Internacia Gazeto

Wu Guojiang                                                      16.04.2006

Reveno

             

                      

Informilo de gxemelaj urboj   -  N.ro 4   decembro 2005

 



Informilo de Ghemelaj Urboj


Reta revueto de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj"

Jaro 4 N-ro.4 (15) decembro de 2005                    

______________________________________________________________________________________________
NOVAJHO 


Gxemela Renkontigho Klujxo 29-30 Julio 2005, Rumanio

Klujxo havas 13 gxemelurboj!  Nia Esperanto-Asocio decidis organizi internacian renkontighon kun la esperantistoj, kiuj logxas en la gxemelurboj.  S-ino Maria FLORESCU, la direktorino de Municipa Kulturdomo - kie la klujxaj esperantistoj renkontigxas cxiusemajne jam de multaj jaroj - proponis, ke ni organizu internacian simpozion, kun la temo: Esperanto - Vojo al komunikado kaj internacia kooperado.

Ni sercxis la nomojn kaj adresojn de esperantistoj logxantaj en la gxemelurboj kaj ni sendis al cxiuj invitleteron.  Bedauxrinde la periodo ne estis la plej tauxga kaj konvena, -sed ni ne havis eblecon elekti alian- ja gxi koincidis kun la cxi-jara Universala Kongreso, tamen ni esperis, ke ni sukcesos.
Esperantistoj el kelkaj urboj ecx ne respondis al nia invitletero, sed el ses urboj al venis respondo. Bedauxrinde, ne cxiuj povis persone cxeesti nian simpozion, sed tiuj personoj sendis la tekston kaj ni lauxtlegis ilin. 

Alvenis el Pecs, Hungario, s-ro SZÖCS István, la prezidanto de Esperanto-Asocio en Pécs.
La temo de lia prelego: LINGVAJ PROBLEMOJ EN EUXROPA UNIO.
EL Zagrebo, Kroatio, alvenis du gejunuloj, reprezentantoj de Esperanto-Societo "Bude Borjan". Ambaux prelegis.
La titolo de la prelego de f-ino Jelena LONCHARVEVICH estis: EKZISTAS DU LEGENDOJ PRI EKESTO DE ZAGREBO. La prelego de s-ro David REY HUDECHEK temis pri: MIA ESPERANTISTA VIVO.
La sendajhojn oni lauxtlegis de s-ro Harald SCHMITZ el Kolonjo, Germanio, kun la titolo:Esperanto - VOJO AL INTERKOMUNIKADO, kaj de s-ro Alain DroYER, Dijon, Francio, kun la titolo : ESPERANTO NE ESTAS UTOPIO! Kaj de s-ro Gjerji Gushio el Korce, Albanio, kun la titolo:ARUMANOJ KAJ VLAHOJ EN ALBANIO.

Apud la gxemelurboj prelegoj la simpozion ricxigis esperantistoj el rumaniaj urboj: S-ro NAGY E.JOZEFO el Bukuresto, kun temo: LA ESPERANTA DUONA DE MIA VIVO, kaj s-ro Costantin DOMINTE el Bukuresto, kun temo: ETONIMOJ, POLITONIMOJ KAJ GLOTONIMOJ EN NATURAJ LINGVOJ KOMPARE KUN ESPERANTO, kaj s-ro Doru NEAGU el Slatina, kun temo: ESPERANTO KAJ LA EUXROPA LINGVA INTEGRIGXO.
Posttagemeze che la Ronda Tablo post la prelego de Sigmond Julia: Esperanto, MIA DUA LINGVO, okazis libera diskuto, opini-esprimo, koncerne de la temo GHEMELURBO - KIE ?

