala Kongreso de Esperanto?
RFG: Ili estas parto de la espero de la unuigxinta homaro. La naciaj kaj sxotataj registaroj devus asigni etan bugxeton por la instruado de Esperanto je baza kaj supera niveloj. Tio malfermos la alvenon de la gelernintoj al la largxega Esperanto-literaturo (originala kaj tradukita) por poste uzi Esperanton en ekonomio, komerco,, scienco, juro, tekniko, religio, psikologio, turismo, sportoj, politiko,ktp. Necesas nova lingva ordo internacia. Esperanto povus esti cxies dua lingvo.
TV. Demando tri: Kion cxi tiuj cxinaj junuloj devus fari lau via vidpunkto?
RFG: Ili devus labori por ke Esperanto farigxu la tria lingvo de Cxinio, post la cxina kaj la angla. Tiel, se ili sukcesus, baldau Esperanto povus farigxi la dua lingvo de cxiu homo sur la planedo tero, simple cxar Esperanto estas multege pli facila ol la angla kaj aliaj naciaj lingvoj. Se fakte tio okazus, faciligxos ege tiam la internacia kunlaboro por finigi la Militon, la Malsanon kaj la
Mizeron.
|