Internacia Gazeto

F.E.I.                                                      15.04.2006

Reveno

             

                      

Islamo koliziis kun batalanta laikismo

 



Lige kun la ondo de tumulto sur stratoj de multaj arabaj urboj komence de la 2006-a jaro, la pola taga gazeto Nasz Dziennik, la 2-an de marto 2006, publikigis la interparolon kun Sinjorino Krystyna Skarzynska-Bochenska, profesorino de la araba literaturo en Instituto de Orientalismo en Varsovia Universitato.
Jen kelkaj arigitaj eldiroj prenitaj de la interparolo kun Sinjorino Profesorino:

"Tiuj malpacoj estis ekprovokitaj fare de Europanoj, fare de konsciigxa, intenca malhonorigo de la profeto Muhammad-o / alie Mahometo /, kiu por muzulmanoj estas la granda autorito.
Muzulmanoj tre estimigas religion. Ili kredas je ununura Dio - Allah-o kaj Muhammado estas por ili la profeto - Dia Sendito. Se oni montras la profeton Muhammad-on kun la bombo sur kapo, tio signifas por ili sakrilegion, do malfacile oni mirigu pro ilia indigno.
Spite al. tio, kion oni suficxe vaste asertas , islamo ne estas lauxprincipe malamiko al. aliaj religioj au kulturoj kaj nunaj malpacoj kauzitaj estas per la kolizio de sakrilegio kun la Korano-principo de la justa revengxo.

La Korano limigas revengxon gxis la rajto de "la justa revengxo", do al. talion-o: "Sanktaj aferoj subordigas al. talion-o.  Kaj se iu malamiko rilatas al. vi, tiam vi malamike rilatas al. li/sxi, simile kiel li/sxi rilatas al. vi / suro "Bovino", verso 194 /.

Jen, islamanoj, kiuj estimigas religion, neniam kuragxas malhonorigi la personon de Kristo.
Ili ne povis do respondi por la sakrilegio per la samo. Pro tio la grundigita indigno trovis elfluon en strataj malpacoj. Malfacile estas por ili vojagxi al. danio kaj tie protesti antaux redaktejo. Tio estas por ili tro multekoste. Tial ili iris al. la dania ambasadorejo.
Malantaux tiuj malpacoj kasxas sin verdire iuj ekstremistaj povoj, por kiuj konvenas incitigi la rilatojn kun Okcidento. Instigado atingis la facile influeblan grundon, cxar en arabaj landoj ankoraux la viva estas la memoro pri la kolonia dependeco de Europo.

Okcidento havas malbonan opinion che islamanoj kaj Okcidento por ili estas kristanoj. Pro tio kristanoj pagas por lancxita en Okcidento moraleca libereco. Klingo de fundamentismo estas orientigita ne en kristanojn, sed tamen en laikigan kulturon de Okcidento.
Gxihad-o estas la batalo por defendi kredon, ne agresiva milito. "kontraubatalux sur la vojo de Dio kontraux tiuj, kiuj batalas kontraux vi, sed ne estu invadantoj. Verdire Dio ne amas invadintojn" / 3, verso 190 /.   Muzulmanoj havas ordonitan defendon kontraux malfideluloj, kiuj ilin invados. Ili estas devigitaj defendadi sian kredon, siajn moskeojn / sed bataloj en proksimo de moskeoj estas malpermesitaj /.

Neniu havas la rajton vundigi sentojn de iuj - cxu de islamanoj, cxu de katolikoj. 
Tio, kun kio ni renkontas cxi tie , tio estas senprecedenca agreso de laikismo. Por tiuj laikigaj medioj la muzulmanaj landoj tre obstaklas, cxar sin deklaras unuanime por familio, unuopinie kontraux la tiel nomata abortigado, kontrau disvastigita malgravedigado.
En tiuj aferoj ili estas la liganoj de kristanoj. La Koran-o diras eksplicite: "Oh Profeto, kaj kiam venos al. Vi virinoj kredantaj jxure promesi fidelecon /.../, ke ili ne mortigos siajn infanojn /.../, tiam akceptux ilian jxuron kaj petu Dion por pardono al. ili... / suro IX,
verso 12 /.

Sankta Patro Johano Paulo la Dua traktis islamanojn kun la granda estimado. Li vizitis Grandan Moskeon en Damasko. Li provis je la diplomatia vojo antauxhaltigi la invadon al. Irako. La muzulmanoj ankaux Lin tre estimadis. Lin vizitadis mufti-oj el diversaj landoj.
Oni devas limigi tiun sensencan rajton de jxurnaloj por misfamigo de cxiuj sanktajhoj, same de muzulmanoj kiel ankaux de kristanoj. Tio ne estas la rajto por libereco - tio estas la rajto por blasfemado. Ni devas konsciighi, ke socioj de islamaj landoj volas eviti la kolizion kun Okcidento.

Mi lekcias pri la araba literaturo kaj tradukas la nuntempan araban poezion, do mi scias kiel maltrankviligas ilin tiu dangxero"



Esperantigis: Stanislaw Smigielski

* * *