Cxiuj cxeestantoj aktive partoprenis, ne nur la prelegantoj.
Cxeestis esperantistoj ankaux el Oradea, el Praid, el Gherla kaj el Brodina de Sus, krom la klujxaj gastigantoj.
Sube vi povas legi kelkajn opniojn pri chi tiu renkontigxo.(SIGMOND Julia)

Opinioj pri Gxemelurba Renkontigxo
En la nomo de esperantistoj en Pecs, Hungario, mi tre dankas la inviton, vian tre grandan videblan laboron.
Min surprizis la belaspektaj presajxoj pri la programo. Se vi havas eblecon, presigu je la jarfino kartforman kalendaron, kie la monatoj kaj tagoj estu skribitaj en Esperanto kaj sur la dorsa flanko estu informoj, adresoj (retaj) pri Esperanto en nacia lingvo.(5-10 milojn vi povus disdonadi). 
En Pecs ni ankaux faras similan, kvankam ni ne gajnis novajn anojn, tamen estas vivsigno. Mi ne miras pri la pasiva sinteno de aliaj gxemelaurboj, ja estas tro multaj okazintajxoj en Esperantujo kaj malpli multaj la vojagxemaj aktivaj esperantistoj.
Mi deziras forton al la laboro kaj pacienco toleri la indiferenteco. Mi tre gxojas kaj dankas, ke mi povis ekkoni vin kaj aliaj vere bonajn esperantistojn el via urbo kaj lando.( SZÖCS István, Hungario)

Pensoj pri la simpozio

Pensoj pri la simpozio? Nur bonaj. La arangxo estis tre bona, la vivkondicxoj de la partoprenantoj pli ol akcepteblaj, dank'al la malavareco de la klujxa urbestraro. Ni auxskultis bonajn prelegojn kaj konfesojn per kiuj oni disdividis al ni personajn spertojn rilate Esperanton, kies debato dauxris ecx dum la pauxzoj, post la propre-dirita prelegado. Novajn kaj agrablajn konatigxojn oni faris.
Tamen, io bedauxrinda estis, ke, malgraxu la elkoraj fortostrecxoj de la organizintoj, la reehxo de la simpozio en eksterlando estis malalta. El la totalo de 13 gxemelurboj de Klujxo, krom partopreantoj el du gxemelurboj- Pecs kaj Zagrebo-, du tri reagis nur mesagxe aux sendante la tesktojn de la koncenajn prelegojn, dum aliaj - cxirkaux duono da ili -nenie reagis, Veras, ke ne mankas la klarigaj kialoj: la distancoj estas grandaj, precipe kiam oni situas en Azio aux en Amerikoj; la mezsomera varmo estis tre gxena; aliaj, grandiozaj, aranghoj - ekzemple la UK - konkurencis la nian.
Por la partoprenantoj, ecx en tria stato, la simpozio estis spirite ricxiga, kaj pro tio ni elkore redankas la organizantoj: s-inon Julia SIGMOND kaj siaj geasisitantojn: f-ino Anna Maria BALAZS kaj s-ro Liviu BARDI, la konata teamo de la redaktantoj de BAZARO. (Costantin DOMINTE el Bukuresto)

Postfesta impreso de Jozefo E NAGY el Bukuresto pri la renkontigho, jen estas:


"En la renkontigxo de la gxemelaj urboj,
Pli da Gxemeloj estis, ol da urboj"


[komentario]Tamen mi diras, ke gxi ankoraux estas sukcesa kvankam la gxemelurba renkontigxo de Klujxo ne atingis la esperatan rezulton, cxar Asocio de Esperanto Klujxo brave elpasxas antauxen, cxar oni povas cxerpi la valoran sperton el la renkontigxo. Onidire ajn vojo formigxas el la piediro. Tial el n-ro.3 BAZARO/2005, Esperantlingva revuo, Klujho, Rumanio, mi elektas la plej parton pri cxi renkontigxo por instigi niajn samideanojn. Mi esperas, ke la venonta renkontigxo sukcesigxos kaj gxin la gxemelurbaj esperantistoj de Klujxo aktive partoprenos.(la komisiito)

La Hirundo ne plu aperas
Pro la forpaso de s-ino Anita Bergh, grava redaktorino de la Hirundo- gazeto por membroj de Esperanto en Vasby, Svedio, la redakcio decidis ne plu aperigi gxin. Oni sume legis gxiajn 57 numerojn dum 7 jaroj. La Hirundo ofte raportis agadojn pri gxemelaj urbojn, en la lasta numero ankoraux gxi aperigis informojn pri gxemelaj urboj por la 91-a UK okazota en Florenco, ekz, listo de gxemelurboj inter Svedio kaj Italio, proponoj pri la arangxo de gxemelurbaj aktivecoj antaux, dum kaj post la kongreso.( el mesagxo de Kaisa Hansen kaj n-ro.57 la Hirundo)

Pri la forpaso de TAKEUTI Yosikazu
La anonco de la prezidanto de Japana Esperanto-Insitituto
En la 29-a de auxgusto, 2005, forpasis s-ro TAKEUTI Yosikazu, la eksa prezidanto de la Komisiono pri la Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA, sub kies gvido komencigxis la Azia Kongreso de Esperanto, kies unua okazigo estis en 1996 en Sxangxaj, Cxinio. Pro tio li estis distingita per Premio Ossaka, la plej prestigxa E-movada premio en Japanio, en 1999. 
S-ro Takeuti naskigxis en 1931, konatigxis kun Esperanto en 1946, kaj aktivis en Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), kies tereno estas Kansajo, nome japana regiono inkluzive de la urboj Kioto, Takatuki, Oosaka kaj Koobe. Li agadis ankaux en Japana Esperanto-Instituto, kies vicprezidanto li estis. En 2004, li estis elektita kiel honora membro de UEA. (Sibayama Zyun'iti)

Funebra saluto de la komsiisto
Mi tre triste informigxis, ke forpasis s-ro TAKEUTI Yosikazu. En la nomoj de la komisiito de UEA pri la projekto "Ghemelaj Urboj" kaj amiko de TAKEUTI Yosikazu, mi esprimas nian kondolencon al lia tuta familio.
S-ro TAKEUTI Yosikazu estis pioniro en la kampo "per Esperanto por interurbo-gxemeligxo" , kaj forta subtenanto kaj fidela praktikanto de la projekto"Gxemelaj Urboj". Frue en 1986, nome antaux gxemeligho de la cxina urbo Cxangzhou kaj la japana urbo Takatuki, en kiu logxis, li kaj sia edzino TAKEUTI Tomiko, esperantistino jam forpasinta, unue malfermis la intersxangxan pordon inter esperantistoj kaj inter du lokaj E-organizajxoj , Esperanto-Societo en Takatuki (EST) kaj Changzhou Esperanto-Asocio (CZEA), kaj pro lia penado oficiale gxemelighis la lernejoj Yosumi en Takatuki kaj Dongfang en Changzhou per Esperanto. Li dekkelk-foje vizitis Cxinion por intensigi la kunlaboron inter ambaux urboj. Pro tio CZEA ricevis la titolon" La Bazo de Internacia Intersxango por Eduko kaj Kulturo", kaj s-ro TAKEUTI mem ricevis la titolon "Honora profesoro" de Changzhou Gerontologia Universitato.
En la pasintaj jaroj s-ro TAKEUTI kolektis karajn spertojn pri la projekto "Gxemelaj Urboj", al kiuj li substrekis (1) aktive krei modelon de kunlaboroj de esperantistoj en gxemelaj urboj kaj helpi la gxemelighon de lernejoj; (2) senhezite prezenti la sukcesan rezulton al la koncernaj instancoj de la municipo; (3) sencxese konvinki la magistratanojn pri la bezono de Esperanto per konkretaj laborfruktoj.
La forpaso de s-ro TAKEUTI estas granda perdo ne nur por lia familio, sed ankaux por japana kaj monda Esperanto-movado, precipe por la projekto "Gxemelaj Urboj". Lia spirito kaj spertoj instigos kaj gvidos min plibone fari la laboron de la projekto kaj grande progresigi gxin. Pacon, S-ro TAKEUTI Yosikazu. (Wu Guojiang)

Dankesprimo de la prezidanto de KAEM
S-ro TAKEUTI Yosikazu, Komisiono de UEA pri Azia-Esperanto-Movado (KAEM) dankas vin okaze de la 4-a Azia Kongreso de Esperanto en Katmando pro via granda kontribuo al la evoluo de Esperanto en Azio.
Vi kontribuis al la fondigxo de KAEM en 1994 kaj poste vi laboris por la movado kiel prezidanto (1995-1997), vic-prezidanto (1998-2000) kaj subkomisiono (2001-2005) de KAEM.(HORI Yasuo)

Akrostika kondolenco de CxRI al TAKEUTI Yosikazu
Informinte pri la forpaso de s-ro TAKEUTI Yosikazu, ni sentas nur fortan triston kaj profundan bedauxron pro la eterna perdigxo de nia kara amiko, fidela auxskultanto kaj konstanta kunlaboranto en la cxiutaga Esperanto-disauxdigo.


Paco al lia cindro
Tomik' kaj Yosikazu, ho, al vi transmondan pacon,
Amikoj trans la maro kaj fidelaj auxskultantoj
Kaj en la Esperanta Movado fortaj gigantoj!
Elkore ni vin karmemoras, konservas donacon
Unikan el paseo via kaj vigle laboras.
Tra l'jonosfer',verda ond' pli verve kuras;
Inter JEL kaj ni l'kunlaboro plu sakuras*


(Esperanto-Redakcio de Cxina Radio Internacia<espradio@cri.com.cn>, *sakuro=japana arbo kun bela floro)

Kondolenco el la gxemelurbo Changzhou
Kun granda malghojo ni sciis pri la forpaso de nia kara samideano Takeuti Yosikazu. Por multaj el ni Changzhou-a E-Asocio, li estis tre entuziasma samideano kaj diligenta movada aktivulo kaj nia multjara amiko. Lia forpaso estas vere perdo de nia movado kaj en Esperanto-movdo kaj en amikeca movado inter urboj Changzhou de Chinio kaj Takatuki de Japanio.
Ni cxiuj memoras ke auxtune de 2003 li spite sian sanstaton kuragxis entrepreni vojagon al nia urbo Changzhou, portante oksigen-botelojn por helpi la spiradon. Li jam la 18-an fojon vizitis Dongfang Elementan Lernejon de Changzhou, kie Esperanto estas instruata kiel deviga kurso, kaj kiu ankau estas gxemela lernejo Yosumi Elementa Lernejo de Takatuki per Esperanto kaj klopodo de esperantistoj ambau urboj. Tian vojagxon li kutimis fari ciujare, por prelegi aux gvidi kurson por la lernantoj. Por la amikeco inter Cxinio kaj Japanio, li faris grandan kontribuon.
S-ano Takeuti Yosikazu cxiam estas imitinda modelo por ni, kaj cxiam vivus en niaj koroj. Ni cxiuj klopodu dauxrigi liajn laborojn por la diskonigo de Esperanto kaj amikeco inter Chinio kaj Japanio.Bonvolu akcepti nian koran kondolenco el Changzhou-a Esperanto-Asocio.
(Zhang Changsheng, Prezidanto de Changzhou-a Esperanto-Asocio)

Memora kunveno por TAKEUTI Yosikazu
La 23-an de novembro en lia urbo Takatuki ni okazigis kunvenon por memori lin kun cxeesto de 74 homoj. Kunvenis ne nur esperantistoj, sed ankaux liaj neesperantistaj amikoj kaj parolis pri liaj vivo kaj agadoj, en kaj ekster Esperantujo. "La Movado", la monata organo de KLEG, kies prezidanto li estis, dedicxis ses pagxojn de la novembra numero por rememori lin. Al gxi kontribuis interalie s-roj Lauxlum, Lee Chong-Yeong kaj Ulrich Lins, cxiuj liaj malnovaj amikoj.(Mine Yositaka)

Lasta mesagho de s-ro TAKEUTI Yosikazu al UEA-komitato kaj aliaj 
Tre probable cxi tio povas esti mia plej lasta kaj oficiala mesagxo el la reala mondo, kvankam mi tute ne deziras tion. Al mi deklaris che la konsultigxo ina doktoro, kiu estas en sia fako monde konata specialisto de Universitato de Kioto, ke mi plu vivos nur unu jaron kaj kelkajn monatojn. Jam pasis tiuj " pli ol kelkaj monatoj". La simptomo igxis serioze grava tagon post tago tute laux sxiaj vortoj. Nun mi povas fari nenion sen eksterordinare multe da oksigeno. Sed tio kauxzas aliflanke problemon pri karbona dioksido en mia cerbo, kaj mi havas gravan problemon ankaux en la hepato kaj la koro.
Mia malsano estas Ne-Specifa Interstica Pneuxmonio (NSIP) kaj apartenas al gxia plej malbona grupo. Miaj pulmoj farigxis plejparte fibrome malmolaj kaj ecx igxis kiel nesto de vespoj. Restas nur malmulte da kapacito, kiu apenaux igas al mi la spiradon. Tiu serioza stato de la pulmoj nenima estonte estigxos renormala.
Mi plejkore dankas vin pro cxio, kion vi favore donis al mi dum mia 60-jara esperantista vivo. Precipe dankinde estas, ke vi distingis min per honora membreco. Kia gxoja kaj kuragxiga arangxo al mi en la lito!
Sed kia bedauxrinda kaj malgxoja estas al mi la fakto, ke hodiaux mi ne estas inter vi!
Mi devas aparte esprimi, ke mi sxuldas grandan dankon al s-ino Edvige Ackermann, kiu cxe mia malsanigxo prenis sur sin la rolon de prezidanteco de Elekto-Komisiono, sukcesigis la aferon multe plibone kaj ecx pavimis la vojon al la estonteco. Kaj mi devas resti dankema ankaux al s-ro Povilas Jegorovas, membro de la komisiono.
Karaj samideanoj, bonvolu dauxre sendi mesagxojn kaj informojn, se vi ne atendos mian reagon, sed iam, kiam tio tute ne estos akceptita, vi tion interpretu, ke kontraux-vole mi cxesis retan komunikadon kaj enhospitaligxis.
Pliposte vi povos scii pri mia forto pere de Japana Esperanto-Instituto kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. Kiel mi jam skribis, mi persistos resti en la reala mondo ecx unu tagon plilonge kaj restos via fidelas kunlaboranton, apoganto al UEA, gxis la fatala malsano devigos al mi ellasi lastan spiron.
Adiaux do karaj samideanoj, kvankam al mi preferinde estus elbusxi: Bonan rikolton al la kongreso kaj felichon al vi chiuj.(2005/07/30, el Novembra numero La Movado, 2005, japana komuna organo de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, Kjushua Esperanto-Ligo kaj Esperanto Ligo de Tyugoku kaj Sikoku )

URBA STILO KAJ TRAJTO

Rostovo-che-Dono…en la estonto
Antaux du jaroj Rostov-Don estis "promociita" cxefurbo de la Suda Federala Regiono. Dum la historio gxi cxiam grave rolis en la suda parto de Rusio, Soveta Unio, (kaj denove) Rusio. Oni nomis la urbon "Pordego al Kauxkazio". Fine de la 19-a, komence de la 20-a jarcentoj la urbo estis grava centro de komerco. En la urbo funkciis komercaj konsulejoj de sep sxtatoj: Britio, Francio, Germanio, Nederlando, Grekio, Turkio. Kaj kiel cxefurbo gxi devas digene aspekti.
Cxi-jare en februaro okazis konkurso pri gxenerala plano de Rostovo por la estonto. Rivalis ses institutoj. Venkis la projekto de Sankt-Peterburga Instituto de Urbanistiko. Interalie, tiu chi instituto gajnis ankaux la konkurson pri konstruado de la Rostova provinco. Sed Rostovo ne similes al Sanka-Peterburgo, Rostovo konservos sian propran neripeteblan aspekton.
En la urbo oni malmuntos malgrandajn uzinojn, situantaj en la centro, kaj malgrandajn dometojn, se ili ne rolas historian valorecon. Estos plu konstruataj belaj multetagxaj konstruajxoj.
Per sia vizagxo la urbo estas orientita al la rivero Don. Do, de tiu flanko komencigxos la gxenerala konstruado.
De la placo Teatralnaja (Placo de la Teatro) al rivero Dono malsuprenighos multetagxaj konstruajxoj.
Vizitkarto de cxiu urbo estas stacidomo. En Rostovo ekzistas du grandaj fervojstacidomoj, kelkaj etaj fervojaj stacidomoj kaj du auxtobusaj stacidomoj. Jam estas finita la rekonstruo de Rostova fervjstacidomo. Nun oni komencis ornami la apudan teritorion. Krom novaj konstruajxoj aperos multetagxa auxtomobila nodvojo.
De la apud-urba fervoja stacidomo komencigxas cxefa strato de la urbo Bolshaja Sudovaja (Granda Gharden-Strato). De tiu cxi stacidomo trafikas vagonaroj en la Rostovan provincon kaj gxis proksimaj stacioj de najbaraj provincoj kaj Ukrajnio. Inter tiu cxi stacidomo kaj la strato fluas la rivereto Temernichka. Iam gxi estis rivero, sur kiu navigis grandaj velsxipoj, cxar la imperiestro Petro la Unua instaligis tie sxipfarejom. Nun tiun rivereton oni purigas, kaj baldaux gxi denove eksposedos belan aspekton. (el la kontrubuajho de Boris A. Zozulja al la germana gazeto PONTOJ7/2003)

INTER GXEMELAJ URBOJ 

Dauxro de la intersxangxo inter Takatuki kaj Changzhou
La intersxangxo de la du lernejoj jam dauras pli ol 15 jarojn kun la helpo de Changzhou-Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Societo en Takatuki.
Post la lasta 42-taga somerferio de Elementa Lernejo Yosumi, la lernejestro NISHIDA Takatoshi petis al Esperanto-Societo en Takatuki, ke oni traduku Esperanten lian mesagxon al la estrino Li Lulu de Elementa Lernejo Dongfang.
Elementa Lernejo Yosumi planis sendi manlaborajxojn faritajn de ties lernantoj dum la somerferio. Ni volonte plenumis lian peton.  Tiel Changzhou-Esperanto-Asocio cxinigis la mesagxon. Kaj Elementa Lernejo Dongfang ekspoziciis la senditajn manlaborajxojn al siaj lernantoj kaj lernejanoj. Pere de Changzhou-Esperanto-Asocio ni ricevis fotojn, kiuj montris, kiel oni prezentis ilin kaj lernantoj rigardis la ekspoziciitajn manlaborajxojn. Ni presis kolorajn fotojn kaj transdonis ilin al la estro de Elementa Lernejo Yosumi.
Plie ni montris la kunlaboran aferon en la lasta Esperanto-Ekspozicio por urbanoj, kiu estis okazigita de la 1-a gxis la 3-a de novembro. (NAKATU Masanori)

SERVA PLATFORMO

Usono
Seatlo havas 21 oficialajn gxemelurbojn. Plena listo troveblas (kun mapo) cxe
http://www.geocities.com/lilandr/seatlo/GxudS/index.html 

Ili estas Beersheva en Israelo, Bergen en Norvegio, Cebu en Filipinio, Chongqing en Chinio, Christchurch en Novzelando, Galway en Irlando, Gdynia en Pollando, Haiphong en Vjetnamio, Kaohsiung en Tajvano, Ko-be en Japanio, Limbé en Kamerunio, Mazatlán en Meksikio, Mombasa en Kenjo, Nantes en Francio, Pécs en Hungario, Perugia en Italio, Reykjavík en Islando, Sihanoukville en Kambogho, Surabaya en Indonezio,Taejo en la norda, Koreio kaj Tashkent en Uzbekio. Se vi estas Esperantisto en iu el niaj gxemelurboj, mi petas vin mesagxi al ni che seattleesperanto@gmail.com (Ros' Haruo)

PAROLO DE LA REDAKTORO

Cxar la lastaj mesagxoj pri s-ro Takeuti Yosikazu atingis min en la 28-a de januaro, cxi numero aperas malfrue. Ajna informo pri gxemelaj urboj kaj siaj E-movadoj cxiam estas bonvena.


*******************************************************************************
Redaktoro: Wu Guojiang /komisiito de UEA pri La Projekto "Gxemelaj Urboj"
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
113008 Fushun Liaoning Cxinio
Telefono/Fakso: +86-413-2650322 (fakso post la 5-a sonorilo)
Retadreso: amikeco999@21cn.com ghemelurboj@yahoo.com.cn

* * *